9 simptomoj, kiuj montras, ke vi estas stresata

Juno 08, 2017 | Ĵaŭde | 16h49m | Ĝisdatigita la 08-an de Juno, je 17h17m

Streson oni povas interpreti kiel alertsignon, ĉu vi scias? Por ŝirmi nin, la korpo sendas fizikajn kaj emociajn signojn, atentigante nin pri ĉio okazanta ĉirkaŭe. Se ne ekzistus tiu fiziologia meĥanismo, niaj prauloj ne scius, kion fari, se ili subite renkontus beston, kaj simile ni ne eltenus ĉiutagajn premojn, ekzemple.

La problemo, tamen, estas la longedaŭriĝo de tiu streso. Enirante la sekvan fazon — nomatan rezistan —, la streso fariĝas problemego por la sano. Tial, gravas atenti la “mesaĝojn” sendatajn de la organismo, komprenite?

Vidu kelkajn stresosignojn, kiuj rekte influas vian bonfarton.

Humorŝanĝoj

 

Jen unu el la plej ordinaraj simptomoj. Se vi pli facile ekkoleras, kaj via animstato ofte ŝanĝiĝas, pendolante de neŝancelebla trankvileco al furiozo post kelkaj minutoj, venis la tempo serĉi helpon, komprenite?

Anksio

 

Jen unu el la ĉefaj simptomoj de psika streso. Timo, malpacienco kaj nervozeco estas kelkaj signoj, ke vi estas tro stresata.

Korpdoloroj

 

Stresatoj ordinare suferas dolorojn tra la korpo, kaŭzatajn de muskola kuntiriĝo. Ekzemple, cefalalgio, komunuze nomata kapdoloro, pligraviĝas pro streskrizoj.

Laceco

 

Longedaŭra elmeto al stresaj situacioj povas subfosi nian energion. Kaj la vigleco por plenumi simplajn kaj rutinajn taskojn malkreskadas, malkreskadas…

Maldormo

 

Stresataj homoj malfacile ekdormas. Tio okazas, ĉar la streshormono tenas la korpon en alarmo, malhelpante efikan ripozperiodon.

Harfalado

 

Vidu, kiel la streshormono refoje atakas. Ĝi sukcesas modifi la ĉelojn, maldikigante la harojn. Rezulte, ili fariĝas pli falemaj.

Plipeziĝo

 

 

Ĉu vi scias, ke streson oni povas mezuri per pesilo? Scienco pruvis tion. La satsento ŝanĝiĝas, kaj oni rezulte manĝas pli multe.

Rekurantaj malsanoj

 

Ankaŭ la imunsistemo estas influata de streso. Tial, la korpo fariĝas malpli rezista al virusoj kaj bakterioj.

Memoro

 

Ĉu vi ne memoras, kie vi lasis vian domŝlosilon? Ĉu vi forgesis gravan taskon dum via laboro? Tio povus rezulti el alta stresŝarĝo, kiu malhelpas la konservadon de informoj en la cerbo.

Do kion fari nun?

En multaj okazoj, la fizikaj kaj emociaj stresosignoj estas tiel fortaj, ke ilin eblas plimildigi nur per medicina helpo. La kuracado iafoje inkluzivas medikamentojn.

Por ke la situacio ne atingu tian staton, sufiĉas plenumi kelkajn simplajn elpaŝojn por mildigi la streson. Ĉu vi deziras konsilon? Trovu aktivecojn, kiuj plezurigas vin. Aŭskultu muzikon, spektu filmojn, korpekzerciĝu, promenu kun amikoj aŭ kun via familio…

Alia konsilo estas helpi sin per la povo de preĝado. Dum tiuj momentoj, preĝado alportos trankvilecon kaj helpos vin ne perdi la ekvilibron. Trovu la silenton de via Animo, kaj petu de Dio Lian protekton kaj Lian Lumon, por ke vin ne kaptu tiu vibrado.

“La Papo preĝas, Dalai-Lamao meditas, Chico Xavier preĝadis, rabenoj kantas siajn petegojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, islamanoj recitas la Noblan Koranon... Kio estas Preĝo, se ne Amo disponebla por grandaj agoj? Kiam ateisma frato meditas kaj faras ion, kio helpas la kolektivon, tiam li preĝas. En Crônicas e Entrevistas [Leĝeraj Tekstoj kaj Intervjuoj] mi skribis ke, preĝado kaj meditado similas. Preĝado ne estas simple figura ago. Ĝi estas plej forta ilo, kiun posedas la homa esenco, la Dia Kapitalo. Kiel asertis la germana monaĥo Tomaso el Kempis (1380-1471), en sia Imitado de Kristo: ‘Sublima estas la arto interparoli kun Dio’”, emfazas edukanto Paiva Netto, koncerne la ekumenan karakteron de tiu grava ago.

Legu ankaŭ la jenajn artikolojn de Paiva Netto: La forto de preĝo kaj Socia efiko de preĝado.

 

Vi ne havas ekskuzojn por ne prizorgi vin mem, komprenite?