Por forigo de perforto kontraŭ virinoj

El la Redakcio

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 15h30m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Malgraŭ la streboj entreprenataj de la ŝtatoj, Unuiĝintaj Nacioj kaj sennombraj organizaĵoj, kiuj sin dediĉas al tiu kaŭzo, ni ankoraŭ travivas signifajn indicojn de perforto kontraŭ virinoj. Murdoj de virinoj kaj diverstipaj agresoj de jarcentoj estas parto de monda realaĵo, kiel montras varia literaturo jura, historia, sociologia, ĵurnalisma k.a.. En ĉi tiu maltrankviliga scenejo, eblas observi ke, pli ol apartaj epizodoj de individua brutaleco en malsamaj regionoj de la terglobo, perforto estas praktiko kutima kaj rigardata kiel banalaĵo en multaj societoj. Oni taksas ke, el dek virinoj, sep jam suferis fizikan kaj/aŭ seksan perforton en iu momendo dum sia vivo, plejofte faritan de la kunulo mem. Laŭ UN, la origino de tiu problemo kuŝas sur la persistemo al diskrimino kontraŭ virinoj kaj en la historia malegaleco de la seksoj. 

Per la temo "Forigo kaj prevento de ĉiaj perfortoj kontraŭ virinoj kaj knabinoj", la 57a sesio de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virino kunvenigos, en sia novjorka sidejo, ŝtatajn delegitarojn, fakajn agentejojn de UN kaj civitanajn organizaĵojn por debati tiel urĝan temon, inter la tagoj 4a kaj 15a de marto 2013. Per efektiva kontribuo al la evento, Legio de Bona Volo (LBV)kundividos siajn ĉefajn socieduajn agadojn, de jardekoj praktikatajn de la Institucio, pri la centra temo de la konferenco. 

Por la batalo kontraŭ tiu krimo, ni kaptas la okazon de ĉi tiu grava dato, la Internacia Tago por Forigo de la Perforto kontraŭ Virinoj, por havigi al vi unu el la rekomendoj de Legio de Bona Volo, kiuj estos prezentitaj al tiu internacia organizo:

Edukado: unu el la pilieroj por batalo kontraŭ perforto de homspeco
"La rekono de multaj formoj de perforto kaj konsekvence la batalo kontraŭ tiu problemo devas orienti la debatojn, kiuj celas la preventon de manifestiĝo de perforto kaj ĉia diskriminado. Legio de Bona Volo de pli ol ses jardekoj laboras por la valorigo de la Vivo kaj por la antaŭenigo de la plena sano de la homo, laŭ la institucia gvidlinio. La direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto, diras: 'La batalo kontraŭ perforto en la mondo komenciĝas per la lukto kontraŭ indiferenteco pri la destino de la najbaro. Permesi ke oni foroferu la senton de kompatemo inter la individuoj estas la samo kiel malfermi pordon al la kolektiva memmortigo de la nacioj. Ni travivas tempojn de transformiĝoj, de rompo al la pasinteco. Por io plibona? Tio dependas de nia senco pri humaneco nun'. 

"En la jaro 2013, la tutmondaj prioritatoj estos urĝe garantii aliron de perfortitaj viktimoj al helposervoj, plivastigi la bazan preventon kaj ĉefe batali kontraŭ la nepuneco de la agresinto kaj garantii aliron al la justico kaj al koraj riparoj. En Brazilo, de ses jaroj validas la Leĝo Maria da Penha, konsiderata de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj unu el la tri plej bonaj leĝaroj en la mondo rilatantaj la rajtojn kaj protekton de virinoj. Tamen, ankoraŭ estas baroj por igi ĝin plene efika, kiel la improvizo de profesiuloj helpantaj agresitajn virinojn, manko de aparataro de la militista kaj civitana policoj kaj la formado de juĝistoj kun kono pri la temo rilate tian perforton. Eĉ tiel, oni regristas progreson; ekzemple, de junio 2010 ĝis decembro 2011, la nombro de juraj procedoj cele malhelpi la enlandan hejman perforton kreskis je 106%, laŭ esploro farita de la Nacia Konsilantaro pri Justico (CNJ). 

"Komprenante la socian rolon de ĉiu civitano, LBV kontribuas por la edukado de geknaboj, viroj kaj virinoj respondecaj, konsciaj pri siaj rajtoj kaj devoj, havigante al ili oportunojn kaj kondiĉojn por ke ili povu plene disvolviĝi. La strategia akso de la Institucio por antaŭenigi Solidaran, Altruisman kaj Ekumenan Socion kuŝas sur la noviga trajto de ĝiaj agadoj en la fako pri la formala kaj neformala edukado. Ĉu en ĝia instrureto, ĉu en la socialasistaj programoj kaj projektoj (disvolvataj en Brazilo kaj en ĝiaj memstaraj bazoj — Argentino, Bolivio, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono), ĉu en la multmedia eduka enhavo, dissendata tutlande kaj interrete, oni adoptas la propran edukan gvidlinion de LBV, kiu konsistas el la Pedagogio de Amo (por infanoj ĝis 10-jaraj) kaj el la Pedagogio de la Ekumena Civitano (ekde la 11-jariĝo). Per tiu pedagogia propono, oni strebas kunigi al la kogna disvolviĝo, al la intelekto, la senton, la potencialon de la koro. Provizita per propra metodologio, ĝi entenas serion da efikaj kaj ripeteblaj strategioj por sentemigo kaj lernado. 

"La eduka metodo de la Institucio estis kreita de Paiva Netto, kiu vidas edukadon kiel centran punkton por batali kontraŭ la kulturo de timo, de indiferenteco, de perforto, kaj kapablan rompi la ciklojn de agresado kontraŭ virinoj, pludaŭrigitajn laŭlonge de la generacioj. Tiel, etikaj, moralaj kaj universalaj valoroj, radikiĝintaj en la sento de Karitato, de Solidareco, plektiĝas kun la socialajn teknologiojn enkondukatajn de LBV, kiel rekomendas ĝia direktoro-prezidanto: 'Kiam mi citas Karitaton en Edukado, mi ne vidas ĝin kiel ion sole komtemplan, sed kiel aktivan spiriton de aganto bazitan sur numeroj, kondiĉe ke same lumigitaj per tiu idealo de kompatemo. Apartaj statistikoj, mankhavaj je edifa sento pri sia taksado kaj utilo, ne malhelpas la sagacan aktivadon de koruptado kaj ties kunrilataĵoj. Entrepreni Karitaton estas reeduki la kreitaĵojn. La homoj bezonas respekti la homojn! Kaj tion oni sukcesas ne nur per planoj kaj dekretoj'". 

Konu pliajn agadojn entreprenitajn de la Institucio en sep landoj kaj vidu baldaŭ la kompletan raporton prilaboritan de Legio de Bona Volo kun ĝiaj rekomendoj kaj bonaj praktikoj por la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virino, en 2013.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva