Riskoj de nekonvena nutrado

Karine Salles

Aprilo 24, 2015 | Vendrede | 10h42m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Shutterstock

La iro-reveno de la moderna vivo ŝanĝis la manĝo-kutimojn de la socio. Pli kaj pli ofte, ekvilibra nutrado cedas lokon al dieto riĉa je substancoj damaĝaj al la organismo: la konata fast food. La konstanta konsumo de tiaj nutraĵoj portas gravajn konsekvencojn pli intense konstateblajn ĉe gejunuloj, nome la disvolvon de aterosklerozo — obstrukcio de sangarterioj per lipidoj (graso).

Temas pri grava malsano, kiu malrapide kaj silente evoluas laŭlonge de jaroj, kaj kies problemoj plejofte kutimas manifestiĝi nur ĉe plenaĝuloj kaj maljunuloj. Aterosklerozo povas difekti arteriojn de cerbo, koro, reno, kaj aliaj vitalaj organoj, same kiel tiujn de la brakoj kaj kruroj. Kiam aterosklerozo okazas en cerb-arterioj (karotidaj arterioj), povas estiĝi Cerbo-Vaskula Afekcio (CVA), kaj kiam ĝi okazas en kor-arterioj (koronariaj arterioj), povas estiĝi infarkto de la miokardio.

Ĝisdataj studoj tamen indikas, ke tiu malsano pli kaj pli okazas ĉe gejunuloj. Eĉ infanoj elmontras kardiovaskulajn malsanojn. Esploro realigita de Usona Kardiologia Asocio rimarkigis, ke multaj infanoj kaj junuloj havas arteriojn de plenaĝulo. La vaskulkirurgiisto Ricardo Pulido, okaze de intervjuo por la Portalo Bona Volo, asertis, ke tiu fenomeno okazas ĉefe pro la konsumata nutraĵo. "Ili havas aliron al nutraĵo tre grasa kaj plena je karbonhidrato tuj en la komenco de sia vivperiodo, kio ne okazis en la antaŭaj generacioj. Rezulte de tio, tre malfrue infanoj jam prezentas tre grandan kvanton da kolesterolo kaj da graso, kiuj saturigas la arteriojn per grasoj".

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj CVA, aŭ cerba hemoragio, respondis je 5% ĝis 10% el la kazoj de tiu tipo de okazaĵo en tiu aĝo-grupo. Post la jaro 2000, la ciferoj saltis de 15% al 20%.

Estas du tipoj de cerbafekcio: la iskemia kaj la hemoragia. Por la kuracado de la unua (estigita pro cirkulbaro) — kiu respondas je 80% el CVA-kazoj en Brazilo —, oni uzas kuracilon, kiu malfaras la koagulaĵon malhelpantan la fluadon. Koncerne hemoragion, estigitan de rompiĝo de arterio, kiu nutras la cerbon, oni povas fari kirurgion.

Esploristoj el Teksaso, Usono, registris la nombron da rapidmanĝaj entreprenoj kaj la elcenton da personoj, kiuj suferis cerban afekcion. La studo rimarkigis, ke personoj, loĝantaj en kvartaloj kun granda nombro da restoracioj ofertantaj tian nutraĵon, havas pli da ŝancoj suferi CVA-on, ĉirkaŭ 13%. La risko krestas je 1% por ĉiu restoracio, informis la Internacia Konferenco pri Apopleksio 2009.

Pri tiu atentiga fakto, d-ro Eli Faria Evaristo, asista kuracisto ĉe Neŭrologia Sukurservo de la Klinika Hospitalo en la Universitato de San-Paŭlo (HC/USP), eksplicite asertis, jes, ke estas grandaj ŝancoj de kazoj por la malsano. Kaj avertas: "Aterosklerozo estas faciligata per kelkaj kutimoj kiel, ekzemple, la kresko en la sangniveloj de kolesterolo kaj trigliceridoj. Sed ne nur tio. Ankaŭ la kresko de pezo kaj obezeco pligravigas la riskon, estigante ian klinikan situacion konatan kiel metabola sindromo, kie okazas obezeco, premaltiĝo, varioj de glikozo kaj alta kolesterolo. Ĝi okazas kun pli da ofteco, eĉ ĉe neplenaĝuloj, pro fumado kaj hejmsidemo".

Zorgo fare de gepatroj
Laŭ d-ino Samantha Enande, fakulo pri nutroscienco, "la gepatroj devas porti la filojn al kuracisto, ekzamenigi kaj adekve flegi ilin, prizorgante la nutradon, ne nur de la infano, sed de ĉiuj hejmanoj".

Gepatroj kaj respondeculoj devas esti atentaj pri iu ajn perturbo en la bonfarto de siaj infanoj. Ordinare infano elmontros nenian signon aŭ simptomon rezultanta el arteria obstrukcio. La gepatra atento devas komenciĝi en la superbazaro. La manĝo devas esti kiel eble plej natura. La etuloj bezonas ricevi de siaj gepatroj tiuj orientoj, kiel eviti manĝi fritaĵojn kaj pastaĵojn.

La infano bezonas esti defendita, ĉar ĝi ne havas ankoraŭ la komprenon pri tio, kio povas malutili al ĝi. Alia grava aspekto, rilate ĉiujn tagmanĝojn, estas eduki ĝin ne manĝi malĝustahore kaj grandkvante; plej dezirate estas malgrandaj kvantoj kun mezuma intervalo je 3 horoj. Tiaj zorgoj tre gravas eĉ koncerne iun kun ŝajna bonfarto. Fakuloj asertas, ke gejunuloj 15-16jaraj apenaŭ havos iun simptomon, sed oni atendas, ke ili havos ĝin, kiam ili estos kvardekjaruloj; tiam eble estos tro malfrue por interveni.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida