Kvin sugestoj por preventi diabeton

Por pli sana vivo, la Tutmonda Tago kontraŭ Diabeto vekas la atenton pri la antaŭenigo de tiu malsano en la loĝantaro kaj kunvokas al ŝanĝo de la situacio.

El la Redakcio

Aprilo 06, 2016 | Merkrede | 15h41m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Diabeto trafas 284 milionojn da personoj en la tuta mondo. Ĝis 2030 tiu nombro povos atingi 439 milionojn, laŭ antaŭvido diskonigata novembre de la Federacio Internacia pri Diabeto (FID), ligita al Monda Organizo pri Sano (MOS).

Responde al la kreskanta demando por informoj pri la malsano, en 1991 estis starigita de FID la Tutmonda Tago kontraŭ Diabeto, ĉiujare celebrata la 14an de novembro. Tamen, diras la endokrinologiisto Walter Minicucci, vicprezidanto de la Brazila Societo pri Diabeto (SBD), neniu memorfestas. "Oni estigis la tagon por veki la atenton al tiu grava problemo. Se ni faros nenion, ne estos kuracisto por kuraci ĉiujn kaj ni ne havos sufiĉan sanbudĝeton por la problemo", atentigis la kuracisto. La ago “nenion fari” rilatas la teniĝon kaj la modernajn manĝo-kutimojn, kiuj reprezentas la ĉefan kaŭzon de diabeto tipo 2.

Konsiderata la plej granda monda iniciato pri diabeto, oni elektis tiun daton por omaĝi la naskiĝon de la kanada sciencisto Frederick Banting kiu, partnere kun Charles Best, respondecis pri la malkovro de insulino, en oktobro 1921. Du jarojn poste, Banting ricevos la Nobelpremion pri Medicino pro tiu faro kaj pro la aplikado de insulino dum kuracado de diabetuloj.

La malsano aperas kiel rezulto de problemoj en la produktado kaj provizo de insulino tra la organismo; ĝi estas karakterizata per altaj niveloj de sango-glukozo, ĉar la pankreato ne sukcesas produkti insulinon, esencan substancon por ke nia korpo bone funkciu kaj povu uzi sukeron kiel ĉefan energifonton.

Fundamente la malsano estas klasifikita laŭ du grupoj: tipo 1 kaj tipo 2. De 5% ĝis 10% el la diabeto-kazoj estas de la tipo 1, kiu komenciĝas pli ofte dum infanaĝo. Tiuj individuoj estas nomataj insulino-dependantoj. Rilate la tipon 2, ĝi estas la plej ordinara formo de la malsano, kiu aperas en ĉirkaŭ 90% el la kazoj. Ĝia estiĝo ordinare okazas en personoj jam plenaĝaj (sed ne nur), obeza kaj sub forta influo de heredeco.

Shutterstock

Laŭ specialistoj, diabeto estas la granda epidemio de la nuntempo: la nombro da malsanuloj kreskas ne nur laŭ ofteco, sed ankaŭ laŭ pligraveco kaj mortoj. En tiu stadio, la malsano ekinfluas la ekonomian disvolviĝon mem, ĉar kutime la kuracado estas multekosta. Nur en Usono, laŭ ekzemplo montrita de la teamo de la Centroj de Kontrolo kaj Antaŭzorgo de Malsanoj (CDC, angle), la zorgoj pri la problemo en 2007 “kostis pli ol 174 miliardojn da dolaroj kaj ili devas reprezenti financan ŝarĝon pli kaj pli grandan en la sekvaj jaroj”.

Laŭ studoj publikigitaj oktobre 2011 de CDC, en Usono, ĉirkaŭ triono el la plenaĝuloj povos disvolvi diabeton ĝis la jaro 2050, se ili plu restos sidemaj kaj dikiĝantaj.

Jaro post jaro, la personoj kiuj malkovras sin portantoj de diabeto, kutime kulpas rapidemon kaj mankon de tempo, krom influo de novaj teknikaĵoj, pro la nesana nutrado kaj pro la hejmsidemo. “Temas pri tuto da faktoroj kiuj devus igi niajn vivojn pli produktivaj, tamen tiuj faktoroj ekdanĝerigas la produktivecon rezulte de pli granda ofteco de malsanoj, malkresko de la korpa rezisto, trodikeco, mensstreĉo, malkvieteco”, diris la teknikistino pri flegado kaj akceptado de malsanuloj en la Regiona Hospitalo de San-Paŭlo, Denise Turre Limeira. Rompi ĉi tiun neelirebla rezonrondo fariĝas vera defio

Ŝanĝo de la vivostilo

Krom la jam konataj avantaĝoj, kiel prevento de koraj malsanoj, prevento de ostoporozo, redukto de kolesterolo, redukto de la alta sangopremo, batalo kontraŭ obezeco kaj multaj aliaj, korpa ekzercado prezentas efikon eĉ pli gravan: kiu kapablas definitive enkonduki korpajn aktivadojn en siajn kutimojn, tiuj trovas novan vivo-formulon.

Sana nutrado ligita kun praktikado de korpaj ekzercoj estas esenca por ke oni havu plibonan vivon. Vidu sube 5 gravajn sugestojn, indikitajn de la Brazila Societo kontraŭ Diabeto:

Kaj ne forgesu: se vi manĝos pordietan aŭ leĝeran deserton, restu kun nur unu porcio. Manĝi la duoblon povas signifi la samon kiel multekaloria dolĉaĵo.


Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva