Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

Infanoj defie invitas familiojn konkeri la plej valoran riĉaĵon en la mondo

Da Redação

01/03/2012

  • Foto: Vivian Ferreira
La 3an de marto, Legio de Bona Volo (LBV) kaj la Religio de la Nova Ordono de Jesuo okazigos la 9an Internacian Forumon de la Soldatetoj de Dio*, de LBV. Tiu evento okazas ĉiujare kaj por la ĉi-jara eldono ĝi prezentos la temon "Familio, la koro de la mondo", surbaze de la pripenso "La gefiloj estas filoj de ĉiuj patrinoj, kaj la patrinoj estas patrinoj de ĉiuj filoj", de la proklaminto de la Religio de la Frata Amo, Alziro Zarur (1914-1979).

La elekto de la temo, farita de la infanoj mem, estis inspirita en Jesuo, la Ekumena Kristo kiu, per sia Evangelio, instruis kiel valorigi tiujn riĉaĵojn, kiuj ne povas esti ŝtelitaj aŭ foruzitaj kun la paso de la tempo, sed kiuj povas aliiĝi al valoraj agoj favorantaj la Homaron. "Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro." (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo 6:19 ĝis 21)

  • Foto: Nino Santos
  • SALVADOR, BRAZILO — Infanoj prezentas la lernejajn laboraĵojn faratajn okaze de la Lecionoj pri Ekumena Moralo pri la temo de la 8-a Forumo.
  • SALVADOR, BRAZILO — Infanoj prezentas la lernejajn laboraĵojn faratajn okaze de la Lecionoj pri Ekumena Moralo pri la temo de la 8-a Forumo.


Aparte celanta infanojn kaj ties familiojn, tiu forumo okazas ekde 2003, kiam ĝi estis elpensita de la ĉefgvidanto de la Institucioj de Bona Volo (IBVj), la ĵurnalisto kaj edukisto José de Paiva Netto. Per ĝi oni celas impulsi la infanan protagonismon kaj instigi la etulojn al praktikado de etikaj, ekumenaj kaj spiritaj valoroj. "Ni devas montri ke infana penso estas penso kiu havigas al ni ian perspektivon por plibona mondo (....). La infanoj havos okazon manifestiĝi (...) ĉar ili bezonas lerni defendi sin (kun Amo kaj Inteligenteco)", tiam li deklaris.

La evento celas ne nur kunvenigi infanojn ĉirkaŭ temoj je ĝenerala intereso, sed ankaŭ atentigi la familiojn pri la opinio de tiuj malgrandaj protagonistoj. La ĉi-jara forumo celas helpi la partoprenantojn kaj ĉeestantojn kompreni ke ni ĉiuj apartenas al la granda familio Homaro.

  • Foto: Vivian Ferreira


Tiu evento okazas samtempe en la lernejoj kaj Komunumaj Centroj por Sociala Asisto de LBV kaj en la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo, situantaj en pluraj enlandaj urboj kaj en pliaj ses landoj (Argentino, Bolivio, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono).

_________________________________________________
*Soldatetoj de Dio — esprimo uzata ekde la fondo de Legio de Bona Volo, en 1950, por karese nomi la infanojn kaj ĉiajn agojn faritajn favore al la similulo.

Esperantigita Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva