5 malsanoj identigitaj per simpla okulekzameno

El la Redakcio

Decembro 17, 2014 | Merkrede | 18h47m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

revista-mensch.blogspot

Ĉu vi scias ke per la okuloj eblas identigi kelkajn sanproblemojn, kiuj envere influas la tutan korpon? Tio okazas ĉar ili montras diversajn signojn pri tio ke io ne bone funkcias en la organismo, eĉ antaŭ la apero de malsano-simptomoj. Ĉu vi volas unu ekzemplon? Hepatito povas esti identigita pro la flaveca koloraĵo de la okuloj.

Al la Portalo Bona Volo, la brazila okulkirurgiisto Renato Neves parolis pri tiu kaj pri aliaj malsanoj perceptitaj per simpla okulekzameno. Legu:

1. HIPERTENSIO
Unu el plej multaj simptomoj de alta sangpremo povas esti facile identigita per la ruĝaj okuloj: "Ŝanĝoj okazas en la reflektoj de la sangovazoj, ia dilatiĝo, kresko de la vejna parto". Laŭ d-ro Renato, komence ne estas motivo por alarmo, ĉar la okuloj povas esti ruĝaj pro aliaj situacioj, kiel periodoj de sendormaj noktoj. Se la situacio tamen daŭras kaj estas akompanata de malforta vidado, intensa kapdoloro aŭ troa sentemo al lumo, gravas serĉi fakulan helpon.

2. DIABETO
"Diabeto prezentas afekcion multfoje identigitan per likado aŭ nenormala akumuliĝo de likvaĵo en la retino. Tiuj simptomoj estas tre ordinaraj, precipe se la diabeto estas neregulita, kun la sangosukero tre alta."

Substrekindas ke la nivelo-kontrolo de sangosukero povas prokrastigi la aperon de afekcioj en la retino aŭ malpliigi ĝian gravecon. Tial, ĉiam gravas ke la diabetulo ricevu daŭran asistadon de okulkuracisto.

3. ANEMIO
Laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), anemio estas difinita kiel tiu stato en kiu la kvanto da hemoglobino en la sango troviĝas sub la normala nivelo pro manko de unu aŭ pliaj esencaj nutraĵoj, kiu ajn estas la kaŭzo de tiu nesufiĉeco. Tiun malsanon povas kaŭzi la manko de diversaj nutraĵoj kiel fero, zinko, vitamino B12 kaj proteinoj.

Oni diagnozas ĝin "kiam oni rimarkas la kapilaron de la okuloj, ĉu ĝi estas blanka aŭ ruĝa". Esencas do ke, krom de la okulkuracisto, la ĝenerala kuracisto prizorgu la pacienton, ĉar kelkaj malsanoj rilatas al la sistema vaskulkondiĉo de la persono.

4. HEPATAJ MALSANOJ
La kuracisto povas diagnozi surbaze de observado de simptomoj kaj per la rezultoj de ekzamenoj. "La persono ekflaviĝas kaj same la okuloj, kio povas sugesti hepataj afekcioj", li klarigas.

5. KANCERO
"Kelkaj tipoj de sangadoj ene de la okuloj povas evidentigi sangajn afekciojn, kiel kelkaj koagulmalsanoj; aŭ eĉ al tiuj kanceraj, kiel leŭkemioj, kiuj povas kaŭzi afekciojn proprajn de la okulfundo", avertas la okulkirurgiisto. Pere de "karakteriza makulo" eblas identigi ankaŭ "originajn tumorojn en la mamo aŭ prostato".

Kvankam la okula ekzameno ne nepre estas preventa procedo, ĝi povas helpi en la frua diagnozo kaj kontribui al aplikado de la necesaj paŝoj por kontroli evoluon de la malsanoj. Ĉu restis iu dubo? Skribu al ni!

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva