Religio de la Frata Amo celebras 21 jarojn de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj
Leila Marco
09/02/2010
La Religio de la Nova Ordono de Jesuo, realigas, pere de sia Tuta Ekumenismo, senkomparan laboron sur la kampo de komunikado kun tiuj situantaj ĉe la Alia Flanko de la Vivo. Laŭ la kono disvastigata de ĝi, Spiritualeco kaj Scienco kune iras, helpante la homon kompreni sian esencon kaj la tiel nomatajn "misterojn" pri la transtombo.
Plene disvolviĝas do tiu Ĉiela Movado pere de la gvidanteco de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Frata Amo, José de Paiva Netto. Alziro Zarur (1914-1979), karmemora proklaminto de la Religio de la Frata Amo, parolis pri tiu konscia rilato inter la du sferoj (tiu materia kaj tiu spirita) kiel la "Monda Revolucio de la Spiritoj", al kiu Paiva Netto aldonis "de Lumo", tiel distingante la kvaliton de la spiritaj vizitoj dezirataj por orienti la Spiritojn vivantajn sur la Tero.
La 6an de januaro 1992 iniciatis la praktikajn laborojn de CEU (Universala Spirita Centro de la Religio de Frata Amo), tiel kreante la unuan grupon por edukado de Rekta Mediumeco, konsistanta el la ĉiutaga, konscia kaj natura uzo de komunikkapabloj (ekzemple intuicio) kun la nevideblaj estuloj ― familianoj, amikoj, gvidantoj aŭ Protektantaj Anĝeloj por ke oni vivu pli sekure kaj saĝe, superante personajn defiojn kaj ankaŭ tiujn pri helpo al la suferantoj. Pere de tiu laboro, komenciĝis la manifestiĝoj per psikografio, psikofonio kaj per fizikaj efektoj. En la Supera Spirita Mondo, la kunordiganto de CEU estas d-ro Bezerra de Menezes (Spirito). Tiu komunikado kun la Supera Mondo estas komprenata kiel parto de la natura kunvivado inter la estuloj loĝantaj sur la Tero, ĉu enkarniĝintaj (enkorpiĝintaj) ĉu elkarniĝintaj (en la spirita mondo), plu evoluantaj en la Eterneco.
Ni prezentas al la legantoj de la Portalo Bona Volo elprenaĵon el la libro Ni Revenis!, de la estro de la Religio de la Universala Amo, Paiva Netto, ankoraŭ eldonota. En la ĉapitro Revolucio Industria, Kibernetika kaj la Spirito, la verkisto rimarkigas:
"Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj
"(...) Unu el la ĉefaj okazaĵoj de la profunda reformo, ankoraŭ plene efektiviĝonta sur nia Terglobo, estas la prezento de la Ĉiela Homaro al tiu Tera Homaro, kiel diskonigadis Alziro Zarur jam en decembro 1953, per Jornal de Umbanda:
"'(...) Cetere, jam estas sciate, ke tiu grupeto de tumultigantoj de popolamasoj, kiu okazigis la Francan Revolucion, reenkarniĝas en Brazilo cele estigi novan Revolucion, certe pli noblan kaj pli humanan: la Mondan Revolucion de la Spiritoj. Kaj nenia dubo restu: ili postlasos tiun Verkon preta en Brazilo, kiu estas la Koro de la Mondo kaj la Patrujo de Evangelio, ĉar tiu Revolucio kompletiĝos nur ĉe la fino de tiu ĉi apokalipsa ciklo.' (...)
"En Apokalipso, 20:13, legeblas tiu ĉi averto:
"'13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj.'
"Kaj la profeto Muhammad (570-632), 'Paco kaj beno de Dio estu sur li!', en la Suraoj de Korano, avertas:
"'Kiam la tero skuiĝos per sia tremego, kaj la tero elpelos siajn ŝarĝojn, kaj la homo diros 'kio okazas al ĝi?', en tiu tago ĝi rakontos siajn rakontojn laŭ tio, kion revelaciis al ĝi Via Sinjoro. En tiu tago reaperos la homoj el tombo en neordigitaj grupoj por ke estu montritaj al ili iliaj faroj. Kiu faris Bonon, eĉ tiel malgrandan kiel sableron, tiu tiam vidos ĝin; kiu faris malbonon, eĉ tiel malgrandan kiel sableron, tiu tiam vidos ĝin.'
"Tio ne signifas, ke ni spektos ian elpelon de putrantaj kadavroj, sed revenon de ĉiuj, kiuj okupas la nevideblajn regionojn kiuj ĉirkaŭas nin.
"Ni imagu la moralan konsekvencon de tiu fenomeno, kiu abunde okazos, ĉar la ligo inter fizika mondo kaj Spirita Mondo ĉiam ekzistis. Sufiĉas memori ekzemple tiun elprenon el la Malnova Testamento, kiam Saul parolas kun la Spirito de la Profeto Samuel, helpe de la mediumeco de la aŭguristino de En-dor, kiu sciigas lin pri lia morto dum la batalo kontraŭ la filiŝtoj (Samuel 1, ĉapitro 28). Kurioze, la malbonŝanca reĝo malpermesis la praktikadon de tiaj spiritaj kapabloj. Nu, la Homo ne povas malpermesi ion pri kio li ne povas regi (...)".
Tempo por komenci
Legio de Bona Volo (LBV), kies mesaĝo pri Spiritualeco disvolviĝas surbaze de la ekumena doktrino de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo, havas kiel originon mesaĝon ricevitan por Alziro Zarur, karmemora fondinto de LBV, la 6an de januaro, Tago de la Tri Reĝoj, en la jaro 1948. Tiam la respektinda kaj karmemora sensivulino Emília Ribeiro Mello, dum seanco en Brazila Spiritisma Federacio (FEB), rivelis: "Mia frato [aludante al Alziro Zarur], Sankta Francisko el Asizo ĉeestis la tutan tempon tie apud vi kaj li petas diri al vi ke alvenis la tempo komenci". Francisko el Asizo, proklamita de Paiva Netto kiel la sanktulo de Ekumenismo, estas la Patrono de LBV. Konsiderante ke koincidoj ne ekzistas, la komenco de la praktikaj laboroj de CEU okazis ĝuste la 6an de januaro 1992, kiam oni memorfestis la 44an datrevenon de la Spirita Ordeno de Jesuo, la Ekumena Kristo, por fondi Legion de Bona Volo.
Unu el premisoj de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj estas montri, ke ĉiu Homo estas portanto de mediumeca kapablo, kaj ĉio kion oni bezonas fari estas lerni kiel eduki ĝin akorde kun la Spirita Mondo de la Bono. Kiel diras Paiva Netto, "ĉiuj estas mediumoj, sed se ili ne fariĝos mediumoj evangelizitaj kaj iluminitaj per travivado de la Nova Ordono de Kristo — 'Vi amu unu alian kiel Mi vin amas. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.' (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34 kaj 35) —, kiu estas la Leĝo de Amo, tiam ili povos esti nenio alia ol instrumentoj de malbono".
Sub la prerogativo pri tio ke "oni ne faras revolucion kiel tian, kaŝante la Spiritojn", Paiva Netto disponigas Superreton Bona Volo pri Komunikado*, kiu inkluzivas radion, televidon, publikigaĵojn kaj interreton, por ke la Bonaj Spiritoj mem portu siajn kontribuojn al tiuj ankoraŭ enkarniĝintaj: d-ro Bezerra de Menezes, d-ro André Luiz, Emmanuel, Flexa Dourada, d-ro Osmar Carvalho e Silva kaj Nair Torres troviĝas inter tiuj sennombraj aktivistoj de la Spirita Dimensio, engaĝitaj en tiu "konscia kunigo de la du Homaroj", tiu de la Tero kun tiu de la Ĉielo de la Tero, proponita de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo.
___________________________________________________ *Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 23 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televio — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.
Esperantigita de Joseo Tenorjo Revizio de Maria Aparecida da Silva