Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

56 jaroj da iniciato en Bonfarado

Omaĝo al Paiva Netto, ĉefgvidanto de Institucioj de Bona Volo

Da Redação

28/06/2012

  • Foto: Arquivo Pessoal
  • La Ekumena Idealo de la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur, entuziasmigas Paiva Netto ekde kiam li ankoraŭ estis tre juna. Kiam li estis 15-jara, post aŭdi per radio la proponon pri Paco de LBV, li decide diris: “Patrino, jen tiu, kiun mi sekvos”.
  • La Ekumena Idealo de la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur, entuziasmigas Paiva Netto ekde kiam li ankoraŭ estis tre juna. Kiam li estis 15-jara, post aŭdi per radio la proponon pri Paco de LBV, li decide diris: “Patrino, jen tiu, kiun mi sekvos”.
En ĉi tiu 29a de junio 2012 (Tago dediĉata al la Juna Legiano de la Bona Volo de Dio), oni memorfestas 56 jarojn da laboro de Paiva Netto en Legio de Bona Volo, signifan daton kiu reprezentas multe pli ol bona ekzemplo. Temas pri okazaĵo, kiu inspiras la nunajn kaj estontajn generaciojn, ĉar en ĉiuj momentoj li neniam rezignis pri siaj idealoj, tenante sin firma je sia sindevontigo.

Memorfestante 56 jarojn da signifaj servoj plenumitaj kaj 71-jariĝo, vivostadio en kiu plej multaj apenaŭ rikoltas la glorojn de la pasinteco, Paiva Netto sentas kaj agas kiel se li havus mondon konkerotan, kun senlaca spirito por ĉiam realigi la Bonon favore al la proksimulo.

SPECIALE: 56 JAROJ DA LABORO DE PAIVA NETTO
- Vidu signifajn fotojn pri lia agado en la Laborejo de la Bona Volo
- Sendu gratulvortojn pro la dato
- Komponisto
- Verkisto
- Edukanto
- Komunikanto
- Legu kompletan biografion de la omaĝato

Tiu agado-idealo, kiun li portis ekde frua aĝo (montrante sin interesata pri temoj neordinaraj kaj filozofiaj), akiras eĉ pli da forto danke al signifa epizodo okazinta komence de la 1950aj jaroj. Paiva Netto memoras, kun detaloj, pri tiu memorinda dato: "En 1953, en Rio-de-Ĵanejro, kiam mi estis 12-jara, mi ricevis de bela nigra sinjorino broŝureton eldonitan de LBV".

Kaj li aldonas: "Post tri jaroj, en iu mateno, mi vekiĝis kun granda volo ŝalti la radioaparaton. Tion farinte, mi aŭskultis, per radiostacio Tamoio [poste ĝi nomiĝos Mundial], kortuŝan komponaĵon de Joseph Möhr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863), Feliĉa Nokto: tio estis la 29a de junio 1956. Scivole, mi demandis: Panjo, kristnaska muziko en junio?! Sekve, Zarur komencis legi la elprenon de la Evangelio de Jesuo laŭ Luko 2:14, per kiu la Anĝeloj anoncas Lian Ĉielan Naskiĝon: 'Gloro al Dio en la Altoj kaj Paco sur la Tero al la Homoj de Bona Volo!'. Post aŭdi liajn klarigojn, mi tuj diris decide: Panjo, jen tiu kiun mi akompanos! Mia koro vekiĝis por tiu Nobla Idealo. Kaj en tiu sama tago, en kiu oni omaĝas la sanktulojn Petro kaj Paŭlo, mi prenis mian biciklon kaj volonte iris sur la stratoj peti helpon por la Institucio".

Pro tiu ago (kaj pro tiom da aliaj, kiujn li gvidis ekde tiu dato), la 29a de junio estas konsiderata la Tago de la Junulo de la Bona Volo de Dio.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva