Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

Trovu konsolon por via Animo

Leila Marco

04/01/2012



La kontakto kun la Spirita Mondo, la realaĵo de kie ni venis kaj kien ni revenos, post la morto, estas nekontestebla fakto. Kun la paso de la tempo, la Homaro registris rakontojn pri sia ekzisto kaj pri la komuniko inter la malsamaj dimensioj de la Vivo, laŭforme de raportoj pri travivaĵoj, profetaj vizioj, revelacioj, sonĝoj, insights kaj intuicioj, kiuj senvualigas la realaĵon de la Alia Flanko de la ekzistado.

La Religio de la Nova Ordono de Jesuo kredas ke la du dimensioj pli kaj pli proksimiĝos, kaj tiu okazaĵo fariĝos ordinara en la ĉiutago pro la spirita origino mem de la Homo. Kiel diras la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, José de Paiva Netto: "Ni surmetas korpon, sed ni estas Spirito".

Tiu ligilo evidentiĝas ĉefe pere de preĝo, meditado kaj de edukado por rekta mediumeco, nome tiu estiĝinta sub la gvido de la Amo de Dio, tial kun signifa morala kaj etika edifeco kiu prezentiĝas en la homa vivo pere de la Diaj intuicioj. Surbaze de tiu Afineco kun la Bono (pere de bonaj pensoj, bonaj vortoj kaj bonaj agoj, instruo nomata Triopa Afineco kun Jesuo, en la Religio de la Frata Amo), eblas malfermi sanan kaj ekvilibran komunikkanalon al la Superaj Nevideblaj Estuloj — tiuj Benataj Animoj, gvidantoj aŭ Gardanĝeloj.

En la Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo 16:19, la Ekumena Kristo instruas: "Kion ajn vi ligos sur la Tero, tio estos ligita en la Ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la Tero, tio estos malligita en la Ĉielo". Kaj el tiu instruo konkludas la verkisto Paiva Netto: "La spirita mondo ne estas ia abstraktaĵo", ĝi ne estas do ia inventaĵo de la homa menso cele havigi trankvilecon, sed ĝi prezentiĝas kiel la Dia origino de ĉiuj Estuloj sur la Tero.

Kiel ekzemplo de tiu spirita realaĵo kaj de la fruktodona komuniko inter tiuj du sferoj, la Portalo Bona Volo dediĉas al via koro la skribon "Mesaĝo al la gejunuloj", de la spirita amiko Ora Sago.