Solidareco estas efika ilo por egaleco kaj ensocietiĝo

El la Redakcio

Novembro 02, 2013 | Sabate | 16h02m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Malgraŭ la sennombraj streboj individuaj, sociaj kaj registaraj por elradikiĝo de la tutmonda malriĉeco, la afero estas maltrankviliga kaj temo de daŭraj internaciaj debatoj. Krom la neceso nutri korpon, estas necese diskuti pri strategioj por aliro de ĉiuj al sano, loĝado, trinkebla akvo kaj edukado, esencaj elementoj por memsubteno kaj plena elvolviĝo de la homoj. Malegaleco malutilas eĉ pli la scenaron, ĉar malriĉeco marĝenigas sociajn grupojn kaj ĉiamigas ciklojn de perforto kaj diskriminacio, tiel malhelpante harmonian societan kunvivadon.

Fabiana Ambrosio

Tial, de 65 jaroj Legio de Bona Volo (LBV) proponadas kampanjojn por socia mobilizo plus sociedukajn kaj socialasistajn programojn, kiuj kontraŭstaras malestimon al la individuo kaj indiferentecon al ties kondiĉoj. Ĝia propono konsistas en aplikado de valoroj pri Ekumena Spiritualeco*1 en Edukado, kiu igas ĝin efika strategio por investo socia, naturmedia, ekonomia, politika k.a. cele al antaŭenpuŝo de frata kaj egaleca disvolviĝo de la kolektivo, same kiel al konsciigo de la individuo pri la travivado de Ekumena Civitaneco.

Tiel defendas la direktoro-prezidanto de LBV kaj kreinto de la pedagogia gvidlinio de tiu Institucio, la edukanto Paiva Netto: "Amo ne estas malnobligo de korpoj kaj mensoj, sed ja la Forto de Dio aŭ de la Supera Saĝeco (aŭ kiel pensas la ateistaj Fratoj) en ni. Ĝi estas la plej inteligenta Politiko kiun povas koncepti individuo. Kontraŭe, kio venos sur la Teron estos la dolora malo, kiel ekzemple tiu sinmortiga medio-detruado, kiun ni vidas ĉie. Estas necese spiritualigi, kadre de la Ekumenismo de Koroj, la personojn. Nur tiel, kaj kun persisto, la diversaj fakoj de la socio ekvivos harmonie, ne gravas kiom longe oni bezonos atendi por ke tio okazu"*2.

PLIE
Konu la rekomendojn de LBV, senditajn al UN, por elradikiĝo de malriĉeco kaj por daŭripoveco de la nacioj, pere de edukado.

La subtenas Lernejojn, Komunumajn Centrojn de Sociala Asistado kaj Hejmojn por Maljunuloj. Ĝiaj aktivadoj etendiĝas ankaŭ al edukaj projektoj kaj kampanjoj por konsciigo kaj valorigo de la Vivo. Sennombraj estas la infanoj, adoleskantoj, junuloj, plenkreskuloj kaj maljunuloj, tutaj familioj, kiuj ricevas la necesajn rimedojn por ke ili sukcesu  evoluigi siajn potencialojn kaj restarigi sin por la konstruo kaj rekonstruo de siaj individuaj kaj kolektivaj historioj.

"NUN MI ESTAS METIISTINO"
Akompanu la historion de s-ino Maria Raimunda, el la subŝtato Maranjo, Brazilo, kiu, pere de ĉeestitaj kursoj en la Komunuma Centro de Sociala Asistado de LBV, sukcesis plibonigi sian vivon finance, persone kaj familie:
 

HISTORIO DE SUKCESO: APOGO AL LA KAMPARA VIRINO

En Bolivio, ĉirkaŭ unu miliono da homoj (aŭ 10% el la loĝantaro, laŭ datumoj de la Popolnombrado 2001) ne havas aliron al edukado. La serĉado fare de bolivia geedza paro cele al plibonaj tagoj por la familio komenciĝis per grava decido. En 2006, Marcela Chura, 38-jara, kaj ŝia kunulo, Jose Mamani, 42-jara, decidis elmigri de sia denaska vilaĝo, en la provinco Omasuyos, por provi la vivon en la distrikto San Miguel, en la kampara regiono de El Alto, urbo je 50 kilometroj for de la ĉefurbo La-Pazo.

Jenny Mancilla

Tie, ili sukcesis akiri terenon kaj, per granda penado, konstruis simplan domon kun stana tegmento kaj kruda terplanko. La loĝejo de Marcela kaj Jose gastigas la paron kaj pliajn sep gefilojn kaj, kiel la plej multaj domoj en San Miguel, ankaŭ ilia domo estis malfirma. En la komunumo, la loĝantoj ankoraŭ suferas pro manko de salubrigo, precipe la netraktado de akvo kaj de kloakkanaloj.

Malgraŭ tiom da malfacilaĵoj, la vivo de tiu familio komenciĝas montri novajn perspektivojn. Ĝis antaŭ kelke da tempo, la sola mongajno venis de porokazaj laboroj de la masonista patro kaj de tio produktita en ilia malgranda plantejo de terpomoj, pli uzata por la subteno mem de la familio, kio eĉ ne sufiĉis, ĉar Jose kutime restis tagojn post tagoj sen laboro. En tiuj okazoj, mankis manĝo sur la tablo.

La situacio de tiu kaj de aliaj familioj en la regiono komencis pliboniĝi, kiam Legio de Bona Volo venigis en San Miguel, en aprilo de la jaro 2012, du gravajn socialasistajn programojn: tiun pri faka kapabligo (alidire, profesiigaj kaj enspezigaj kursoj) kaj la Rondiradon de Karitato. Per ili, LBV de Bolivio plenumas agadojn por socia kaj familia inkluziviĝo, kiuj antaŭenigas la konsciigon pri rajtoj kaj devoj, la percepton de oportunecoj kaj la evoluigon de bonaj komunumaj praktikoj, cele plibonigi la kolektivan vivokvaliton kaj plenumi efektive la plenan civitanecon.

Jenny Mancilla

Laŭ Marcela, la apogo por nutrado de ŝiaj gefiloj estis fundamenta. "Mia edzo ne havas sekurecon en sia laboro, kaj pluraj tagoj pasis sen io por manĝigi miajn gefilojn. Foje, mi povis doni al ili nur glason da akvo kun iom da hordea pulvoro. Post kiam LBV alvenis ĉi tie, dufoje semajne nia tagmanĝo estas garantiita. Ni atendas tre feliĉe ĉiun mardon kaj ĵaŭdon."

Kontenta pro la helpo al ŝiaj gefiloj, tiu kampara virino decidis ankaŭ partopreni en kurso por manfarado de floroj el tolaĵo disponigata de tiu Institucio. Post la unuaj lecionoj, ŝi komencis fari floraranĝojn kaj, per ilia vendo, la hejmaj elspezoj jam fariĝas malpli pezaj. Sekve, Marcela aliĝis al kurso pri straso-muntado kaj, danke al tiu iniciato, ŝi estas produktanta ornamaĵojn, braceletojn, kolĉenojn, orelringojn, ŝlosilingojn kaj mansakojn. Pro ĉio tio, ŝi jam pensas starigi malgrandan negocon.

Malgraŭ sia timemo, tiu bolivia sinjorino ne kaŝas la ĝojon pro la plibonigo en la vivokvalito. "Danke al tiu apogo por la lecionoj fare de la instruistinoj  pri manfarado de floroj el tolaĵo, kaj al la kurso de straso, mi faros etan investon por vendi tiujn pecojn okaze de la Tago de Patrinoj, de Amikeco kaj de aliaj datrevenoj. Mi estas tre kontenta havi la panon por miaj gefiloj. LBV, dankon por helpi nin!"

Kunlaboru por la plivastigo de tiu laboro. Rete mondonacu per la retpaĝaro www.legionofgoodwill.org. Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.

____________________________________________________

1* Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto.

2* Elprenaĵo de la furora libro de la verkisto Paiva Netto "Urĝas Reeduki!", en la ĉapitro "La Ekumenismo kiu emociiĝas antaŭ doloro".

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva