Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

Nia laboro

Da Redação

14/06/2012

La sociedukaj reprezentejoj de LBV konsistas el lernejoj, ŝirmejoj por maljunuloj kaj Komunumaj Centroj de Sociala Asistado. La agadoj, bazitaj sur la sento de Solidareco, ankaŭ celas la moralan kaj spiritan reedukadon, tio estas, la vekiĝon de fratecaj valoroj en la favorato por ke li konscie praktiku civitanecon kaj etikon en la socio.



Lernejoj
Ili havas la mision eduki kun Ekumena Spiritualeco, formante "Cerbon kaj Koron". Ilia celo estas antaŭenigi ĉe la diversaj aĝogrupoj, kun kvaliteco, kompetenteco kaj efiktiveco, la harmonian disvolviĝon de la inteligenteco de la korpo kaj de la Spirito. La aktivecoj okazas ekde la formala kleriĝado kaj etendiĝas al ĉiuj stadioj de la fundamenta lernejo.
• Infana edukado
• Fundamenta lernejo
• Mezgrada lernejo
• Edukado de junuloj kaj plenaĝuloj

Ŝirmejo por Maljunulo
Temas pri loĝejoj por maljunuloj sen sociaj rilatoj kaj/aŭ apartigitaj de sia familia rondo. Ili celas, per aktivecoj fizikaj, sociaj kaj distraj, gardi la familiajn rilatojn kaj kunlabori por ke la favoratoj ĝuu vivon dignan, societeman kaj sanan.

Komunumaj Centro de Sociala Asistado
En tiuj lokoj disvolviĝas sociasistaj programoj, pere de kiuj oni ofertas asiston individuan kaj familian, kaj tial kontribuas por la disvolvo de kapablecoj, talentoj kaj valoroj; por ke la partoprenantoj konsciiĝu pri siaj rajtoj kaj devoj, plibonigu sian memestimon kaj praktiku civitanecon.

Sociedukaj programoj

- Civitano-Bebo
Ĝi ŝirmas gravedulinojn kaj virinojn kun infanoj ĝis unu-jariĝo. Kontribuas al la gravedo-procezo kaj al la familia disvolvo pere de sociala kaj psikologia asistado, jura servo, prelegoj kaj terapioj.

- LBV — Infano: Estonteco en la estanteco!
Ĝi kontribuas al la protagonismo de infanoj 6-jaraj ĝis 12-jaraj, pere de aktivecoj kiuj vekas kompetentecojn kaj lertecojn, instigas travivon de valorojn kaj kunigas la familion. Inkludas metiejojn pri arto, Ekumenan kulturon, sportojn, muzikon, ciferecan inkluzivigon, pedagogian kaj psikologian apogon kaj ludotekon. La infano restas en LBV en horaro inversa al tiu de la lernejo.

- Kapabligo kaj Produktema Inkluzivigo
Ĝi pretigas adoleskantojn, junulojn kaj plenaĝulojn por la labormerkato pere de kursoj celantaj la disvolvon de kapabligoj kaj lertecoj teknikaj kaj presonaj.

  • Foto: Vivian R. Ferreira


- Spaco por Kunvivado
Ĝi kunlaboras al la socikultura integriĝo kaj plifortigo de civitaneco de adoleskantoj, junuloj, plenaĝuloj kaj maljunuloj. Provizas favoran medion por estigo de rilatoj interpersonaj, intergeneraciaj kaj familiaj pere de grupaj aktivadoj, sportaj eventoj, terapioj ktp.

Kampanjoj
La sinsekvaj kampanjoj por socia mobilizo kaj konsciigo, kiujn Legio de Bona Volo okazigas en la tuta Brazilo, celas la valorigon de la Vivo kun speciala atento al la infano kaj al la familio. En tiaj iniciatoj okazas aktivecoj komplementaj al la tuta disvolvo de la favoratoj, inter kiuj la livero de lernmaterialo kaj provizo de nepereemaj nutraĵoj.

- Infano Noto 10 — Sen Edukado ne estas Estonteco!
Ĝi ekonomie favorigas ne-bonhavajn gepatrojn pere de livero de pli ol 12 mil pakaĵoj da lernmaterialo, krom instimuli la plibonigon de memestimon de infanoj kaj adoleskantoj, kiuj vizitas la fundamentajn edukejojn de la Institucio, kaj de partoprenantoj en la programo LBV — Infano: Estonteco en la Estanteco!

- Daŭra Kristnasko de LBV — Jesuo, nia Ĉiutaga Pano!
Ĝi liveras provizojn da nepereemaj nutraĵoj al la familioj favorigataj de la sociasistaj programoj de LBV, laŭlonge de la jaro, al tiuj servataj de grupoj partoprenantaj en la Reto Socia Solidara, kaj al tiuj helpataj de organizoj parteneraj de la Institucio.

  • Foto: Clayton Ferreira e João Periotto


- SOS Katastrofoj
Kampanjo realigata partnere kun diversaj organizoj kaj apoge de centoj da volontuloj. Ĝi entreprenas rapidajn kaj urĝajn agadojn por helpi personojn kaj/aŭ komunumojn trafitajn de katastrofoj. Ĝi distribuas nepereemajn nutraĵojn kaj urĝajn necesaĵojn (vestojn, trinkeblan akvon, materialon por purigado kaj persona higieno k.a.), krom havigi aliajn servojn.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva