Lernu kiel malkreskigi aermalpurecon kaj ŝirmi la ozontavolon

Nathan Rodrigues

Septembro 16, 2016 | Vendrede | 11h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m

La Planedo Tero jam montras, ke ĝia situacio meritas prizorgon, kaj ne ekzistas pli krianta simptomo ol la tutmonda plivarmiĝo. Laŭ informoj de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio, dum la pasintaj 100 jaroj la marnivelo altiĝis je 10 ĝis 25 centimetroj kaj karbonduoksido, la ĉefa kaŭzanto de la forcejefiko, respondecas pri 85% de la altiĝo de temperaturo de la Tero dum la pasintaj 10 jaroj. Ĉu eblas bremsi tiun ĉi fenomenon? Jes, ja eblas. Kaj la decida paŝo por repeli tiun evoluon estas malkreskigi aermalpurecon.

shutterstock

Laŭ la Monda Organizo pri Sano,  pli ol 80% de la tutmonda urba loĝantaro estas elmetata al aermalpureco. Raporto diskonigita de tiu internacia organo en la komenco de ĉi tiu jaro ankaŭ montras, ke junuloj, maljunuloj kaj malriĉuloj estas la plej sentemaj al la efikoj de tiu fenomeno. En tiuj urboj, aermalpurigo — kaŭzata precipe de la bruligo de fosiliaj fueloj (minerala karbo kaj petrolaĵoj) — rezultigas multajn malutilojn al sano, kiel astmon, kormalsanojn, pulmokanceron, nazinflamojn kaj bronkinflamojn.

+ Paiva Netto skribis: “Atentu, ni spiradas morton!”

Por pruvi, ke simpla kutimŝanĝo ja multe povas favori nian kolektivan loĝejon, Portalo Bona Volo listis kelkajn proponojn, kiuj helpas malkreskigi aermalpurecon, donante helpeton al la ozontavolo. ;)

Shutterstock

Kial ne petveturi?

Kiom da laborkolegoj loĝas proksime de vi? Se vi sukcesis memori du ĝis kvar personoj, kial ne organizi sistemon de petveturado? La logiko estas simpla: kvar pasaĝeroj signifas kvar malpliajn aŭtomobilojn en trafiko. Ŝparu tempon, sanon kaj nian planedon!

Veturu omnibuse aŭ subtrajne

Alia propono estas lasi vian aŭtomobilon garaĝe kaj uzi publikan transportadon. Krom ŝpari karburaĵon, vi ankaŭ ne bezonos zorgi pri parkumejo. Laŭdezire profitu la vojaĝtempon por ĝisdatigi vian legadon aŭ aŭskulti muzikon.

SEJA NATURAL: Os produtos orgânicos devem ser privilegiados na compra. O modelo tradicional de agricultura de larga escala é insustentável para o meio ambiente, consumidores e produtores. Estudos comprovam que os agricultores orgânicos que seguem um enfoque agroecológico conseguem resultados satisfatórios em vários aspectos ligados à sustentabilidade. E como identificar os produtos orgânicos? O selo de qualidade orgânico é um indicativo de que os alimentos foram produzidos e processados de acordo com as normas orgânicas, o que significa um adicional de qualidade agronômica quando comparado ao alimento convencional.

Produktoj amikaj al nia planedo

Preferu produktojn, kiuj ne fiefikas sur la medion. Elektu organikaĵojn, sen aldono de venenoj kaj originantaj el fonto, kiu respektas la naturon. Daŭripovaj pakmaterialoj, malkaraj kaj reuzeblaj, ankaŭ estas bona elekto. Evitu plastsaketojn, konsentite?

ecologicamentecorreto.com

Evitu brulfajrojn

Jes, ni povas per kelkaj procedoj eviti, ke fajro disvastiĝu, precipe dum la senpluvaj periodoj. Ne forĵeti rubon surgrunden, ekzemple, estas bonega maniero eviti brulfajron. Se vi ankoraŭ havas la malsankaŭzan kutimon fumi, ni rememorigas, ke vi devas konvene forĵeti cigaredrestaĵojn, neniam surgrunden nek antaŭ ol ili plene estingiĝis.

Shutterstock

Faça a separação do lixo doméstico. Isso faz a diferença!

Recikligu

Recikligado estas unu el la plej simplaj manieroj, kiuj povas savi nian planedon. Disapartigu vian rubon, almenaŭ la sekan kaj la organikan, kaj sendu ĝin al recikligo. Se ne disponeblas en via kvartalo laŭspeca rubkolektado, interkonsentu kun kelkaj najbaroj, tiel ke unufoje semajne al unu el vi estos komisiita porti la rubon al konvena ejo.

Arquivo

Kontraŭstaru al malŝparo de nutraĵoj!

Ĉirkaŭ unu triono de la nutraĵoj produktataj en la mondo estas malŝparitaj. Pri tio perdata dum la produktoŝtupoj nenion ni povas fari, tamen pri la manĝopretaj nutraĵoj, kiujn ni forĵetas en rubujon, ni ja respondecas. =)

FAVORE AL LA NATURO

Legio de Bona Volo (LBV) starigadas, ekde la 40-aj jaroj, Edukadon kun Ekumena Spiriteco1 ĉe ĉiuj siaj unuopaj centroj (en Brazilo kaj eksterlande), por la disvolvigo de mediapoga konscio ĉe infanoj, junuloj, plenkreskintoj kaj maljunuloj. Temas pri ennoviga pedagogia gvidlinio, kiu kapablas formi Planed-Civitanojn, plene konsciajn pri siaj respondecoj pri sociala kaj media justeco kaj pri sia kapablo kontribui ankaŭ per la praktikado de ekumenaj valoroj. Daŭripoveco estas pritraktata per prelegoj, ludmetiejoj kaj praktikaj aktivecoj, kiuj emfazas la gravecon de mediŝirmado. Temoj kiel recikligo, konvena disapartigo de rubo, akvoŝparado kaj plantkultivado estas konstante pritraktataj.

En sia artikolo Homo: estingiĝanta specio, la direktoro-prezidanto de la Institucio, José de Paiva Netto, emfazas: “Legio de Bona Volo neniam kontraŭis progreson, tamen ĝi malaprobas malpurigadon de akvofontoj kaj plaĝoj, faligadon de arbaroj, transformadon de kampoj en rubodeponejojn, resume, agresadon al la naturmedio. Ĉar ĝi konsideras, ke detruado de la Naturo estas estingado de la homa raso, ĉar ĉiumomente, en diversaj landoj, la homo fosas sian propran tombon, pro deziro riĉigi sin ajnakoste”.

___________________________
¹ Valoroj de Ekumena Spiriteco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 6 milionoj da venditaj ekzempleroj.