Legio de Bona Volo okazigas atelieron pri la lingvo internacia partnere kun EASP

Jéssica Botelho

Marto 14, 2017 | Marde | 18h25m | Ĝisdatigita la 14-an de Marto, je 18h49m

La 1-an de marto Legio de Bona Volo, partnere kun Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), okazigis senpagan atelieron pri Esperanto en la Komunuma Centro por Sociala Asistado d-ro Osmar Carvalho e Silva, en la ĉefurbo San-Paŭlo, Brazilo.

Vivian R. Ferreira
 

Per tiu aktiveco oni celis veki la intereson de la ne-esperantista loka komunumo lerni la lingvon internacian, plivastigante ĝian kulturan akiraĵon. La aranĝo estis dividita je du partoj. En la unua parto, la partoprenintoj ĉeestis prelegon gviditan de la instruisto d-ro Paulo Sergio Viana, tradukisto tre konata en la esperantista medio, multjara amiko de LBV kaj nuna vicprezidanto de EASP. Li parolis pri la origino, la valoro kaj agadoj por diskonigi Esperanton en la mondo, rakontante pri la historio de ĝia kreinto, Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kaj pri tio, kion kuraĝigis lin skizi artefaritan lingvon.

Jéssica Botelho
D-ro Paulo Sergio

Rilate la ligilojn de amikeco, kiuj kunligas Esperanton kaj LBV, d-ro Paulo Sergio diris okaze de intervjuo al TV Bona Volo: "Mi ĉiam tre miris kial LBV, estante ekumena institucio ekde sia fondo, havas Esperanton en siaj fundamentoj kiel ideon apogindan, uzindan por la bono de la homaro. Kial Alziro Zarur havis tiun ideon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ? Ĉar Esperanto kaj LBV havas komunan spiriton: LBV ne diskriminacias, ni ĉiuj estas egalaj. Esperanto ne diskriminacias, ĝi estas lingvo por ĉiuj. Ĉiu homo meritas respekton. Esperanto estas la sola lingvo kiu entenas ideologion, la tiel nomatan 'interna ideo'. Kaj LBV havas ideologion pri pedagogio kaj pri sociala asistado, laŭ kio ĉiu homo estas multvalora. Tial, ĝuste tiu klarvido pri valorigo de la homo kunligas la du ideojn. Esperanto estas por ĉiuj. LBV estas por ĉiuj, precipe por la malpli favorataj".

Aplikado de kono

Vivian R. Ferreira
José Roberto Tenório 

En la dua parto de la aranĝo, la kursgvidanto José Roberto Tenório da Silva prezentis interagan kaj viglan lecionon pri la gramatiko de la lingvo. La ateliero plenumis sian celon prezenti Esperanton al la publiko, kiu siavice havis la okazon enskribiĝi en kvarmonata ĉeesta kurso proponata de EASP por tiuj kiuj volas profundigi siajn konojn pri la lingvo.

Sur tablo, la reprezentantoj de EASP eksponis por ĉies kono klasikaĵojn, brazilajn kaj tutmondajn tradukitajn al Esperanto, krom libroj originale verkitaj en la lingvo de Zamenhof. Inter la eksponitaj libroj troviĝis la furoraĵo Meditadoj el la Animo, verkita de Paiva Netto.

Vivian R. Ferreira
     

Laŭ la junulino Larissa dos Reis Tonin, 24-jara, kiu ĉeestis en la ateliero, la sperto "estis tre entuziasmiga, ĉar mi konis la celon de tiu lingvo por la mondo, kaj tio vekis en mi la intereson lerni kaj diskonigi Esperanton. Mi kredas ke, per la plivastiĝo de tiu lingvo, la komprenemo en la internaciaj rilatoj fariĝos pli facila. Kion ni ĉiuj volas, kaj laŭ mia kredo precipe la gejunuloj, tio estas kontaktiĝi kun personoj el aliaj landoj, el aliaj kulturoj, frate kunvivi kun aliaj popoloj. Kaj Esperanto, kiu estas lingvo internacia, viva kaj evoluanta — kiel emfazite dum la prelego — portas tiun idealon".

La junulo Anderson Amancio, 17-jara, estis unu el tiuj enskribintaj en la ĉeesta kurso proponata de EASP: "En la ateliero ni lernis ke Esperanto estas oficiala lingvo de neniu lando. Ĝi povas kaj devas esti instruata al ĉiuj, por ke ni ĉiuj estu unuigitaj. Tie mi havis la okazon enskribiĝi en kurso por koni pli tiun lingvon. Al mi jam tre plaĉas la lecionoj kaj mi intencas daŭre lerni pli kaj pli, helpante al tiu laboro montri al la personoj la belajn idealojn, kiujn tiu lingvo kunportas".

La ateliero estis sukcesa kaj ĝin ĉeestis dekoj da personoj el ĉiuj aĝoj. En la fino, la partoprenintoj ricevis ĉeesto-atestilon. Poste, okazis lotumado de memoraĵoj, okazo en kiu la ĉeestintoj povis jam praktiki la numerojn en Esperanto.

Frateca vizito

Matene ambaŭ instruistoj vizitis la tutan Edukejon Bona Volo, akompane de s-ino Aparecida Araújo, ano de EASP, kaj s-ino Conceição Rodrigues, edzino de la kursgvidanto José Roberto.

Vivian R. Ferreira
    

Ĉiuj ili ĝojis vidi kiel estas prilaborataj la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de la Ekumena Civitano en ĉiuj lecionoj kaj lernejaj aktivecoj kun la gelernantoj, de la vartejo ĝis mezlernejo. Ĉiu detalo de la eduka laboro de LBV, ĉiu programo ofertata al la favoratoj lasis la grupon tre impresita.

Okaze de intervjuo la kursgvidanto José Roberto Tenório lasis siajn impresojn pri tio, kion li vidis dum la vizito: "Tiu estas la dua vizito, kiun mi faras al la Edukejo, kaj estas ĉiam emocie esti ĉi tie. Kiu pasas antaŭ la konstruaĵo, tiu ne imagas kio okazas ĉi tie. Kion ni vidas estas io vere granda. Irante tra la koridoroj de la lernejo, oni trovas historiojn el la pasinteco, de personoj kiuj jam trapasis tiujn koridorojn, kiuj akompanis nin dum tiu vizito, personoj kiuj revenis por labori nun ĉi tie kaj havos estontecon. Ĉio tio do estas io distinginda".

Vivian R. Ferreira
  

"Mi jam konis per legado la movadon de LBV. Ĝi estas tre grava movado enlande kaj eĉ alilande. Vizito al tia institucio, kiel LBV, ĉi tie en San-Paŭlo, estas io mensfrapa. Ni ne havas ideon, nur per la informoj en gazetaro, pri kio temas tiu laboro. Ne nur pri la mirindaĵo de la instalaĵoj, sed precipe pro la etoso, pro la homa medio. Ni havas la impreson ke ĉiuj estas feliĉaj ĉi tie, laborante. Mi estas tute impresita pri la bonkvaliteco kaj precipe pri la spirito reganta ĉi tie (...). Ĉiuj estas vere saturitaj de ĝi. Mi volas venigi mian filinon, kiu estas pedagogiistino, por koni tiun laboron ĉi tie. Mi pensas ke ĉiu brazilano bezonas koni", emfazis d-ro Paulo Sergio.

En la fino de la vizito, s-ino Aparecida Araújo lasis la jenan registron en la atesto-libro de la Eduka Instituto José de Paiva Netto: “Mi estas tre kontenta kaj surprizita pri ĉio bona, kiun mi povis koni dum tiu vizito. Gratulon kaj koran dankon!". Siavice, s-ino Conceição Rodrigues elstarigis: “Dankon! Mi estas feliĉa esti ĉi tie".

Legio de Bona Volo dankas pro la partnereco kaj kunlaboro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj deziras sukceson en ĝiaj agadoj por plivastigo de la Zamenhofa lingvo.