Parolo pri Paco

LEGU ANKAŬ

Soldatetoj de Dio

Leila Marco

Soldatetoj de Dio estas la ama nomo kaj de granda signifo per kio la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), omaĝis la infanojn ekde la komenco de Legio de Bona Volo "Modli en la infaneco la Universalismon de Jesuo estas tio, kion ni penas fari", li difinis. Tiamaniere tia formado kun Ekumena Spiritualeco sekvas de generacio al generacio, efektivigante bonajn rezultojn kaj grandajn ĝojojn al la familioj kaj al la socioj per la Lecionoj pri Ekumena Moralo (LEM-oj) kaj la Internciaj Forumoj, kiuj celas starigi en ili la kritikan juĝokapablon pri ĉiutaga temoj. Laŭ asertas la Prezidanto de la Institucioj de Bona Volo (IBVs), José de Paiva Netto: "Stultaj homoj pensas, ke infano estas stultaj".

Kio estas la Lecionoj pri Ekumena Moralo (LEM-oj
  • Foto: André Fernandes
)?

Ili estas spacoj kie la Soldatetoj de Dio, ekde 3 ĝis 12-jaraĝa, rekontiĝas ĉiusabate en la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Frata Amo, por lerni la instruadojn de Jesuo, la Ekumena Kristo. La lerntaskoj ampleksas historiojn, muzikojn, ĝimkanojn, amuzaĵojn, papertranĉaĵojn, artajn papergluadojn kaj multe da parolado pri aferoj, kiuj partoprenas je la ĉiutaga rutino de ĉiuj.

Internacia Forumo de la Soldatetoj de Dio
Elpesita de la prezidanto de la I
  • Foto: Clayton Ferreira
nstitucioj de Bona Volo, la Forumo celas la infanan protagonismon kaj naski en la infanoj travivadon pri la etikaj, moralaj kaj spiritaj valoroj, pro tio universalaj. "Ni devas vidigi ke la infana penso ebligas al ni perspektivojn de plibona mondo (...). Vi [infanoj] havas forton ĉe Dio. Vi estas la novega, novega generacio. Do ni deziras vian ĉeeston em tia speciala forumo, kiu estas festo, (...), tamen por pritrakti temojn, kiuj estas zorgataj de la infanoj. La infanoj havos oportunon por sin manifesti (...), ĉar ili bezonas lerni kaj sin defendi kun Amo kaj inteligento, diras Paiva Netto.

La propono de la Foro, ekde ĝia unua eldono en
  • Foto: Clayton Ferreira
la jaro 2004, estas servi kiel spaco en kie la infanoj povas priprensi la problemojn kaj malhelpon de la ĉiutaga rutino, diskuti kaj havigi solvojn por ili. En tiu rekontiĝo, la infonoj mem ellaboras la temojn, laŭ instruo de la edukistoj per ludaj kaj pedagogiaj aktivecoj kiel laborkunsido, paneloj, teatraĵo, rakontoj, ekspozicioj, ĝimkanoj, laborgrupoj kaj serĉesplorado en ĉiuj lernejo kaj sociedukaj programoj de LBV kaj en la Lecionoj pri Ekumena Moralo starigitaj de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo.

Vidu la aliajn eldonojn de la Forumo:
- 6a eldono: Infano instruas Homon
- 7a Internacia Forumo de la Soldatetoj de Dio de LBV

Esperantigita de Maria Aparecida da Silva