Proklamita de la brazila poeto kaj radipreleganto Alziro Zarur (1914-1979), la 7an de oktobro 1973, en la urbo Maringá/PR (Brazilo), kaj oficialigita de sia prezidanto-predikanto, José de Paiva Netto, la 18an de decembro 1983, en la urbo Rio-de-Ĵanejro/RJ, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, havas kiel ĉefan misio "savi Vivojn kaj Animojn por Dio, per konado de la Vero kaj per praktiko de Karitato, kunigitaj per la Realiganta Fido, aŭ Karitato de la Nova Ordono, kiu sin apogas sur la dutermoj Vero kaj Karitato"1. Ĝi konservas, en siaj idearo kaj agadoj, la superregan celon "prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo al la Planedo Tero (Evangelio laŭ Johano, 14:18), kiun Li fondis (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 1: 1 ĝis 3), per formiĝo de Lia Unika Grego (Evangelio laŭ Johano, 10:16)2".
Laŭ difino de Zarur: "La Religio de la Tria Jarmilo, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estas pli ol la tuta Religio: ĝi estas la tuta Scienco, la tuta Filozofio, la tuta Politiko kaj la tuta Moralo, la tuta homa progreso, unuiĝinta al la progreso de ĉiuj mondoj, de ĉiuj Astraj Homaroj; la Universala Amo en la apoteozo al la Kreanto Ĉiopova, Ĉioscia kaj Ĉieesta, nia Dio, nia Patro!".
Gvidlinioj
La Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo
La Religio de Dio, la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo, estas ankaŭ konata kiel la Religio de la Frata Amo, ĉar ĝi baziĝas sur la Nova Ordono lasita de la Ĉiela Edukisto, nekonata de la Homaro ĝis la 7a de septembro 1959, kiam Alziro Zarur ĝin proklamis en la urbo Campinas/SP (Brazilo). Tiu mesaĝo estas la bazo de ĉiuj agadoj de la Religio de la Frata Amo kaj estis kunigita en Traktato de Paco fare de sia prezidanto-predikanto, Paiva Netto:
Traktato pri la Spirite Nova Ordono de Jesuo Aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Ekumena Krist
Jesuo, la Ekumena Kristo.
o, laŭ Johano, 13: 34 kaj 35; 15:12 ĝis 17 kaj 9.
Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi. Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. Tion Mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. Kiel la Patro min amas, tiel ankaŭ Mi vin amas. Restadu en mia Amo”.
Kion ni komprenas kielReligion
En sia artikolo "Religio ne kongruas kun maltoleremo", Paiva Netto priskribas la spiriton de la Ekumena Frateco kiu entuziasmigas la Religion de la Universala Amo. La konata teksto, kompilita surbaze de improvizaj paroladoj de la aŭtoro faritaj en la 1980-aj jaroj, jam estis publikigita en centoj da gazetoj, revuoj kaj retejoj, kaj ankaŭ diskonigita per miloj da TV kaj radiostacioj, em Brazilo kaj alilande. En la oficiala TTT-ejo de la aŭtoro (www.paivanetto.com.br) , la artikolo legeblas en pluraj lingvoj.
"En la gazeto Folha de S.Paulo, en la 1980-aj jaroj, demandite de iu leganto, mi atentigis, kemi ne konsideras Religion kiel luktejo, en kiuj la multaj kredoj perfortas unu la alian en atako aŭ en defendo de principoj, aŭ de Dio, kiu estas Amo kaj kiu tial ne povas aprobi manifestiĝojn de malamo sub Lia Sankta Nomo, kaj ne bezonas koleran defendon fare de kiu ajn homo. Alziro Zarur (1914-1979) diradis, ke 'laplej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio'.
"Mi komprenas Religion kiel Solidarecon, Respekton al la Vivo, Lumigon de la Spirito, kio ni ĉiuj estas. Mi nur povas kompreni ĝin kiel ion dinamikan, vivantan, pragmatan, altruisme konstruan, kiu malfermas lumajn vojojn en la animoj kaj pro tio devas stari sur etika fronto. Mi ne komprenus ĝin, se ĝi ne agadus ankaŭ per prudenta maniero por la transformiĝo de bedaŭrindaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn. Ĉi tiuj pli kaj pli bezonas Dion, kiu estas kontraŭveneno kontraŭ spiritaj kaj moralaj malsanoj, sekve ankaŭ kontraŭ la sociaj malsanoj, inkluzive de pasiveco, sekteco kaj maltoleremo, kiuj degeneras, mallumigas la Spiriton de homamasoj. (...) Kaj oni neniel devas flankenlasi ateistojn for de kiu ajn iniciato, kiu bonfaros al la mondo.
"Religio, kiel sublimigo de sentoj, taŭgas por plibonigi la Homon, kunigi lin al lia Kreinto, per praktikado de Frateco kaj de Justeco inter Liaj kreitoj. Kun delikata sento de oportuneco, Profeto Mahometo rekomendas, en la Sankta Korano: 'Ni kredas tion, kio estis al ni revelaciita, kaj tion, kio estis al vi revelaciita. Nia Dio kaj via Dio estas la sama. Al Li ni submetiĝas'.
"La Ĉiela Patro estas senfina fonto de Saĝeco kaj Kompreno, kiam oni ne analizas Lin per maniero stereotipa kaj karikatura. Mi ekmemoras ĉi tiujn vortojn de Sankta Tereza el Avila (1515-1582): 'Ni klopodu ĉiam rigardi la virtojn kaj bonaĵojn vidatajn ĉe aliaj homoj, kaj kovri iliajn malbonajn kvalitojn per niaj grandaj pekoj'.
Ĉio evoluas. Hieraŭ oni asertis, ke la Tero estas la centro de la Universo. Kial do la kredoj devus senmoviĝi ĉe la tempofluado? Male, religio, kiam ĝi estas sinonimo de mizerikordo, devas harmonie prilumi la ceterajn tavolojn de la penso. Ĉi-rilate, jen mi prezentas frazon de la tute skeptika Voltaire (1694-1778): 'Toleremo estas same necesa en politiko kiel en religio. Nur fiero estas netolerema'. (...)
"Por mildigi kormalvarmon
"Konvenas krome rememorigi ĉi tiun vastsignifan maksimon de Zarur: 'Religio, Filozofio, Scienco kaj Politiko estas kvar aspektoj de unu sama Veraĵo, nome Dio'. Nu, la klopodo konservadi tiujn branĉojn de universala scio ŝlositajn en fermitaj departementoj, aŭ en antaŭjuĝa konflikto, daŭre kaŭzadas multe da malbono nin afliktanta, ĉefe kiam temas pri Religio, se oni komprenas ĝin laŭ plej alta signifo. Ĉefe el tiu kampo devas veni solidara spirito, manke de kiu rezultiĝas malvarmeco ĉe sentoj, kiu precipe lastatempe karakterizas homajn rilatojn. (...)"
Ekumenismo
La Religio de la Nova Ordono de Jesuo proklamas kaj travivas Ekumenismon laŭ plej preciza senco de la vorto. Kaj tion klarigas Paiva Netto1: "Kiam ni parolas pri ekumenismo, ni volas aludi al universalismo, frateco sen limoj, monda solidareco, ĉar ni komprenas la Homaron kiel unu familion. Kaj ne estas eĉ unu familio en kiu ĉiuj anoj same kondutas. Ĉiu ano estas aparta kosmo, kio ne signifas, ke tiuj 'ĉielaj korpoj' devas interpuŝiĝi unuj kontraŭ la aliaj."
La kvar pilieroj de Ekumenismo (Elprenaĵo el la libro Meditadojde la Animo, de aŭtoreco de la verkisto Paiva Netto, verko kiu jam disvendiĝis je pli ol 400 mil ekzempleroj)
Senlima Ekumenismo kaj Tuta Ekumenismo
Senlima Ekumenismo pledas por perfekta rilato inter ĉiuj estuloj sur la Tero. Tuta Ekumenismo rekomendas fratan aliancon de la surtera Homaro kun tiu de la Supera Spirita Mondo kaj kun ia ajn civilizacio, kiu eventuale ekzistas en la Spaco. Kial ne?! Ĉu la tuta Universo staras antaŭ ni nur por ke ni (escepte de astronomoj kaj poetoj) senutile admiru ĝin?! Kaj eĉ tiel, se ni memoras levi la okulojn al ĝi... Estus pretendo nia akcepti la neeblecon de aliaj formoj de vivo en la Kosmo. Alia afero: ne ĉio (aŭ ĉiuj), kio ekzistas tie for devas nepre simili nin.
"Senlima Ekumenismo" kaj "Tuta Ekumenismo" estas esprimoj kreitaj de Alziro Zarur. Kiam la Homo komprenos tion, tiam li estos pli kapabla travivi la aliajn du stadiojn: Ekumenismon de Koroj kaj Dian Ekumenismon.
Ekumenismo de Koroj kaj Dia Ekumenismon*1
Ekumenismo de Koroj estas tiu, kiu konvinkas nin, ke ne indas forperdi tempon pro sterilaj malamikiĝoj kaj disputoj, sed etendi la manon al falintoj, ĉar ĝi emociiĝas antaŭ doloro; donas sian ĉemizon al nudulo; kontribuas per kuraca balzamo al malsanulo; protektas orfojn kaj vidvinojn; scias, ke Edukado kun Ekumena Spiritualeco fariĝos pli kaj pli esenca por la progresado de popoloj, ĉar Ekumenismo estas Edukado malfermita al Paco, por la plifortigo de unu nacio (ne por ke ĝi superregu la ceterajn). (...) Aliflanke, Dia Ekumenismo estas la socispirita kontakto inter la kreito kaj ties Kreinto. (...) Sekve, mi parolas pri universaligo de la Homo, kiu integriĝas en sian diecan devenon, kaj fariĝas Vertikala Homo, tio estas, Spirita Homo, aŭ eĉ pli: Homo-Spirito. Tio estas la fino de la superregado de materio, pro la nura kaj simpla kompreno, ke ĝi ne ekzistas (ĉar atomo mem havas malplenaĵojn). Tial mi jam asertis antaŭe, ke ankaŭ materio estas Spirito.
*1 Ekumenismo de Koroj kaj Dia Ekumenismo — Kreaĵoj de Paiva Netto.
La eterneco de la vivo
La Religio de la Nova Ordono de Jesuo klarigas, ke la vivo estas eterna, kiel instruis la Dia Majstro, en Sia Evangelio, per Sia propra atesto ĉe resurekto. Paiva Netto skribis: "Nenio finiĝas per la morto. Kiel diradis la karmemora proklaminto de la Religio de la Frata Amo, Alziro Zarur (1914-1979), 'en neniu parto de la Universo ĝi ekzistas'. Efektive, ĉar eĉ kadavro ne estas tute senviva. Dum putriĝo, ĝi eligas miliardojn da etaj vivformoj kiuj naskos aliajn ekzisto-manierojn"5. Kaj li registris en sia libro Ni Ĉiuj Estas Profetoj (kiu konsistigas la kolekton Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, kies vendokvanto jam superis la markon je 1,5 milionoj da venditaj ekzempleroj): "Ni havu do la ekvilibron kiel celon. La Spirito tamen ne povas esti neniel malestimat
Foto: André Fernandes
Templo de Bona Volo: La Piramido de la Lumaj Spiritoj, la Piramido de la Benataj Animoj.
a, ĉar, kiel argumenton, ni povas diri — ni pormomente estas korpoj, sed ni estas Spirito.”
La medioj
La Templo de Bona Volo – Ŝirmejo por la Homaro
Antaŭvidita de Alziro Zarur kiel Templo, kie personoj el ĉiaj kredoj povos disvolvi sian religiecon, ĝi estis fondita de Paiva Netto kun vasta populara apogo. Per la Templo de Bona Volo, la prezidanto-predikanto de la Dia Religio materiigis la fratan kaj universalan koncepton pri Ekumenismo: grandioza arto-verko kiu estigas tiun pacan medion, kie eblas renkontiĝi ĉiaj estuloj ĉirkaŭ la Dia Kreaĵo.
Ekde sia inaŭguro, la 21an de oktobro 1989, en la urbo Braziljo/DF (Brazilo), la Templo de la Ekumenismo de la Koroj akceptis pli ol 20 milionojn da pilgrimantoj. Ĉar ĝi akceptis pli ol unu milionon da vizitantoj ĉiujare, TBV estas la plej vizitata monumento en la brazila ĉefurbo, laŭ oficialaj datumoj de la Sekretariejo pri Ekonomia Disvolviĝo kaj Turismo de la Federacia Distrikto.
Aklamita de la popolo kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo, ĝiaj pordoj neniam fermiĝis ekde ĝia inaŭguro, por akcepti la plej malsamajn popolojn kaj kulturojn, ĉiuj fratoj laŭ Homareco. Ĝi situas ĉe SGAS 915, lotes 75 e 76, Brasília/DF (Brazilo). Por pliaj informoj, vizitu la retejon www.tbv.com.br/esperanto.
Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo
"Lernejoj pri spirita inicado kun malfermitaj pordoj por ĉiuj" — tiu estas la difino de Paiva Netto pri la Ekumenaj Preĝejoj, kiuj, tra la tuta Brazilo kaj en pluraj aliaj landoj, akceptas personojn el ĉiaj kredoj kaj tradicioj por la studado de la Evangelio-Apokalipso de Jesuo kaj de la Doktrino de la Dia Religio, ambaŭ en Spirito kaj Vero, sub la Lumo de la Nova Ordono de la Ĉiela Edukanto. Laŭ la Ekumena konvinko esenca al tiu Dia Verko, oni studas la ĉiutagajn defiojn travivatajn de la Homaj kaj Spiritaj Estuloj dum ilia evolua vojiro en la materia mondo kaj en la Eterneco. Pluraj ceremonioj allogas la ĉeestantojn kaj ilin invitas al meditado kaj preĝado.
Familiaj Preĝejoj de la Dia Religio
Starigitaj de la Kristanoj de la Nova Ordono de Jesuo (kiel estas nomataj la praktikantoj de la Religio de la Frata Amo) kaj iliaj familianoj kaj amikoj, tiuj familiaj preĝejoj estas komplementoj de la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo, laŭmezure kiel ili favorigas la klarigon kaj spiritan konsolon, ene de la hejmoj, tiel plifortigante la komunumojn. Temas pri laboro, kies bazoj estis lanĉitaj de la karmemora proklaminto de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Alziro Zarur, kaj disvolvitaj kaj plivastigitaj de Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo.
Ili ludas gravegan rolon en la agadoj de la Religio de la Frata Amo, laŭgrade kiel ili plivastigas la Evangelio-Apokalipson de Jesuo, en Spirito kaj Vero, sub la Lumo de Lia Nova Ordono.
Brigado de la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo - Aŭskultebla ĉiulunde per Superreto Bona Volo de Radio (vidu liston de elsendantoj en la TTT-ejo www.bonavolo.com), la Brigado de la Nova Ordono de Jesuo elsendiĝas rekte el la Familia Preĝejo n-ro 1 de la Religio de la Frata Amo, sub la respondeco de la paro Paiva Netto.
_________________________________________________ 1 PAIVA NETTO, José de. Spiritualismaj Gvidlinioj de la Religio de Dio. Eldono I. São Paulo, 1989. pag. 107-108.
2 PAIVA NETTO, José de. Spiritualismaj Gvidlinioj de la Religio de Dio. Eldono I. pag. 107.
3 La termino “Ĉiogvida” poste estis aldonita de Paiva Netto.
4 PAIVA NETTO, José de. Protokolo de Montrealo. www.boavontade.com
5 PAIVA NETTO, José de. Morto ne estas la fino. www.paivanetto.com.br