Komunuma gvidado fare de virinoj: inspiro por la vivo!

LBV apogas virinojn, por ke ili ekrolu kiel protagonistoj ĉe siaj loĝlokoj

Janine Martins

Marto 07, 2016 | Lunde | 10h28m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kion fari, kiam komunumo suferas pro la aĉa organizo kaj pro la manko de bazaj servoj, kiel tubakvo, sanigado kaj elektro? Feliĉe, fronte al tiaj situacioj, multaj homoj havas en si nemalhaveblan faktoron: entreprenemon. Tiu ĉi elemento, plus teĥnika scio, financa apogo kaj bezonata kontrolado, fariĝas veraj motoroj de ŝanĝo.

Legio de Bona Volo (LBV) tial efektivigas la programon Reto Solidara Socio, kiu agas rekte kun lokaj reprezentantoj, kiel gvidantoj aŭ socialaj administrantoj, por helpi ilin solvi fundamentajn problemojn de siaj komunumoj. Ekkonu sekve la inspiran historion de kelkaj virinoj, kiuj fariĝis gvidantoj.

SOLIDARA INICIATO

Vivian R. Ferreira
Maria de Lourdes en la kvartalo, kie ŝi laboras kun sia komunumo.

Prezentu al vi la jenan scenon: Virino preterpasas domaĉon kaj aŭdas la ploradon de infano. Alproksimiĝinte, ŝi rimarkas, ke kvinjara knabo, restante sola en la domo — dum liaj gepatroj laboras — brulvundis sin varmigante la manĝaĵon. Kion fari? Agi solidare, jen la respondo de s-ino Maria de Lourdes dos Santos Silva, 62-jara, unu el la multaj migrintoj, kiuj forlasis malriĉajn regionojn de nia lando por trovi oficon en la urbo Sanpaŭlo (Brazilo). La malfeliĉa akcidento kuraĝigis ŝin agi por eviti tiaspecajn situaciojn. Kortuŝite de la okazaĵo, ŝi oferis sin por liveri nutraĵojn al tiu infano, tiel ke li ne plu brulvundu sin.

Ŝia sinteno faris ŝin ekzemplo en la kvartalo, kie ŝi loĝas nuntempe. Aliaj gepatroj ankaŭ decidis peti tian helpon de ŝi, kaj ŝia domo fariĝadis infanvartejo, la unua subtenata de la Asocio Infanvartejo de la Senmakula Koro de Mario, kiun ŝi fondis por akcepti tiujn infanojn.

Per tiu ago, Maria de Lourdes ŝanĝis la vivon de multaj homoj. Roselita Vitor da Silva estas unu el tiuj. Ankaŭ ŝi estas migrintino, ĵus edziniĝinte venis en la urbon kaj serĉis helpon de Lourdes. Ŝi edukis sian solfilon ĉe la vartejo, kaj hodiaŭ helpas aliajn patrinojn per tiu laboro. Nuntempe Roselita estas la partoprenanto de la renkontiĝoj aŭspiciataj de Legio de Bona Volo per la programo Reto Solidara Socio, por trovi la bezonatan helpon. “Ni ricevas tiun subtenadon de LBV, krom kursoj por pliklerigi homojn, organizi, estri asocion… Mirinde!”, ŝi diras.

“PER LBV, MI LERNIS KIEL VENKI ESTANTE VIRINO.”

Ĉe la setlejo Villa Angélica, kiu situas en la urbo Lambaré, Paragvajo, homo bezonanta apogon kontaktas Elsa Raquel Morel Callante kaj LBV-on. Antaŭ ses jaroj, la komunuma gvidantino akiris plurajn plibonigojn por tiu loko, interalie elektron, tubakvon kaj pavimon sur unu el la stratoj. Patrino de dek gefiloj, Elsa perdis unu el ili tuj post ĝia nasko kaj alian kvarjaran, kiun atingis interpafado. Malgraŭ siaj hejmtaskoj, ŝi alternas la prizorgadon de la gefiloj kun sia recikliga laboro, per kiu ŝi helpas sian edzon subteni la familion, kaj krome ŝi serĉadas solvojn por la problemoj de sia loĝloko.

Raquel Diaz
En la setlejo Villa Angélica, en la urbo Lambaré, Paragvajo, Elsa Raquel paroladas dum aktiveco de la programo. 

Antaŭ kvar jaroj, LBV komencis partopreni la vivon de Elsa kaj de ŝia komunumo, kiu kalkulas pri ŝia gvidkapablo. “Ekde tiu periodo, ni konkeris multon; ni maturiĝis kiel personoj, kiel virinoj; plialtigis nian memestimon; lernis kiel pli bone rilati kun niaj najbaroj. Ne nur ni, sed ankaŭ la infanoj ricevas multajn bonaĵojn per LBV”, ŝi emfazis. Kun proksimume 140 familioj, kiuj havas entute pli ol 300 geknabojn, la loĝejo ricevas ĉiumonate de LBV pakojn da nutraĵoj. Krome, la Institucio efektivigas konstante sociedukajn programojn kaj kampanjojn por prevento de malsanoj kaj plibonigo de sano.

Antaŭnelonge, Elsa finis kurson pri sekretaria laboro kaj aldone plialtigis la familian enspezon per vendado de manfaritaĵoj, kion ŝi lernis en la grupo Plifortigado de Vivoj, aŭspiciata de la tiea LBV. La iniciato de la Institucio bonfaras ne nur al ŝi, sed ankaŭ al aliaj patrinoj en la komunumo. “Danke al ĉio, kion ni lernis en nia grupo, ni kreskadis. Kelkajn el niaj produktoj ni jam vendas, kio havigas al ni enspezon. Ni laboras hejme kaj povas prizorgi niajn gefilojn”, ŝi raportis.

“LBV INSTRUAS FIŜKAPTADON”

“Por subteni nian komunuman laboron, ja helpas nin LBV. LBV helpas nin fiŝkapti. Kiomfoje mi pensis: ‘Kiele mi atingos tion?’, kaj la programo Reto Solidara Socio helpis min trovi la solvon. Se ne pro la Institucio, mi ne akirus tiom da donacoj, kiom mi akiras, kaj krome LBV mem faras al ni donacojn. Do mi profunde dankas.”

Maria da Glória Julião
prezidanto de la Asocio Jehuda Leono, en Sanpaŭlo, Brazilo. 

Ĉu ankaŭ vi konas historion pri komunuma gvidado? Kundividu ĝin kun ni! Ĉu ankaŭ vi gvidas organizon kaj deziras fariĝi partnero de la Reto Solidara Socio, de LBV? Sciiĝu pri la landoj, kie la Institucio agas kaj skribu al esperanto@bonavolo.com.