Partoprenu en la Ekumena Ĉeno de Preĝado de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito
Jéssica Botelho
Foto: Lucian Fagundes
Momento de Preĝo en la Navo de la Templo de Bona Volo
Dum nia vivo, kiom da fojoj ni travivas gravajn problemojn, kiujn ni apenaŭ povas montri al nia plejbona amiko? Kion fari el ili? Por multaj, la respondo troviĝas en preĝado.
Por montri tiun rilaton de la Homo kun preĝado, la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), la verkisto kaj ĵurnalisto Paiva Netto, surbaze de improvizaĵoj elparolataj antaŭ dekoj da jaroj, asertis: “Preĝo ne estas ia rifuĝejo por malkuraĝuloj kaj neniofarantoj. Ĝi edifas nin, la laboro plenigas nin”.
Kaj plu diras la edukisto Paiva Netto, substrekante la ekumenan trajton de tiu grava ago: "La Papo preĝas, la Dalai-lamao meditas, Chico Xavier preĝis, la rabenoj prikantas siajn petojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, la islamanoj recitas la Sanktan Koranon... Kio estas Preĝo se ne tiu Amo kiu uziĝas por grandaj faroj? Kiam frato ateisto meditas kaj praktikas ion kio favorigas la kolektivecon, li preĝas. En Kronikoj kaj Intervjuoj mi skribis, ke preĝi kaj mediti similas unu al alia. Preĝo ne estas ago nure ekstera. Ĝi estas la plej efika ilo, kiun la homa esenco, la Dia Kapitalo, havas. La germana monaĥo Tomás de Kempis (1380-1471) registris, en Imitado de Kristo: ‘Majesta estas la arto paroli kun Dio'".
SCIENCO SURVOJAS AL FIDO
La preĝado, ĉiam ĉeestanta en plej diversaj kulturoj, fariĝis esplorafero ĉe Scienco, kiu komencas agnoski ĝiajn bonfarojn. D-ro Alexis Carrel(1873-1944), Nobel-premiito pri Medicino kaj Fiziologio (1912), fama aŭtoro de La Homo, tiu nekonato, skribis pri tiu temo: “Preĝado estas (...) la plej potenca formo de energio, kiun la homo kapablas produkti. Temas pri tiel reala forto, kiel la tera gravito. Kiel kuracisto, mi vidadas malsanulojn, kiuj post vana penado per aliaj kuracrimedoj, sukcesis liberiĝi de melankolio kaj de malsano, per la trankvila klopodado de preĝo. Ĉi tiu estas sur la mondo la sola forto, kiu ŝajne povas superi la tiel nomatajn ‘naturleĝojn’. Ekzistas homoj, kiuj limigas sian komprenon pri preĝo (...) al rifuĝejo por timemuloj, aŭ nura infaneca peto motivita je materiaj aferoj.Tamen, kompreni ĝin tiamaniere estas erare malvalorigi ĝin. (..
Foto: André Fernandes
Retpaĝaro Bona Volo registras preparadojn rilate al la teatraĵo “Evangelio laŭ in-esenco — Ĉar ĉiuj virinoj estas patrinoj. Sur la bildo, agemuloj de Bona Volo eldiras preĝon.
.) ‘Neniu iam preĝis’, diris Emerson (1803-1882), ‘ne lerninte ion’. (...) Plej profunda fonto de energio kaj perfekteco, kiu troviĝas je nia atingo, ĝi tamen estas mizere forlasata. (...) Se oni aktivigas la forton de preĝo ĉe la vivo de viroj kaj virinoj; se la Spirito klare, nevenkeble esprimas siajn intencojn, tiam estos fido, ke ne vane ni deziregas ian pli bonan mondon”.
PREĜO KIU PROKSIMIGAS POPOLOJN
Kredante je la graveco de preĝado (kaj ĝiaj bonfaraj efikoj por la vivo), Legio de Bona Volo, ekde sia origino en la 1940aj jaroj, venigis en la enlandan radio-elsendaĵojn pioniran praktikon per estigo de la Multpova Ekumena Ĉeno de Preĝado. Per siaj ĉiutagaj elsendaĵoj, la karmemora fondinto de LBV, radipreleganto, ĵurnalisto kaj brazila poeto, Alziro Zarur (1914-1979), argumentis: “Kiu ne suferas ion? Kiu ne kaŝe ploras?”. Tiun preĝo-ĉenon povas partopreni personoj el ĉiaj religioj, naciecoj kaj tradicioj, aldonante la nomojn de siaj karaj estuloj, familianoj kaj amikoj, por ke ankaŭ ili ricevu la bonajn energiojn venantajn el preĝado.
Komence de siaj aktivadoj, LBV ankaŭ invitas la personojn teni sin silentaj dum unu minuto, sekvata de ekumena preĝo; ĝi faras tion ankaŭ per siaj komunikiloj (Superreto Bona Volo de Radio kaj Bona Volo TV), kiuj elsendas pacan mesaĝon ĉiun plenan horon.
“Al vi, karaj legantoj, ni do dediĉas la admirindan peton, kiun Jesuo lasis al ni, kiel inviton al pripensado en angoraj momentoj (...). Ĉiu homo povas preĝi Patronian. Ĝi ne limiĝas al aparta kredo. Temas pri universala preĝo, laŭ la vasta Spirito de la Kristo. Ĉiu homo, eĉ ateisto (kial ne?!) povas eldiri siajn parolojn libere. Tio estas filo, kiu sin direktas al la Patro, aŭ Homo, kiu dialogas kun sia alta kondiĉo de vivanta kreito. Ĝi estas esence la Ekumena Preĝo:
“Patro Nia (aŭ, dirus Ateista Frato, ho mia konscienco, kiu ŝvebas same alte kiel mia idealo!), kiu estas en la Ĉielo (kaj ĉie, samtempe), Via Nomo estu sanktigata. Venu al ni Via Regno (el Justo kaj el Vero). Plenumiĝu Via Volo (prefere, ol nia propra volo, ĝis ni lernos ĝuste havi volon), tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ (krom tiu, kiu nutras nian korpon, ni bezonas la transsubstancan, la manĝon, kiu ne mortas, la nutraĵon, por ke la Spirito ne malfortiĝu). Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la Regno, kaj la Povo kaj la Gloro, por eterne. Amen!”
Legio de Bona Volo komprenas, ke preĝo ne devas esti aparta ago; ĝi estas enpensiga momento sekvata de bonaj faroj. La karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur, diradis, en siaj radielsendaj preĝadoj, ke la homo estis kreita tiamaniere, ke li povas esti feliĉa nur per praktikado de la Bono.
Enmetu ankaŭ vi vian nomon kaj/aŭ de viaj karaj estuloj en la Sanktan Ekumenan Ĉenon de Preĝado kaj ricevu vibrojn el paco kaj espero, kiuj venas el la koro de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto. Musklaku tie ĉi por partopreni.
Esperantigita de Joseo Tenorjo Revizio de Maria Aparecida da Silva