Inter la ĉefaj temoj de la tutmonda agendo

Laŭ la plenuma direktorino de UN Virinoj, ni pretas fari aŭdacajn paŝojn por atingi genran egalecon

El la Redakcio

Marto 09, 2015 | Lunde | 17h21m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Marco Grob
S-rino Phumzile Mlambo-Ngcuka, ĝenerala subsekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktoro de UN Virinoj.

Ekde kiam ŝi iĝis plenuma direktorino de UN Virinoj, antaŭ preskaŭ du jaroj, Phumzile Mlambo-Ngcuka kondukas la organizaĵon per tuta sperto pri virinaj rajtoj, forta strategia gvidanteco kaj administra sperto. En majo 2014, dum la lanĉo de la internacia kampanjo Pekino+20 — kies devizo estas “Povigo de Virinoj. Povigo de la Homaro. Imagu!” —, ŝi reliefigis ke la popoloj travivas senprecedencan tempon en la Historio, dum kiu estiĝas kolektiva penado por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) ĝis 2015 kaj por difini la sekvan mondan celaron: la Daŭripovajn Evoluigajn Celojn (DEC). Tial, ŝi substrekis: "Ni devas profiti tiun unikan okazon, unu en ĉiu generacio, por enkonduki la temon pri genra egaleco, pri rajtoj de virinoj kaj pri povigo de virinoj inter la ĉefaj temoj de la tutmonda agendo". 

Laŭ sia vivresumo, Phumzile kolektas rimarkindajn travivaĵojn tra la politiko de Suda Afriko, ŝia naskiĝlando. Ŝi fariĝis la unua virino okupanta la postenon de vicprezidento, de 2005 ĝis 2008; fariĝis membro de la Parlamento en 1994 kaj prezidis la Komitaton de Publika Servo. Ŝi ankaŭ estis vicministro de la Departemento pri Komerco kaj Industrio (1996-1999), ministro pri Minoj kaj Energio (1999-2005) kaj provizora ministro pri Artoj, Kulturo, Scienco kaj Teknologio (2004). En 2008, ŝi starigis la Fondaĵon Umlambo, cele subteni lernejojn en la malriĉaj regionoj de Sudafriko, pere de orientado kaj trejnado de instruistoj, kaj de Malavio, kio rezultigis plibonigon de la lernejoj apoge de lokaj partneroj.

Dum ekskluziva intervjuo al la revuo BONA VOLO, la plenuma direktorino parolis, inter aliaj temoj, pri la 20a datreveno de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj — okazinta en 1995 en Pekino, Ĉinio —, kiun oni festos ĉe la 59a Sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj (angle, CSW), okazonta inter la tagoj 9a kaj 20a de marto de la kuranta jaro, en la novjorka sidejo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en Usono. Laŭ ŝi, tiu estas la ideala tempo por aŭdace paŝi direkte al genra egaleco kaj al povigo de virinoj, tiel mallongigante la limdaton por la firmigo da la Pekina Programo por Agado, por ke virinoj kaj knabinoj efektive havu rajtojn egalajn al tiuj viraj, liberecon kaj oportunojn sur ĉiuj agadkampoj de la homa vivo.

BONA VOLO — Depost la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj, kiuj estis la ĉefaj atingoj en la batalo por egaleco?
Mlambo-Ngcuka — Ni faris gravajn paŝojn en la lastaj dudek jaroj. Estas pli granda konsciiĝo pri la neceso ke virinoj egale staru en ĉiaj sferoj de politika kaj sociekonomia partoprenado. Novaj leĝoj kaj politikoj estis adoptitaj por antaŭenigi genran egalecon en ĉiaj fakoj de publika kaj privata aktivecoj. Estiĝis signifaj progresoj per efektivigo de la monda agendo pri politikoj koncernantaj al la tutmonda partopreno de virinoj en iniciatoj pri paco kaj sekureco. Ni proksimiĝas al la atingo de genra egaleco en bazlernejo kaj, en la plej multaj partoj de la mondo, nuntempe pli da virinoj ol viroj vizitas universitaton. Malgraŭ tiaj konkeroj, (...) unu en ĉiu triopo da virinoj estas viktimo de seksa perforto aŭ jam suferis mistraktado de kunulo. Ili plu portas la ŝarĝon de la nesalajrita hejma laboro kaj restas tute subreprezentitaj en decidofaradoj, kaj en la publika kaj en la privata sferoj. Virinoj ankoraŭ ricevas inter 10% kaj 30% malplie ol viroj, estas koncentritaj en vundeblaj kaj neformalaj laborpostenoj, kaj nur unu en ĉiu kvino da parlamentanoj, en la tuta mondo, estas virino.

Sâmara Malaman
NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha, reprezentanto de LBV en la okazaĵo (dekstre) liveras la rekomendojn de Legio de Bona Volo, en la angla, al la ĝenerala subsekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktoro de UN Virinoj, s-rino Phumzile Mlambo-Ngcuka

BV — Kiu estas la plej atenta zorgo por efektivigo de la agendo de UN Virinoj por la evoluigo post-2015?
Mlambo-Ngcuka —
Malgraŭ tio ke la Jarmilaj Evoluigaj Celoj antaŭenigis signifajn progresojn, vekis la mondan atenton kaj disvastiĝis tutmonde, la neegalaj atingitaj rezultoj ne funde eniris en la solvon pri gravaj strukturaj demandoj. Ekzemple, rilate genran egalecon kaj virinan memstarecon, JEC ne pritraktis demandojn kiel la virina rajto havi posedaĵojn, la neegala divido pri respondecoj zorgi pri la familio kaj pri la hejma laboro, la sano kaj rajtoj seksaj kaj naskigaj de virinoj, la perforto kontraŭ knabinoj kaj virinoj, kaj la malmulta virina partopreno en decidofaroj en ĉiuj niveloj. La Monda Ekonomia Forumo taksas, laŭ la nuna ritmo de progreso, ke genra egaleco, se paroli pri oportuneco kaj ekonomia partopreno, fariĝos realo nur post okdek unu jaroj. Ni ne povas atendi tiel longe. La registaroj bezonas pli vaste pritrakti tiajn strukturajn demandojn por ke la genra egaleco povu konkretiĝi ĝis 2030. UN Virinoj, sekve, defendas la celon, sendepende de la agendo por evoluigo post-2015, atingi genran egalecon kaj ĝin inkluzivi en ĉiujn aliajn fakojn kaj prioritatajn celojn, per planoj kaj indikiloj bone difinitaj.

BV — Se analizi tiujn 20 jarojn de la Programo por Agado de Pekino kaj tiujn 15 jarojn de la Jarmila Pintkunveno, kio bezonas ŝangi por ke landoj atingu genran egalecon?
Mlambo-Ngcuka —
Ni havas grandegan breĉon por plenigi, se ni volas atingi la celon vivi en mondo sen genra malegaleco. Diskriminaciaj, sociaj normoj profunde enradikiĝintaj ankoraŭ persistas, same kiel stereotipoj kaj konvenciaĵoj kiuj baras tiun progreson. En kelkaj regionoj de la mondo, kie ni povas observi la plivastiĝon de terorismo kaj perforta ekstremismo, ni devas labori eĉ pli obstine cele apogi la estigon de sekuraj spacoj por ke la knabinoj vizitu lernejon kaj alprenu profesiajn rolojn, kaj por ke virinoj kandidatiĝu por politikaj postenoj sen timo pri perforto kaj/aŭ minaco. (...) Ĉiuj registaraj instancoj devas sin devontigi kaj prezenti raportojn pri la enkonduko de solvoj por la genra egaleco: komence de la vilaĝetoj ĝis la urboj, de la planko de fabrikoj ĝis la koridoroj de la povo. La jam ekzistantajn leĝojn devas esti plenumitaj, kaj se mankas leĝoj, ĉi tiuj devas esti kreitaj. Tiuj 128 landoj, kiuj havas almenaŭ unu leĝan malegalecon inter virinoj kaj viroj, devas denove ekzameni sian leĝaron. Ni bezonas redifini tion kion ni nomas progreso kaj altigi niajn atendojn por fari aŭdacajn paŝojn kaj ne etajn plibonigajn paŝojn. En septembro, ni petos ke ĉiu ŝtatestro sin devontigu per iu agadplano, iu gvidilo por plibona mondo celanta virinojn, kun informoj pri kiel estos disponigitaj rimedoj por la novaj devontigoj.

BV — Kiu estas la rolo de Latinameriko en tiu kunteksto?
Mlambo-Ngcuka —
La regiono de Latinameriko kaj de Karibio estas inspirdona laŭ multaj aspektoj. Tie troviĝas mirindaj virinoj, kiuj estas ŝtataj estroj kaj prezidentoj; ekzemple, en Argentino, en Brazilo kaj en Ĉilio, ĉi-lasta havas kiel prezidenton Michelle Bachelet, mian antaŭulon ĉe UN Virinoj. Tiu regiono ĝuas la plej altajn nivelojn de virina reprezentiĝo en la Parlamentejo, nome 26%. Ĝi estis ankaŭ la unua regiono, kiu aprobis devigan dokumenton por eviti, puni kaj forigi perforton kontraŭ knabinoj kaj virinoj: la Konvencion de Belém do Pará, en 1994. Tiu potenca konvencio fariĝis bazo por la dokumento de la Konvencio de Eŭropa Konsilio por Prevento kaj Forigo de Perforto Kontraŭ Virinoj kaj Hejma Perforto, [plej konata kiel] Konvencio de Istambulo, kiu ekvalidiĝis la pasintan jaron. Latinameriko kaj Karibio faris signifajn paŝojn por kompenso de viktimoj de seksaj perfortoj dum konfliktoj, por la paco kaj sekureco. En Kolombio, ekzemple, la civitanaro sukcesis defendi, apoge de UN Virinoj, pli firman analizon pri genro kaj pli grandan virinan reprezentecon dum paroloj pri paco inter la registaro kaj FARK [Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio].

BV — LBV defendas la neceson de enkonduko de temoj pri genra egaleco en la instruplanoj. Laŭ via opinio, kiu estus la plej bona strategio por ke tiuj edukaj lecionoj fariĝu pli senteblaj al tiu koncepto?
Mlambo-Ngcuka —
Mi gratulas Legion de Bona Volo pro la atentigo, kiun ĝi faras cele al plifortigo de sentebleco pri genro en la edukaj praktikoj. Kiel vi, mi firme kredas ke tiu koncepto pri genra egaleco devas esti pli reliefigitaj dum edukado. La demando, kiun ni devas starigi, estas kiel fari tion tiamaniere ke estiĝu vasta kaj daŭripova rezulto. Plifortigi la senteblecon pri genra egaleco en edukado ne temas pri aldoni genran elementon al procezoj kaj strategioj kiuj estas propre tendencaj tiusence. Ekzemple, ne sufiĉas kreskigi la kvanton da instruistinoj, se ne estiĝos iniciatoj por aliigi la manieron kiel ili instruas kaj por revizii la instruplanon, cele havigi egalajn ŝancoj de lernado al ambaŭ seksoj. Samkiale, kreskigi la kvanton de enskribo por knabinoj en kursoj daŭre celantaj la interesojn de knaboj, estas io miskondukanta al la dezirataj rezultoj. Ni devas revizii niajn instruplanojn kaj instrumetodojn, disponigi lernejajn instalaĵojn, kiuj kontentigas la necesojn de knabinoj kaj knaboj kaj garantii la sekurecon kaj protekton de knabinoj dum ili estas edukitaj. Ni bezonas ankaŭ eltrovi manierojn instrui sciencon, teknologion, inĝenierarton kaj matematikon, kiuj estas taŭgaj por knabinoj. Tiamaniere, kiam ili bakalaŭriĝos, ili estos pretaj konkursi en laborkampoj, kiuj pli kaj pli postulas dungojn pri scienco kaj teknologio. Tio estas fundamenta, se ni volas teni la intereson de knabinoj kaj virinoj en edukado, por ke ili ĉeestu pli longe la lecionojn kaj diplomiĝu kun elstaraj kapabloj. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva