Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

Agema, Ekumena Junularo de Bona Volo de Dio

Paula Sueli

La Agema, Ekumena Junularo de la Bono Volo de Dio estas juna novado de la Intitucioj de Bona Volo (LBV, Religio de la Nova Ordono de Jesuo kaj Fondaĵo José de Paiva Nertto). Karakterizita de religia senco, ĝi konsistas el ĉiujaraj junuloj, kiuj emas al ŝanĝo, ĉar ili kredas je lernado inter la malsamuloj kaj la unuiĝon de ĉi tiuj per la Universala Amo, proponita de Jesuo.

En tiu mova
do la junuloj estas aŭtoroj, strategistoj kaj alligantaj agentoj, kiuj laboras per demokrata maniero, kaj plifortigas iliajn rezultojn pro sin organizi laŭ ses laborkampoj: Komunikado, Juna Mobilizado, Mediaj kaj Sociaj Agadoj, Artoj, Memsubteno kaj Ekumena Spiritualeco. Ĉi tiuj agadkampoj ampleksas grandan nombron da agadoj, kiuj celas starigi sociaj realaĵoj pli solidaraj.

Nia defio estas kunigi bonajn, junajn praktikadojn, kiuj ebligas procedoj de reciproka agado, por fomenti la spiritajn valorojn, kunigante klopodojn por plibona mondo.

Misio
Per la juna mobilizado, labori por ia justa kaj solidara mondo, naskita de la Politiko de Dio*, la praktikado de la Ekumenaj Valoroj de Jesuo.

*Politiko de Dio
Estas la etiko de la spirito en ĉiutaga rutino. Politiko por la homo kaj por la spirito de la homo:

"Flegu la Spiriton, reformu la Homon. Kaj ĉio transformiĝos”. — Paiva Netto

Celoj
I. Formi junuloj kun agema konscienco bazita sur la devo labori por la bono de la Homaro, per la instruado de Jesuo, la Ekumena Kristo*.

II Transformi la mondon al Ekumena, Altruisma, Solidara Socio**, per la Politiko de Dio.

III. Kunlabori favore al la pligrandigo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, je la disvastigo de ĝiaj idealoj, plivastigante ĝiaj agadspacoj kaj ĝia subtenado.

*Jesuo, la Ekumena Kristo
Ĉi tiu difino devenis el intervjuo donita de Paiva Netto al la ĵurnalisto kaj dokumentarioj-produktanto de la pola TV, tiam Vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiam li estis demandita pri kiel eblas al li prediki la Senliman Ekumenismon, parolante pri Jesuo. En la okazo la gvidanto de Bona Volo respondis, ke la grandaj taskoj de la Institucioj de Bona Volo estas ĝuste Lin sensektigi, uzante liajn instruadojn ne nur sur la religia kampo sed kiel lumigado sur ĉiuj vivkampoj, kaj li konkludis: "La Dia Majstro ne estas sektema. Li estas eksterordinara koncepto pri Humaneco, Amo, Frateco kaj Justeco”.

**Ekumena, Soldira, Altruisma Socio
Modelo de Socio, kiun ni deziras konstrui, bazita sur vivsperto de la Frata Amo. Kiam Paiva Netto formulis tiun penson antaŭ dekjaroj, li plivastigis la bazan koncepton pri socio, viidigante ke, per falo de bariero, ĝi ne povas plu limigi sin al grupo da homoj de iu loko. Laŭ li, "(…) La ekzemplo cele al troabundo venas de la Ekumena Kristo. Abundo, perfekte disdonita, nur povas estiĝi en Solidara, Altruisma, Ekumena Socio, kie ĉiuj interkompreniĝas kaj ĉiu rekonas sin kiel parto de giganta loĝantaro aŭ socio, nomata Homaro. Eta organo, ju pli malgranda ĝi estas, se malsana, ĝi infektas la tutan organaron (…)”,"Solidara Socio, ĉar nepras unuiĝo; Altruisma, por ke tiu alianco efektivĝu surbaze de la Frateca Amo ekzempligita de la Kristo, per Sia Nova Ordono: Vi amu unu alian, kiel Mi amis Vin (Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 13:34); Ekumena, ĉar nepras interkompreniĝo en tiu ĉi Planedo, por ke ĝi pluvivu, laŭ asertas Paiva Netto mem: "Paciĝi do estas nia granda alvoko, bazita sur la fundamento de multjara ekumena elprovado de LBV: Brazilo kaj la mondo bezonas la tujan travivadon de ekumenismo religia, racia, partia, entreprena, socia, resume, la Senlima kaj Tuta Ekumenismo, surbaze de valoroj pli profundaj de la Spirito.

Esperantigita de Maria Aparecida da Silva