Pli ol 20 jaroj da elsendoj je servo de la Bono

La Komunikado 100% Jesuo disvastigas sian mesaĝon kaj eniras la hejmojn en pluraj landoj per la Portalo Bona Volo!

La 1an de septembro 1992 ekis la 24-hora elsendo-programo de Superreto Bona Volo de Radio (Super RBV) en Brazilo. La radiostacio, kies celo estas venigi spiritan konsolon en la hejmojn, tradicie elsendas ekumenan preĝon ĉiuhore, post komuna preĝado kiu mobilizas la aŭskultantojn plu peti por la necesuloj. La momento konsiderata pintaŭskulta estas la studo de la Evangelio-Apokalipso de Jesuo prezentata de la radipreleganto kaj verkisto Paiva Netto, aŭtoro de milionoj da libroj venditaj pri la temo, laŭ la frata perspektivo de la Religio de Dio, la ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

+ Konu la internacian elsendoprogramaron de la Super RBV 

Antaŭ 65 jaroj: la komenco
Dum la komencaj jaroj de Legio de Bona Volo (LBV), oni kreis la radioprogramon Horo de Bona Volo, la 4an de marto 1949, elsenditan de Radio Globo, grava komunikilo en la urbo Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), kaj prezentita de la karmemora fondinto de LBV, la radipreleganto, ĵurnalisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979). La programo renovigis la komunikilon kaj samtempe firmigis unu el la taskoj, kiun la fondinto de tiu komunikilo en Brazilo, Roquete Pinto (1884-1954), elpensis, nome ĝia socia servo.

Horo de Bona Volo surprizis la tiamajn radiokomunikilojn kaj rapide atingis grandan enlandan disvastigon. Unu el la ĉefaj kuriozaĵoj distingitaj de miloj da aŭskultantoj de la programo estis la aŭdado de kristnaska muziko en malsamaj epokoj dum la jaro. Tio celis disvastigi la altruisman kaj solidaran spiriton de la Kristnasko de Jesuo, farigante ĝin Konstanta. Kiel memorigis Zarur dum siaj radio-elsendoj: "la malsato de la popolo estas ĉiutaga", kaj vokis ĉiujn al eklaboro, kun la ĝojkrio: "Savu la Konstantan Kristnaskon de Legio de Bona Volo!".

Kun la paso de la jaroj, LBV investis ankaŭ en sian socian informadon ĉe alispecaj amaskomunikiloj, ekzemple ĉe la gazetaro en la 1950aj jaroj. Paiva Netto, la posteulo de Alziro Zarur, daŭrigis la ekspansion al la televidaj kaj interretaj medioj, disvastigante la sociedukajn agadojn de LBV kaj la ekumenan doktrinon de la Religio de la Frata Amo. 

Enteno kiu bonfaras
La programo de Superreto Bona Volo de Radio havas kiel gvidlinion la Ekumenan Spiritualecon*. Aktualaj temoj pri kulturo, sporto, sano, scienco, edukado, religio kaj aliaj estas inkluzivitaj en la tuta programo. Kiel la programoj "Sporta Momento", "Muziko kiel fariĝas", "Sambo kaj Historio", "Bona Volo Intervjuo", "Vivi estas Plibone", "Komando de Espero", "Debato pri Edukado", kiuj, krom informi, kontribuas por havigi al la individuoj pli solidarajn kaj humanajn vojojn por vivi en socio. Al junuloj kaj infanoj Superreto Bona Volo de Radio dediĉas specialajn momentojn per la programoj "Ribeluloj de Jesuo", "Soldatetoj de Dio" kaj "Kuko kun Pudingo". 

Superreto Bona Volo en la mondo
La Komunikado 100% Jesuo disvastigas sian mesaĝon kaj eniras la hejmojn en pluraj landoj. Multaj el tiaj novaj aŭskultantoj unuafoje agordas siajn aparatojn al la elsendoj de Superreto Bona Volo de Radio, per la Portalo www.bonavolo.com kaj tuj poste sendas mesaĝojn, per letero aŭ retpoŝto, por informi pri la kvalito de la elsendado kaj pri la kontenteco fariĝi aŭskultantoj. En Eŭropo, Timo Reiniluoto kaj Mika Makelainen, el Helsinko, ĉefurbo de Finnlando, troviĝas inter tiuj, kiuj skribis por raporti pri tio kion ili sentis ĉe konatiĝo kun la Komunikado de Bona Volo. Same okazis al Jussi Suokas, kiu loĝas kun sia familio en la urbo Joenssu, oriente de Finnlando, kaj Tore B Vik, el la urbo Mysen, en Norvegio.

________________________________________________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel "lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo". Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva