En aŭgusto 1996, ankoraŭ en la unuaj provoj de interreto en Brazilo, Paiva Netto pionire inaŭguris la TTT-ejon de LBV (komence en la portugala kaj angla lingvoj). La sekvan jaron, februare 1997, elsendiĝis la unua programo de Superreto Bona Volo de Radio. La 7an de novembro 2002, la direktoro-prezidanto de LBV lanĉis la Portalon Bona Volo, kiu prezentas temaron rilatantan al frata civitaneco. Artikoloj, raportoj kaj intervjuoj, akompanataj per fotoj, sonregistroj kaj retfilmetoj, troviĝas inter la allogaĵoj de la retejo. Nuntempe la Portalo de la Ekumena Spiritualeco disponigas sian enhavon en 11 lingvoj (arabe, germane, ĉine, angle, hispane, esperante, france, japane, itale, portugale kaj ruse).
Revuo BONA VOLO
Foto: Arquivo BV
Produkti publikigaĵon, kun superrigardo al plej diversaj sferoj de la homa agado, kaj kapablan speguli la Ekumenan Spiritualecon — tio estas unu el la celoj de la revuo BONA VOLO, ekde sia origino: ĝia unua numero aperis en majo 1956. Tial, bonkvalita preskomunikado estas unu el la markoj de LBV jam de jaroj.
Komence la publikigaĵo estis kompostata en la unua sidejo de LBV, en malgranda ĉambro de domturo situanta ĉe strato Acre, 47 sur 9a etaĝo, en la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Tiutempe, ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj, la revuo BONA VOLO estis presata en la presejo de Eldonejo Bloch.
Sur la kovrilo de la unua eldono, pionire aperis la bildo de Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj la revuo prezentis al la legantoj la novigan eldonlinion de la naskiĝanta periodaĵo, reliefigante tiujn fratajn valorojn pri respekto kaj harmonio inter la religioj, same kiel ankaŭ inter la malsamaj popoloj kaj kulturoj.
Dum jardekoj, la leganto akompanas temojn pri ĝenerala intereso. Intervjuoj, raportoj, novaĵoj kaj gravaj artikoloj; resume, la tuta enhavo havas komune la senĉesan strebon al la evoluo persona, etika kaj spirita de la publiko, ĉiam sub la lumo de la Ekumena Solidareco.