Katastrofemo pri naturmedio

El la Redakcio

Marto 08, 2016 | Marde | 9h45m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Jen estas kaptilo, kiu povas kapti iun ajn, iam ajn. Mi apartenas al generacio, kiu sekvis homon, kiu ĉefrolis en la unuaj ekologiaj movadoj en la mondo. Per Radio Pampa AM 970 kHz, mi havis la plezuron intervjui José Lutzenberger (1926-2002), Flávio Lewgoy, Zilda Zimmermann, Sebastião Pinheiro, Caio Lustosa, Magda Renner kaj aliajn, kiuj en la jardeko post 1980 havis sentemon kaj saĝecon percepti damaĝan agadon de la homo rilate al ĉiaj specoj de vivuloj en la planedo. Nuntempe, post pli ol tri jardekoj, estas neeble trovi iun, kiu ne rekonas la bezonon pri radikala ŝanĝo en sinteno de nia civilizacio, koncerne harmonian kunvivadon kun la Tero.

Pro vivmaniero, laŭ kiu konsumado estas obsedo, antaŭvidoj atingis alarmajn nivelojn, kio montras scenejojn de malluma estonteco por la Homaro. Iuj hipotezoj eĉ anoncis la morton de miliardoj da homoj jam je la transiro al la nuna jarcento. Laŭ tio, ni vivas ombrecajn tagojn, sen perspektivoj por novaj generacioj.

Shutterstock

Mi konfesas, ke mi estis plene kontenta pri la intervjuo donita de la brita sciencisto James Lovelock al informreto MSNBC. Li estis la unua, kiu antaŭvidis, ke monda varmiĝo malpliigos la Homaron al manpleno da rifuĝintoj en Arkto. En tiu intervjuo, li akceptis, ke li troigis rilate katastrofemon. Li kreis la hipotezon de Gaja, li estis guruo en la movado por naturmedio kaj unu el la plej influaj pensuloj rilate demandojn pri la naturmedio, je sia 92-jara aĝo Lovelock certe estas unu el la plej apokalipsecaj nomoj koncerne la efikojn de klimataj ŝanĝoj. Li rekonis, ke li estis “alarmulo” je siaj antaŭvidoj. “Mi troigis, mi paŝis tro foren”, diris la sciencisto, laŭ kiu klimato faras siajn ĉiamajn trukojn. “Fakte ankoraŭ nenio okazas nun. Tiuokaze, ni devus esti mezvoje al mondo en stato de ‘fritiĝo’, nun.”

SEMANTOJ DE IA NOVA VIDMANIERO
En la jaro 2013, James Lovelock devos lanĉi unu plian verkon, kiu estos parto de trilogio kune kun la libroj La Venĝo de Gaja (pri tio, kiel la mondo fariĝas netaŭga por homoj kaj kiel ni povus postvivi) kaj Gaja: Fina Atentigo. En sia nova verko, la aŭtoro diskutos pri manieroj, kiel la Homaro helpos reguligi la planedon. En tiu sama intervjuo, Lovelock indikis du aliajn ekzemplojn de alarmemaj antaŭvidantoj: Al Gore, kun sia dokumenta filmo Malkomfortiga Veraĵo, kaj Tim Flannery, aŭtoro de la verko Administrantoj de la Tempo.

Certe ni ne estas survoje al pleneco, paco kaj abundo, kio estas revo de ĉiuj homoj de Bona Volo. Tamen, nome de nia neskuebla Fido pri la Kreanto, estas neeble kredi, ke Lia projekto por la Homaro estas alia ol tiu de vivado sur la Tero, survoje al spirita evoluo, por kio ni estas kreitaj! Pro ĉiu naskiĝanta infano, ni devas kredi kun absoluta certeco, ke la estonteco de la Homaro estas garantiita, nome de Amo! Eĉ sciante, ke ni povos sperti turmentajn momentojn, kiam nia Fido submetiĝos al elprovo. Eĉ se plej simpla estas nia laboro, per ĝi ni povos volonte agi kiel semantoj de ia nova vidmaniero rilate la homon kaj la ceterajn vivulojn sur ĉi tiu blua planedo. Alvenos ŝanĝo, kaj kun ĝi novaj modeloj formos la estontecon! Mi kredas tion! Nome de miaj du nepoj, Gabriel kaj Arthur! La Homaro kreiĝis por gloro kaj por adorado al la Eterna Patro!

Artikolo de s-ino Beatriz Fagundes por la revuo BONA VOLO Ekonomia+Socia+Media. Beatriz Fagundes estas radikomunikanto jam de 25 jaroj. Per Radio Pampa, ŝi prezentas ĉiutagan programon jam de ĉirkaŭ 18 jaroj, de la 6-a ĝis la 12-a horo. Ŝi estas ankaŭ rubrikisto en ĵurnalo “O Sul”, de Reto Pampa de Komunikado.