Jam de 31 jaroj LBV edukas kaj asistas malriĉajn familiojn en Urugvajo

Jéssica Botelho

Majo 25, 2015 | Lunde | 14h08m | Ĝisdatigita la 17-an de Oktobro, je 10h24m

Dum tri jardekoj Legio de Bona Volo (LBV) de Urugvajo plenumas, en la ĉefurbo Montevideo, plurajn edukajn kaj social-asistajn agojn, plibonigante la vivon de miloj da familioj.

Ekde sia fondiĝo, la 20-an de Junio, 1985, la Institucio “kreskadis kaj kreadis multajn projektojn, kiuj efektiviĝis iom post iom. Danke al intensa laboro, ĝi estas agnoskita de multaj organizoj en tiu lando. Ĉiu homo, kiu vizitas la lernejon de LBV foriras emociita, vidinte, kiel la infanoj estas traktataj. Ekkoninte la programojn kaj agojn plenumatajn, ili foriras dankoplenaj”, raportas Bettina López, asistantino pri komunikado de tiulanda Institucio.

Depost la konstruo de la Eduka kaj Kultura Instituto José de Paiva Netto, la Institucio asistas al proksimume 1.500 homoj. Tie ĝi subtenas infanĝardenon por infanoj kun 2 ĝis 5 jaroj da aĝo, kaj, dum la lerneja, alterna tagperiodo, asistas geknabojn kun 6 ĝis 10 jaroj per la programo Infano: Estonteco en Estanteco!.

Pri la pedagogia propono de Legio de Bona Volo, kiu asocias edukadon kun la valoroj de la Ekumena Spiritualeco*, la pedagogia direktorino de tiu Instituto, Beatriz Vásquez, raportas: “Ekde Marto de 1997 ni plenumas edukan laboron laŭ la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de Ekumena Civitano, kaj tiu laboro estas forte ligita al la misio de LBV. (...) Ni povas observi, ke la vizitantoj, naciaj aŭtoritatuloj, kunlaborantoj kaj amikoj rimarkas la gvidlinion kaj harmonion ĉe tiu loko, kiam ili vidas la infanojn feliĉaj. Estas tre plezurige por ni ĉiuj, laborantoj ĉe LBV, rimarki kiel la homoj kaj niaj infanoj venkas malfacilaĵojn, ĉefe la psikologiajn, emociajn kaj vivostilajn”.

BONVOLAJ PARTNERECOJ

En 2007, Legio de Bona Volo kaj la Ministerio pri Publika Sano subskribis kontrakton por funkciigi poliklinikon, liverante al la tiea loĝantaro senpagan aliron al urĝhelpaj servoj.

En 2012 komenciĝis la Projekto Frizisto, per kontrakto inter LBV kaj Intercoiffure Uruguai. Tiu projekto ĉefe celas inkluzivigi homojn en la merkaton de formala laboro tiufaka per teoriaj kaj praktikaj kursoj. Nur tiu iniciato estigis proksimume 1.500 asistojn kaj bonfarojn dum 2014.

Konu tiujn kaj aliajn agojn aŭspiciatajn de la Urugvaja LBV. Telefonu al (+598) 2304-4551 aŭ aliru www.lbv.org.uy. La Institucio situas ĉe Av. Bulevar José Batlle y Ordoñez, 4820 - Aires Puros, Montevideo. Ankaŭ ŝatu la oficialan retpaĝon ĉe Facebook!

_________________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva