Templo de Bona Volo akceptas la viziton de itala filmistino

José Gonçalo

Februaro 02, 2016 | Marde | 12h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Lucas Mariano
  

Okaze de vojaĝo en Brazilon cele registri la influon de Esperanto sur la socion, la itala filmistino Giulia Bruno vizitis la Templon de Bona Volo (TBV), ekumenan monumenton situantan en la brazila ĉefurbo.

Post ĉirkaŭiri la Spiralon, en la Navo de TBV, ŝi reliefigis la bonan energion kaj la pacon, kiujn ŝi sentis jam en la unua trairita medio: “Mi restis mirigita! Mi ne sukcesis plu rezoni, ĉar mi vidis nekredeblajn mirindaĵojn. Min interesas tiu ideo pri kolektiveco, pri unuiĝo, pri zorgo pri aliulo. Kaj ĉi tie mi sentis tiun energion; mi restis impresita”, ŝi diris al Superreto Bona Volo pri Komunikado (radio, TV, interreto kaj publikigaĵoj).

Lucas Mariano
Giulia Bruno parolas al la Superreto Bona Volo pri Komunikado.

La filmistino enmetis en siajn registrojn bildojn de la panelo Evoluo de la Homaro, unu el la gravaj allogaĵoj de la Nobla Salono de TBV.  La pentraĵoj kunigas, apud la arta prezentaĵo de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, diversajn famulojn kiuj sin distingis en la historio pro ilia elstara agado favore al la Homaro, en ĉiuj fakoj de la homa aktivado. Inter ili, Lazaro Ludoviko Zamenhof,  kreinto de Esperanto. “Mi tre ŝatis la panelon kaj tuj komprenis kiom malsamaj partoj de la homa scio  kuncentriĝas: scienco, tekniko, lingvo, religio. Kaj en palpebruma daŭro tio permesis min tuj kompreni, kien mi eniras”.

Vizitu ankaŭ vi la Templon de Paco, la monumenton plej vizitatan en la ĉefurbo de Brazilo, laŭ la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF). Ĝi situas ĉe SGAS 915, en Braziljo, Federacia Distrikto. Por pliaj informoj, skribu al  esperanto@bonavolo.com. Vizitu: www.tbv.com.