LBV partoprenas en la historia Pintkunveno de UN pri Daŭripova Elvolviĝo

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, tiu agendo utilos kiel agadprogramo de la internacia komunumo cele al elradikiĝo de ekstrema malriĉeco kaj aliaj problemoj.

El la Redakcio

Septembro 25, 2015 | Vendrede | 10h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Inter la tagoj 25-a kaj 27-a de septembro, pli ol 160 mondaj Ŝtatestroj ĉeestis la Pintkunvenon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Elvolviĝo, en la Novjorka sidejo de UN, por oficiale adopti tutmondan celaron akceptitan de ĝiaj 193 membroŝtatoj. Legio de Bona Volo (LBV) estis invitita aliĝi al unuaranga grupo de civilaj organizaĵoj, kiu partoprenis la Pintkunvenon, post selektado en vasta procezo kiu engaĝis milojn da organizaĵoj.

- VIDU FOTOJN!

Dum tiu historia okazo, oni agnoskis LBV-on pro sia tutmonda elstareco rilate la temon pri batalo kontraŭ malriĉeco kaj pro sia engaĝiĝo kaj gravaj kontribuoj al la preparaj procezoj por starigo de la agendo pri elvolviĝo post la jaro 2015.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, tiu agendo utilos kiel agadprogramo de la internacia komunumo cele al elradikiĝo de ekstrema malriĉeco, batalo kontraŭ malegaleco kaj maljusteco, kaj cele al ĝustigo de la klimataj ŝanĝiĝoj.


La prepara procezo de tiu nova agendo finiĝis la 2-an de aŭgusto, kaj ĝi efektivigos por la sekvaj 15 jaroj. Ĝi nomiĝas "Aliigante Nian Mondon: Agendo 2030 por Daŭripova Elvolviĝo", enhavanta la 17 Celojn por Daŭripova Elvolviĝo (ODS) kaj 169 koncernajn celojn.

Legio de Bona Volo partoprenis en unu el la ses temdebatoj, kiuj konsistigis la oficialan programon pri batalo kontraŭ malriĉeco. En la okazo, ĝi prezentis mesaĝon aperintan en la revuo BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo 2015, eldonita angle, france, hispane kaj portugale. En la ĉefartikolo "Altruismo — ia revolucio", la direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto, diris: "Kiam perfortemo plej forte minacas la elvolviĝon de popolo, tiam tiu elvolviĝo nepre ne povas ignori la filantropian, do humanecan spiriton, lige kun solida justeco kaj kompetenta administrado".

LBV kaj UN

LBV estas civila organizaĵo kun ĝenerala konsultanta statuso ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok) de Unuiĝintaj Nacioj, ekde 1999, kaj asociita al la Departemento pri Publika Informado (DPI) de UN, ekde 1994. Tiu kondiĉo rajtigas la Institucio partopreni kaj kontribui al la debatoj de UN pri gravaj temoj. Tiel, ĝi frate prezentadas rekomendojn pri la enkonduko de publikaj politikoj kaj pri internaciaj homamaj agadoj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva