LBV prezentas rekomendojn okaze de la Altnivela Kunsido de la Ekosok de UN

Jéssica Botelho

Julo 02, 2015 | Ĵaŭde | 9h39m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Inter la tagoj 6a kaj 10a de julio, okazos la ĉi-jara eldono de la Altnivela Kunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok), en la novjorka sidejo de UN. La temo kiu direktas la eventon estas: “Mastrumi la transiron de Jarmilaj Evoluigaj Celoj al Celoj por Daŭripova Evoluigo: kio estas necesa”.

Legio de Bona Volo (LBV) — brazila organizaĵo de la civila socio kun statuso de ĝenerala konsultanto ĉe Ekosok ekde 1999 — ĉiujare partoprenas tiun gravan eventon. La Institucio prezentas kvarlingve (angle, france, hispane kaj portugale) la fratecan kaj ekumenan artikolon de sia direktoro-prezidanto, José de Paiva Netto, titolita "Altruismo — ia revolucio", kaj siajn rekomendojn por la okazaĵo surbaze de sia sperto de pli ol 60 jaroj en Brazilo kaj en pliaj ses landoj, kie ĝi agadas kiel memstaraj bazoj: Argentino, Bolivio, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono; per sia revuo Bona Volo Daŭripova Evoluigo 2015.

Krom la ĉeesto de aŭtoritatuloj kaj reprezentantoj de ŝtatoj-membroj, Ekosok kalkulas je la partopreno de neregistaraj organizoj (NRO-oj), kiuj havas konsultan statuson ĉe la Konsilantaro. Laŭ UN, la faka kompetenteco kaj praktika sperto de ĉiu el tiuj estas tre valoraj por la decidoj de tiu institucio. Havante konsultan statuson, NRO-o povas fari fakan analizon pri demandoj rekte surbaze de ĝia tiukampa sperto; ĝi povas helpi akompanadon kaj aplikadon de internaciaj akordoj; ĝi povas helpi konsciigadon pri necesaj aferoj; k.t.p..

La rekomendoj de LBV ankaŭ estas fruktoj, kiujn naskis la rezultoj de la debatoj, kiun ĝi okazigis pere de la 11a Intersektora Forumo Reto Solidara Socio, nome serio da eventoj okazintaj en 2014, en Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj en Usono. La renkontojn apogis Unuiĝintaj Nacioj (Desa/UN) kaj ĝin ĉeestis reprezentantoj de diversaj lokaj organizaĵoj de la UN-Sistemo.

Por duboj kaj aliaj informoj pri la partopreno de LBV en la Altnivela Kunsido 2015, musklaku ĉi tie kaj kontaktu nin.

______________________
Fonto: “Labori kun Ekosok — Gvidlibro pri la Konsulta Statuso destinita al NROj”  (Unuiĝintaj Nacioj, 2012).

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida