Somnambuleco: kiel kuraci ĉi tiun dormo-malordon?

Novembro 28, 2016 | Lunde | 16h22m | Ĝisdatigita la 28-an de Novembro, je 16h29m

Somnambuleco estas malordo, en kiu dormostato miksiĝas kun realo, kaj kiu manifestiĝas dum la plej profunda stadio de dormado. Individuoj kun tiu klinika simptomaro faras, ekzemple, movojn kaj malsimplajn agojn, kaj povas diri sensencajn frazojn dormante.

“Somnambulo povas ellitiĝi, eksidi sur sia lito kun malfermitaj okuloj kaj eĉ elhejmiĝi, paŝi kaj konduki veturilon, subite vekiĝi el profunda dormado en tute malsama medio kaj senti sin iom konfuzita”, diris Brazila nervkuracisto Ademir Baptista Silva.

Shutterstock

Laŭ Monda Organizo pri Sano, 40% de la loĝantaro de nia planedo suferas ian dormrilatan malordon.

KIU POVAS HAVI ĜIN?

Jen unu el la plej ordinaraj dormrilataj malordoj. Oni taksas, ke ĝis 15% de la tutmonda enloĝantaro suferas somnambulecon. Ĝi povas aperi ĉe plenkreskuloj aŭ maljunuloj, kvankam ĝi pli oftas ĉe infanoj inter 3 kaj 7 jaroj.

Fakuloj ankaŭ mencias genan inklinon, kiu ĉi-okaze transdoniĝas ĉefe de gepatroj al gefiloj.

KIEL KURACI SOMNAMBULECON?

Somnambuleco per si mem ne estas serioza, sed la rezultoj de tio, kion oni faras, ja estas. “Ni devas ĉion prizorgi, lasi la lokon malpli danĝera, ŝlosi la pordojn, instali sonorilon sur pordon, forigi vitrojn kaj kovri pintajn partojn. En tiuj okazoj, plej konvenas veki la somnambulon”, asertas la kuracisto.

Krom preskribo-dependaj medikamentoj, ekzistas aliaj rimedoj por kuraci la malordon. Hipnotigo, ekzemple, jam estas uzata por kelkaj kazoj. Antaŭmalhelpa faktoro estas sekvi sanan rutinon por dormado, rezervante taŭgan kvanton da dormhoroj, tenante la prilumadon konvena kaj eksterajn aparatojn malŝaltitaj.

Shutterstock
.

“Kiel unua paŝo plej konsilindas dormi bone, poste ekipi la medion por fari ĝin sekura, kaj, lastrimede, preskribi medikamentojn”, emfazas la nervkuracisto.

Somnambuleco povas ankaŭ esti asociita al aliaj malsanoj, en kiu okazo oni klasas ĝin kiel duagradan somnambulecon.