Mitoj kaj veroj pri transgenaj manĝaĵoj

Nathan Rodrigues

Augusto 21, 2017 | Lunde | 16h47m | Ĝisdatigita la 21-an de Augusto, je 16h54m

Ĉu transgenaj manĝaĵoj malsanigas? Ĉu ili estas la plej taŭgaj elektoj por nia menuo?

Antaŭ ĉio, geamikoj, indas klarigi la aferon: transgenajn manĝaĵojn oni submetis al gena inĝenierarto, tiel liverante al ili genojn el aliaj specioj, por plibonigi ilian kvaliton kaj nutrovaloron. Tiamaniere, ili ricevas karakterizojn ne programitajn de la naturo.

Ekzemple, la sojo, maizo kaj fazeolo manĝataj de ni estas submetitaj al genaj ŝanĝoj, ĉu vi sciis? Kaj kvankam ili ŝajnas esti bonega alternativo por agrikulturo, ankoraŭ okazas multe da diskutado pri iliaj efikoj sur nian sanon. Ĉar la temon ĉirkaŭas duboj kaj timoj, ni listigis mitojn kaj verojn pri transgenaj manĝaĵoj. Rigardu!

1) Ili kaŭzas sanproblemojn

MITO KAJ VERO. Geamikoj, ankoraŭ ne ekzistas akordo pri la temo. Multaj esploroj montras, ke ili ne malutilas sanon, sed aliaj pruvas, ke jes, ili estas danĝeraj. Tial, ja konsilindas ĉiam atenti la aferon, por scii pli kaj ne esti kaptita surprize, ne vere? =D

2) Ili kostas malmulte

VERO. La plantadon kaj kultivadon malkarigas pli malalta kosto de plantflegado kaj priluktado de pestoj. Tamen, ekzistas multaj organikaj produktoj tiom malkaraj, kiom transgenaj manĝaĵoj. Zorga esplorado, antaŭ ol aĉeto, konfirmos al vi ĉi tiun aserton. ;)

3) Ili rezultigas pli rezistajn insektojn

 

VERO. Laŭ United Academics, pli rezistaj plantoj selektas… pli rezistajn pestojn! Jen do problemo, ĉar, se la ĉi-lastaj geiĝos kun tipaj insektoj de ordinaraj plantoj, ili povos generi tipojn ankoraŭ pli rezistajn al la aplikado de herbicidoj.

4) Ili ne estas taŭge kontrolataj

MITO. Oni faras plurajn esplorojn por kontroli, ĉu transgenaj manĝaĵoj estas vendeblaj. Ekzistas kompetentaj organoj, en ĉiuj landoj, kie ties produktado estas permesita, por garantii sekurecon dum la produktado kaj disvendado de tiuj manĝaĵoj.

5) Ne ekzistas nutrodiferencoj inter manĝaĵoj


 

MITO. Analiza komparo inter organika kaj genmodifita maizoj montris grandegan diferencon inter ili rilate la nutrenhavon. Jen vidu, kia maltrankviliga afero okazas: la organika tipo enhavas 437-oble pli da kalcio, 56-oble pli da magnezio, kaj sepoble pli da mangano. Aliflanke, oni konstatis en la transgena maizo 13 ppm da glifozato, tiel venena substanco, ke ĝi povas kaŭzi kanceron!

6) Ili povas kaŭzi la estingiĝon de indiĝenaj vegetaĵoj

VERO. La kultivado de transgenaj plantoj povas kaŭzi la estingiĝon de indiĝenaj specioj aŭ la malriĉiĝon de vivdiverseco, pro pluraj malfortecoj de kelkaj specioj. Tio eble postulos longegan tempon por okazi, sed dubo gardas kontraŭ risko, ne vere?

7) Ŝparema uzado de pesticidoj kaj herbicidoj

MITO. La uzado de pesticidoj kaj herbicidoj por transgenaj plantoj kreskis post la unuaj jaroj. Kaj tio malutilas ne nur nian sanon, sed ankaŭ la medion. :(

8) Transgenaj manĝaĵoj estingos tutmondan malsaton

MITO. Tiun ĉi problemon oni sukcesos solvi nur kiam la disdonado de manĝaĵoj okazos ekvilibre, kaj plie sen malŝparado. Ha, emfazindas, ke seriozaj kaj daŭripovaj praktikoj ankaŭ kontribuus al la solvo de tiu situacio.

Nu, kion vi opinias pri transgenaj manĝaĵoj?