Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

Omaĝo al la indiĝenoj: protektantoj de la Patrino-Naturo

Da Redação

18/04/2012

Tuj kiam la eŭropanoj alvenis en Amerikon, ili trovis popolojn okupantajn tiujn "novajn terojn", kaj tiujn loĝantojn ili nomis indiĝenoj, ĝenerala dirmaniero estigata de la erara impreso ke ili alvenis Hindujon. Pro tio, malfeliĉe, multaj laŭlonge de la historio ne valorigis la lingvan kaj kulturan riĉecon de tiu popolo.

  • Foto: Lucian Fagundes


LEGU PLIE
- Artikolo de la verkisto Paiva Netto: "La letero de la ĉefo Seattle".
- La 22a de aprilo:
"Brazilo, la koro de la Homaro"

Tial, respekte al ĉiuj tiuj popoloj konservantaj siajn etnajn originojn, oni proklamis la 19an de aprilo kiel la Tagon de la Indiĝenoj. Tiu dato utilas ne nur por memori la unuajn loĝantojn de la Amerikoj, sed ankaŭ por laŭdi iliajn kapablojn vivi harmonie kun la Naturo, ne damaĝante ĝin, ĉefe en momento de protekto kontraŭ la tutmonda varmiĝo. Nepras observi la ekzemplon de tiuj kiuj ĉiam zorgis pri siaj teroj kaj flegis ilin kun respekto kaj admiro.

  • Foto: Clayton Ferreira
Kelkaj pozitivaj rezultoj jam estas observeblaj. Laŭ datumoj de la Nacia Indiĝena Fondaĵo (Funai, portugale), dum la tri antaŭaj jardekoj oni konstatis ian kreskon de la indiĝena loĝantaro. Nuntempe en Brazilo vivas ĉirkaŭ 460 mil indiĝenoj, apartigitaj laŭ 225 komunumoj, nome tiuj vivantaj en vilaĝoj (ĉirkaŭ 0,25% de la enlanda loĝantaro). Oni supozas, ke, krom tiuj, ekzistas inter 100 kaj 190 mil indiĝenoj loĝantaj for de indiĝenaj terenoj, inkluzive en urbaj areoj. Oni konas ankaŭ 63 menciojn pri indiĝenoj ankoraŭ ne registritaj kaj bezonantaj la rekonon pri sia kondiĉo.

La batalo por la rajtoj de tiu popolo estas granda. La tago 19a de aprilo prezentiĝas kiel simbolo por tiu rekono pledata de ili. "Pluraj indiĝenaj komunumoj venas el siaj vilaĵoj por celebri la Tagon de la Indiĝeno en la urboj, kiel okazas en Braziljo, cele montri sian vizaĝon, cetere vizaĝo ne unika, ĉar en Brazilo registriĝas preskaŭ 230 popoloj kun ĉirkaŭ 180 parolataj lingvoj", defendas la indiĝenestro Marcos Terena.

  • Foto: Vivian R. Ferreira
En Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, unu el la vojoj plej serĉataj por celebri la heredaĵon de la indiĝenoj kaj omaĝi ilin estas la Templo de Bona Volo (TBV) — la Piramido de la Benataj Animoj, la Piramido de la Lumaj Spiritoj, starigita antaŭ 22 jaroj por diskonigi la senliman ekumenismon. Ĝin jam vizitis reprezentantoj de la komunumoj Baré, Fulni-ô, Guajajara, Kariri-Xocó, Pataxó, Tapuia kaj Xavante.

Ĉiam en aprilo, la plej vizitata monumento en la urbo kunvenigas diversajn tribojn en sia Navo. "Ni prezentas sanktajn dancojn, kiuj rakontas pri la Granda Spirito, pri la arbaroj, pri la plantejo, pri abundeco; ĉio rilatanta la naturon estas sankta por ni. Tial ni dancas tre ĝoje. Ni ĝojas viziti tiun sanktan Templon. Tie ĉi ni sentas la energion de la Granda Spirito. Ni tre dankas, ke vi memoris nin", kaj li kompletigis per peto al la fondinto de TBV, José de Paiva Netto: "Kie ajn li estas, li ĉiam preĝu por ni indiĝenoj, por ke ni neniam estingiĝu", diris la tribestro Toe, el la komunumo Fulni-ô, en la landinterna regiono de la ŝtato Pernambuko.

  • Foto: Vivian R. Ferreira


Ankaŭ la paĝeo Santxiê Tapuya (spirita tribestro) jam faris sian benservon en TBV, dum preĝo por Paco inter la indiĝenaj komunumoj kaj dankis por la respekto ricevita kaj por la spirite-riĉa medio trovita en Legio de Bona Volo. Li speciale dankis por ceremonio en kiu li povis akompani la komponaĵon Supera Ordeno de Jesuo, kun muzikaranĝo de la Nova Ordono de la Dia Majstro en la terena lingvo.

Informoj de Funai, respondeca pri defendo de la indiĝenaj rajtoj, limigante kaj protektante la terojn tradicie okupatajn de la triboj en Brazilo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva