La Bona Volo de Brazilo al la mondo jam de pli ol 63 jaroj
Jéssica Botelho
23/04/2012
Kompletigitaj la 1an de januaro 2013, la 63 jaroj de Legio de Bona Volo (LBV) reprezentas al ĉiuj afinantaj kun ĝia frateca propono la certecon pri venko por tiuj kiuj unuiĝas cele al la Bono de ĉiuj. Estis en la brazila urbo Rio, kie la radipreleganto, poeto kaj socia aktivulo Alziro Zarur (1914-1979) elektis la simbolan daton de la Tago de Universala Kunfrateco por fondo de la Institucio.
Dum sia tuta historio, la Organizaĵo plivastiĝis kaj portis novigon en malsamajn sektorojn kaj povis kontribui al plibonigo de la socio. Unu el ĝiaj ĉefaj agadkampoj estas edukado. Ekde la 1980aj jaroj, LBV etendiĝis al aliaj ses landoj (Argentino, Bolivio, Usono, Paragvajo, Portugalio kaj Urugvajo). De tiam, ĝi realigas seriozan laboron por formado de la Solidara Civitano cele al konstruo de pli feliĉa Homaro.
Nuntempe Legio de Bona Volo ankoraŭ kalkulas je la kunlaboro de ĉiuj por subteni ĝian agadon kaj kontribui pli kaj pli al ĝia sperto cele al plifirmigo de frateco inter la popoloj. Konu sekve iom pri la agado de Legio de Bona Volo en la mondo: