Geknaboj de malriĉa komunumo en Rio-de-Ĵanejro lernas pri siaj rajtoj

Jéssica Botelho

Decembro 01, 2014 | Lunde | 17h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Iu ajn persono kiu sekvas la novaĵojn, eĉ se distriĝeme, konatiĝas kun faktoj kiuj ŝokas kaj malobeas rajtojn de infanoj kaj gejunuloj en la tuta mondo. Ĉiaj perforto kaj diskrimino, infanlabora ekspluatado kaj manko de aliro al publikaj servoj estas kelkaj el la sennombraj ekzemploj de agoj kiuj lezas la dignecon de tiuj estontaj civitanoj.

En Brazilo, malgraŭ tio ke la homaj rajtoj estas protektitaj de la Konstitucio, la popolo ankoraŭ alfrontas gravajn defiojn rilate al tiu temo, laŭ raporto de la internacia, neregistara organizaĵo Human Rights Watch (HRW).


 

EDUKADO: ŜLOSILO POR CIVITANECO DE ĈIUAĜULOJ
La defia brazila situacio, tamen, ne malebligas la perspektivon  de ŝanĝoj. “Tio certe pliboniĝos. Ĉiuj infanoj devas esti respektataj kaj civilize edukitaj, ĉar ĉiuj havas la rajton esti feliĉaj, ricevi indan edukadon.” Ĉi tiu diro bildigas kion la junulo Gabriel Lima, 14-jara, kiu vivas en komunumo en situacio de socia vundebleco en la urbo Rio-de-Ĵanejro. Kune kun siaj samklasanoj li havas la okazon diskuti pri tiu kaj pri aliaj demandoj je publika intereso en Legio de Bona Volo (LBV).

Maria da Glória Gomes de Arruda

Ĉiujare la Institucio realigas agadojn pri la temo "homaj rajtoj" en ĉiuj siaj lernejoj, cele formi la kritikan kaj civitanan konsciiĝon de gejunuloj kaj infanoj. En 2014, en la Eduka Centro de LBV de tiu urbo, oni okazigis serion da aktivecoj por la lernantoj de la 7a kaj 8a lernojaroj pri la Statuto de la Infano kaj Adoleskanto (ECA, portugale), kiu fariĝis 24-jara la pasintan julion. Kiel klarigas la instruistino Glória Arruda, kiu gvidis tiun laboron kiel leciono de la instruata lernobjekto Filozofio, dum "la aktivecoj konsistas el esploroj, ellaborado de afiŝoj kaj videoj pri la fundamentaj rajtoj de civitano, leĝrompaj agoj kaj sociedukaj rimedoj, kadre de la kunteksto de Statuto de Infano kaj Adoleskanto".

Pri la Statuto, Juan Lucas, 13-jara, klarigas ke "ĝi batalas por la rajtoj de la infanoj kaj adoleskantoj en la tuta Brazilo. Krom protekti ilin kontraŭ infanlaboro, ilin rekondukas en la socion". Temas do pri federacia leĝo, enkondukita en la jaro 1990, celanta infanojn ĝis nekompletaj 12 jaroj kaj gejunulojn inter 12 kaj 18 jaroj. Ĝi estas konsiderata limŝtono en la agadoj por plena protekto de geknaboj, ĉar ĝi strebas servi kiel instrumento de socia evoluigo kaj ŝanĝo de pensmaniero cele al antaŭenigo de plibona realaĵo por la pli junaj.

Dudek kvar jarojn post publikiĝo, tamen, la statuto ankoraŭ ne estas tute plenumata en la lando. Por ke tio okazu, nepras ke ĝiaj fundamentoj estu komprenataj kaj efektive aplikataj en ĉiu enlanda urbo. Laŭ la instruistino Glória, la lernejoj havas gravan rolon stimuli la lernantojn konatiĝi kun tiu leĝo. Tiu aktiveco celis "konsciigi la lernantojn pri iliaj rajtoj, sed ankaŭ pri iliaj devoj", kompletigis edukistino.

Maria da Glória Gomes de Arruda

"Respekti la samklasanojn kaj la instruistinon, ne praktiki vandalaĵojn, obei la gepatrojn" estas kelkaj el la devoj, kiujn reliefigis Lucca Santos, 12-jara. Kaj li resume diras kion lernis dum tiu aktiveco: "Tiel la infano kiel la adoleskanto havas rajtojn, kiuj laŭleĝe devas esti respektataj, nome je edukado, respekto, sporto, libertempaj aktivadoj, ĉar ni ĉiuj estas homoj. Sekve, ĉiuj devas esti traktataj sammaniere kaj havi egalajn rajtojn, kiel la plenkreskuloj".

Nuntempe la lernantoj scias ke, se iliaj rajtoj estas ĉiutage malobservataj, ili povas postuli intervenon de la registaro. Tion konfirmas la lernantino  Ana Carolina Saraiva, 13-jara, kiu diris ke ŝi ne havis tiun konon antaŭe. "Hodiaŭ mi povas montri al la mondo ke estas leĝaro kiu protektas min. Ekzemple, se nun mi estos devigata labori, aŭ se mi alvenos en hospitalo kaj ne estos akceptita, aŭ se mi ne trovos lernejon por studi, mi scias ke mi povas turni min al ECA."

Laŭ Juan Lucas, tiu aktiveco estis grava por "mia scio pri kio estas erara [leĝrompa ago] kaj nehumana. Ĝi estis esenca por mia kono pri miaj rajtoj, kaj ankaŭ aliaj infanoj devas koni".

Felipe Tonin

PROTEKTANTE ILIN EKDE FRUA AĜO
De jardekoj, en ĉiuj siaj lernejoj kaj sociedukaj kaj socialasistaj centroj, Legio de Bona Volo dediĉas specialan atenton al infanoj kaj adoleskantoj en situacio de socia risko. Tiucele ampleksa serio da kampanjoj kaj projektoj estas disvolvataj kun la distingaĵo de la Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. Temas pri la eduka gvidlinio kreita de la direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto, kiu kunigas la intelektan formadon — nome la devigajn lernobjektojn de la lerneja kalendaro — kun la vekiĝo de valoroj etikaj kaj universalaj de la Ekumena Spiritualeco*. Konu la pedagogian proponon de LBV.

Per tiu laboro oni celas daŭran plibonigon de la vivo-kondiĉoj de miloj da brazilaj familioj. Por helpi al LBV de Brazilo, subteni kaj plivastigi ĝin, vi povas rete mondonaci per la retejo www.legionofgoodwill.org. Ĝi estas rapida kaj sekura! Por pliaj informoj, parolu kun ni aŭ skribu rete al esperanto@bonavolo.com.

____________________________
Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titolo. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva