"Paiva Netto dialogas kun filozofoj kaj epokoj"

Recenzo de la profesoro Boyan Lalov, el Bulgario.

El la Redakcio

Decembro 05, 2014 | Vendrede | 17h21m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
Profesoro Boyan Lalov, DSc (doktoro de sciencoj); profesoro pri Metodoj de Instruado en la Teknika Universitato ― Sofio; membro de Bulgara Akademio de Sienco kaj Arto (Sofio, Bulgario).

"Meditadoj el la Animo” estas libro kiu reflektas la spirita vivo de homo dediĉita al la amo kaj interkompreniĝo en la mondo. Tio estas meditadoj kaŭzitaj de spirita heliĝo kaj jardekoj de laboro por la bono de la Homaro. La aŭtoro prenas tro juna lian mision. En aĝo de 15 jarojn li jam estis membro de Legio de Bona Volo (LBV)  ― internacia organizo fondita de Alziro Zarur en Brazilo je la 1-a de januaro 1950 por spirita unueco kaj kompreno inter homoj el ĉiuj nacioj, religioj kaj rasoj.

José de Paiva Netto estas monde konata brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, membro de Internacia Federacio de Ĵurnalistoj. Ekde 1979 li estas estro de Legio de Bona Volo. Post 1994 LBV asociiĝis al la Departemento de Publika Informado de Uniĝintaj Nacioj.  En UN ĝi atingis statuson de ĝenerala konsultanto ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilantaro.

De longa tempo Paiva Netto laboras por Homa, Eduka kaj Socia Elvolvado. Lia gvidanta forto estas la Ekumena Spiritualeco, efektivigata per Pedagogio de Bona Volo. Li proponas novajn ideojn kaj modelojn de homa penso, “ligantajn Cerbon al Koro”.

Paiva Netto estas aŭtoro de pluraj libroj ― pli ol 6 milionoj da ekzempleroj. Lia verko “Meditadoj el la Animo”, tradukita kaj eldonita en Esperanto, enhavas la riĉeco de liaj propraj pensoj kaj ideoj dum lia kreativa agado dekoj da jaroj.  Samtempe en tiuj Meditadoj ĉeestas la voĉoj de grandaj kreintoj de la homa kulturo kies pensojn la aŭtoro interdividas: komence de Diogeno kaj Sokrato ĝis Goethe kaj Hugo.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
- Jorma Ahomäki (Finnlando)
- Julia Sigmond (Rumanio)
- Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)

Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Margarita Savova (Bulgario)

En oktobro, 1989 Paiva Netto inaŭguris en la ĉefurbo de Brazilo la Templon de Bona Volo ― poluso de Tutmonda Frateco de Religioj, kun ĉeesto de pli ol 50 mil partoprenantoj. Pro iniciato de P.N. oni inaŭguris en 1994 kun ĉeesto de pli ol 100 mil homoj la Mondan Parlamenton de Ekumena (religia) Frateco kaj ĝis nun ili akceptis pli ol 25 milionojn da piligrimantoj.

Socie sentema estro, Paiva Netto sendube konas la arton de retoriko kaj didakta dialogo. Tamen, en la libro “Meditadoj el la Animo”, la konversacioj  akiras epokan dimension. Tio estas vivanta dialogo inter la historiaj figuroj ekde antikvaj saĝuloj kaj filozofoj, apostoloj kaj sanktuloj, ĝis modernaj intelektuloj, religiaj kaj politikaj gvidantoj. La alta valoro en tiuj konversacioj estas la estonteco de la Homaro. La estonto povas esti tiel mirinda kiel estas timiga. Ĉar estas neklara ― ĉu homa civilizacio regas la teknologiojn disvolvitajn dum la lasta jarcento aŭ teknologioj (precipe por ekstermo) jam regas kiel demono la homajn komunumojn.

La aŭtoro prezentas nian eraon kiel “grandiozaj faritaĵoj de materia progreso sen la responda progreso etika, morala kaj spirita”. Do li turnas al la daŭraj valoroj kiuj povas savi la homojn el egoismo kaj memdetruo. Li serĉas tutmondan solvon en la universala spirito de Frateco, kiel predikas grandaj pensuloj kaj inspiroplenaj gvidantoj de religioj. “Frateco estas ‘fadeno de Ariadno’”, skribas li, “kiu sekure kondukas nin tra mallumaj, sinuaj vojoj en la kaverno de Minotaŭro, kaj povas venigi nin al la majesta heleco de Suno, liberigante nin de mallumaj sektaj malamoj”.

Dio en popola kompreno estas Amo, diras Paiva Netto. En Sofio kie nun mi skribas ― la ĉefurbo de Bulgario, kiu estas miloj da kilometroj for de Brazilo, estas sankta loko, kie la vortoj "Dio estas Amo" estas gravuritaj sur unu ŝtona fonto. Tie bulgaro Peter Dunov (verkisto kaj komponisto ― kiel Paiva Netto!) predikis antaŭ pli ol 100 jarojn pri unueco kaj amo inter ĉiuj homoj. Homoj el tuta mondo vizitas tiun lokon kaj ĉiujare grimpas la plej altan monton en la Balkana duoninsulo kiel demonstracio de unueco kun Dio kaj unueco inter si mem. Por ili la alta ĉielo super la mirindaj montaj lagoj de Rila sendube estas tio, kio estas la Templo de Bona Volo en Brazilo, iniciata de Paiva Netto kaj vizitita de milionoj da homoj tutmonde.

Unu el la paradoksoj de homaj socioj estas ke religioj ekestis kunigi popolojn, por fari ilin sindonaj kaj humilaj antaŭ la Majesteco de la Kreado. Tamen, pro homa stulteco, religiaj diferencoj estas kamuflilo de “kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero” ―  skribas Paiva Netto. Li memorigas la vortojn de Alziro Zarur, fondinto de LBV:  “Plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio!” Tiuj fortaj vortoj prezentas la fundamentan ideon de Ekumenismo  ― interkompreniĝo kaj unueco inter ĉiuj religiaj komunumoj sur la Tero por la bono de la tuta Homaro. “Se religiuloj ne faros Pacon unue inter si”, skribas Paiva Netto, “per kia aŭtaritareco ili povos fari ĝin inter nacioj?” (...) ”Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi” ― diras Paiva Netto ― “El paco de konscienco de Homoj, produktata per ia nova sinteno universalisma, ekumena, sekve  tre frata, naskiĝos socia paco, paco inter instituciaj kaj la dezirata Tutmonda Paco (…)”. “Ne ekzistos vera Monda Paco se ĝi ne etendiĝos al ciuj loĝantoj sur la Tero”.


Efektive Legio de Bona Volo estas eduka institucio, movado kies celo estas disvastigi unu grandegan  ideon ― krei Novan Civilizacion kun vastaj eblecoj. Ja, sen plenumi la ordonon de Jesuo Kristo ―  ami kaj pardoni, religioj perdas sian sencon kaj celon. Plie ― ili povas estigi kontraŭuloj kaj anstataŭ servi por bono kaj amo al la homoj reen ―  apogi malbonon kaj malamon! Superante religiajn kverelojn la popoloj trovos la vojon al Nova homa civilizacio!

Antikvaj civilizacioj neniam atingis tian potencon kaj ŝancon. Sed tio povas esti tiel malbona kiel ĝi ŝajnas bona. ―  Kio mankas por la regado de paco inter la homoj? ― demandas la aŭtoro. La respondo estas: spiriteco (Supera Spiritualeco). Tiu estas la misio de Legio de Bona Volo ―  unu movado por alta spirito kaj interkompreniĝo inter popoloj de ĉiuj religiaj kaj etnaj komunumoj.

Amo, Vero kaj Justeco estas la esenco de ĉiu vera religio. Tiuj fundamentaj valoroj estas propraj, laŭ Paiva Netto, de ĉiu homa estulo. Ili prezentas konscie aŭ senkonscie en nia konduto. Iu, sendepende de raso, religio aŭ nacieco, serĉas amon kaj justecon, serĉas la veron. Denaska sento de justeco kaj memkritiko estas la fundamento de la homa naturo kaj progreso de la homaro. Jen Paiva Netto mense parolas kun Paul Heinrich Dietrich, kiu skribis: “Justeco estas la Apogo de la Mondo: Male ―  maljusteco estas oriĝino kaj fonto de ĉiaj katastrofoj, kiuj atingas ĝin!” ―  Alia paco kaj justeco estas bezonataj en la mondo ―  ne tiuj, kiuj estas atingitaj per “ruliĝantaj raŭpoj de tankoj, la tondrado de kanonoj, sur  amasoj de kadavroj aŭ amasoj de vidvinoj kaj orfoj” ―  skribas Paiva  Netto en la antaŭparolo de la libro.

Bulgara parabolo aĝa pli ol 1000 jarojn rakontas: "Kiam Dio pripensis la Kreo de la mondo, li komprenis ĉion, kio okazos poste, kaj eĉ tion, ke Li devas sendi sian filon Jesuo, kaj  oferi Lin por la paco kaj savo de l’homoj. Tiam unu larmo ekaperis kaj falis de la okuloj de la Eternulo. Kaj tiu larmo estas la Suno, kiu ekbrilis en la komenco de la Kreo".

Dum miloj da jaroj la homoj en tiu mondo  luktas kun la naturo kaj sovaĝaj bestoj por postvivi, sed ankaŭ militas unu kun la alia por la gajnoj. Hodiaŭ, la homaj socioj havas multfoje pli ol kio estas necesa  ―  la riĉeco kion la socio posedas estas jam pli ol tio, kio la homoj povas konsumi, sed la malsataj kaj soifaj fariĝas pli!? Avido, malfido kaj envio inter homaj “gvidantoj” kaŭzas la kreskon de bataliloj. La nukleaj bomboj estas multe pli ol necesa por la ekstermo de la homaro, sed daŭre oni produktas pli teruraj  armiloj por detruo kaj morto!?

Ni ne povas elplori la jarcentojn kaj kalkuli la viktimojn de la homa raso, kiu de la erao de la kavernoj ĝis la epoko de stelŝipoj militas kontraŭ si mem serĉante fortunon kaj transirejon.

Ĉu ni malĝuste iras? Kreskigi infanojn …kaj samtempe mortigi unu la alian? La lucerno de la racio neklare lumetas ?!  “Neniel la potenco de nukleaj bomboj aŭ de aliaj ekstermiloj neniam alportos definitivan pacon sur la teron . Urĝas malkonstrui militilojn. Tamen, estas nepre necese fari tion en la koroj, tuj” … “Ne diru ĉio finiĝas!” ― alvokas Paiva Netto. Tio estas kortuŝa voko al senesperaj, ofenditaj kaj humiligitaj. Sed estas alvoko al la homaro, al  vere spiritaj gvidantoj de la epoko, ĉar la vivo estas valoro kaj riĉeco de la universo.

P.N. citas la vortojn de Proudhon: “Paco akirita per glavpinto ne estas pli ol simpla batalpaŭzo” Laŭ Paiva Netto “La stato de morala malforteco en la mondo estas tiel granda, ke por estingi perforton ekzistas nur unu forta kuracilo:  Frata Amo, Aganta Frateco kune kun Edukado pri Justeco”.

“―  Kiel vi parolas pri aferoj tiel belaj, tamen abstraktaj, en mondo perforte kontraŭa al tiaspeca penso?!” ― iu povus demandi.  Kiel parabolo de la Biblio sonas la paroloj de Paiva Netto, kiu respondas: “Paroli pri interkompreniĝo, kiam ĉiuj reciproke sinkompreniĝas, pri paco dum paca tempo, pri afableco en afabla societo…kian valoron tio havas? Kontraŭe ―  ni devas nun paroli pri Savo kaj Elirejo, ĉar ni urĝe bezonas tion. Ĉi eligo estas reala kaj realigebla, ĉar homoj sur la tero ne volas morti en la ruinoj kaj pro la frenezo de un quasi-civilizacio en kiu, kiel Herbert Wells skribis, unu konkuro okazas inter kulturo kaj katastrofo”. Estas tempo por unu civilizacio de Racio kaj Koro!

“Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi” ― diras Paiva Netto ― “El paco de konscienco de Homoj, produktata per ia nova sinteno universalisma, ekumena, sekve tre frata, naskiĝos socia paco, paco inter instituciaj kaj la dezirata Tutmonda Paco”.

La Legio de Bona Volo estas kreita por interproksimiĝo kaj interkompreniĝo inter homoj de malsamaj religiaj komunumoj,  respektante siajn religiajn preferojn kaj tradiciojn.

Simile, kiam Ludwig Zamenhof kreis la neŭtralan lingvon Esperanto por internacia komunikado, li volis helpi la homaron venki malamon kaj malfidon dum la jarmiloj pro lingva divido de homaj socioj. Li ne volis anstataŭi ĉiujn lingvojn per unu lingvo, sed interproksimigi spirite la homojn de malsamaj naciecoj per facile lernebla helplingvo por komunikado.

“Por antaŭeniri”, laŭ P.N. “ni necesas vesti sin per armiloj de pacienco kaj obstino kaj plifortigi, en danĝeraj momentoj, la Animon” (p.103). Tiuj vortoj rememoras al ni “La Vojo” de Zamenhof, kreita antaŭ pli ol 100 jarojn: “L’espero, l’obstino kaj la pacienco ― jen estas la signoj per kies potenco , ni paŝo post paŝo, post longa laboro atingos la Celon”. Kia mirinda simileco.

En tiu senco, la Esperanto-movado kaj Ekumenismo estas spirite proksimaj, kiel dezajno kaj celo. Ili estas dediĉitaj al la dia ideo por Amo kaj Frateco. Konforme al Paiva Netto tiu ideo estas denaske enradikigita en la Homa Gento.

“La revo de doktoro Zamenhof  vivas en la entuziazmo de tiom de geesperantistoj tra la tuta mondo” ―  skribis Roman Dobrzyński ―  pola ĵurnalisto, reĝisoro kaj esperantisto. Tion li vidis en la sindediĉo de pli ol 100 mil homojn, kiuj ĉeestis la inaŭguron de Monda Parlamento de Ekumena Frateco kaj la alprenon de internacia lingvo ĉe Legio de Bona Volo. Tiuj vortoj de eksa vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio malkaŝas la enorman potencon de interago inter Ekumenismo kaj Esperanto. Tio povas esti ekzemplo kaj komenco de grandiĝo de la rondo de komunumoj kiuj akceptas la dian ideon “Amo kaj Frateco”. Konstante kreskanta, tiu atingo povas inkluzi novajn movadojn kaj organizojn, por la savo de nia mondo, por sekureco kaj bono de la homaro. Similaj ideoj aperis dum la jarcentoj ―  ekzemple Bahaia doktrino por laŭgrada starigo de paco, justeco kaj unueco mondskale ― la unueco de Dio, de religioj kaj la unueco homara.

Dum 20 jarcento aperis  multaj sociaj movadoj: la pacistaj movadoj, movadoj kontraŭ perforto, tutmonda movado de ekologiistoj, kiuj montras la signojn de danĝeraj ŝanĝoj en la medio pro poluado kaj supervarmigo de la atmosfero kaj hidrosfero, la movadoj por la protekto de plantaj kaj bestaj specioj, kaj multaj aliaj organizoj kiuj zorgas pri la estonteco de la novaj generacioj.

Kio estas “progreso de detruado”? demandas Paivo Netto. “― La murda medimalpurigado, la  domaĝo de ozontavolo, kies tasko estas defendi la vivon sur la Tero, inkluzive de tiuj, kiuj mem kaŭzas tiajn mallbonaĵojn (...)” kaj “endanĝerigas sin mem, la patrujon kaj la familion”. Kaj li citas Apostolo Petro: “Antaŭ ĉio havu fervoran Amon unu la alia; ĉar Amo kovras amason da pekoj”. “Fari revolucion”, daŭrigas P.N., “estas ĉi tio: per arda Amo, tio estas per pasio, Fido kaj Bona Volo, skui la Animojn, veki la Spiritojn, prilumante ilian konsciencon, ne kondukante homojn al doloro aŭ al morto”.

“Preskaŭ du jarmiloj post la pioniraj kristanoj, Mahatma Gandhi, hinda simbolo de la filosofio de neperforto, diris: ‘Kiam unu homo atingas la plenecon de Amo, tiam li neutraligas malamon de milionoj’. Kaj kiel la mem faris, li indikas al la popolo la vojon por liberiĝo.” (P.N. p.150). La vojo de pasiva rezistado de Mahatma Gandhi rekomendante neperforton donis sendependecon de Hindio, postsekvita de Martin Luther King en Ameriko kaj Nelson Mandela en Afriko.

En malgrandaj kaj grandaj landoj ekzistas movadoj kaj organizoj kiuj sekvas la ideojn de Legio de Bona Volo. En Bulgario estis establita Internacia Asembleo "Standardo de Paco" kiu inspiris infanojn pentri, skribi, krei pri interkompreno kaj paco. La Asembleo estis adoptita kiel nova formo de diplomatio kaj kunlaboro por paco kaj estis subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj, UNESCO, UNICEF kaj aliaj internaciaj organizoj. En 1987 la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la "Standardo pri Paco" kun la titolo "Mesaĝisto de Paco".

Ĉiuj tiuj okazaĵoj kaj faktoj montras, ke Legio de Bona Volo ne estas abstraktaĵo sed senĉese regenerata ideo en malsamaj lokoj ĉirkaŭ la mondo en diversaj formoj.  Tio estas eventoj kaj manifestoj, kiuj ĉiam havas komunan fokuson kaj celon ― la savo de la homaro de ekstermado pro la timiga povo de armiloj, kiu pliigas kun ĉiu pasanta jaro, pro demografia kresko, elĉerpiĝo de resursoj, estingo de biologiaj specioj, pro industria aktiveco, kiu kreskas eksponente, ktp, ktp.

Pro tio, P. N. citas la vortojn de la spirita gvidanto Emmanuel: “Еkserĉu novan vojon, tiun de interkompreniĝo, ĝis falos la muroj de kvereloj, kaj oni permesu ke Suno de Paco lumu tie kie regis  mallumo”. Etiko, Ekumenismo, Esperanto, Ekologio... estas realaĵoj de la Homara Konscienco. Ili devas subteni unu la alian. Tiam ili fariĝos granda potenco. Etika rilato inter homaj animoj kaj respekto inter malsamaj kulturaj kaj lingvaj komunumoj kaj nacioj, inter religioj; Gardado de la specioj ― ekologia ekvilibro kaj savo de la Tero kiel nura gemo. Por la realigo de tiuj grandegaj ideoj ni bezonas fortajn homajn karakterojn. P.N. donas ekzemplon pri la pioniraj kristanoj: “Serĉadu ĉe ili la sperton, kiun oni devas ripeti en ĉi tiu mondo: ‘persekutate per ĉiuj manieroj ili ekvivis en komunumoj, kaj ne troviĝis inter ili senhavuloj, ĉar ĉiuj reciproke helpis sin, ĉio per tio kion li posedis’”. (Ago de apostoloj de Jesuo). “Ne konfuzu pacemajn kun spirite malfortajn”, diras P.N. kaj citas Eleanor Doan: “Iu ajn malfortanimulo povas laŭdi Kriston, tamen necesas forta animo por sekvi Lin”.

Mensa forteco sin bazas sur la unueco kaj reciproka helpo inter la sekvantoj de grandaj ideoj. Sed la personoj kiuj kreas la ideojn kaj gvidas la movadojn devas elteni la grandegan ŝarĝon de ilia sorto. Estas malfacile numeri la agojn de Paiva Netto ― spirita gvidanto, verkisto, komponisto, organizanto. Multaj rimarkindaj personecoj de nia tempo apogis kaj subtenas lian kaŭzon: Monaĥino Tereza el Kalkuto, Ĉefepiskopo Desmond Tuto  kaj Nelson Mandela, Dalai Lamao, UN Ĝenerala Sekretario Kofi Annan, Usona astronaŭto Edgar Mitchell k.a.

La elstara angla verkisto kaj futuristo Herbert Wells en sia fama rakonto "Pordo en la muro" serĉante en liaj vizioj la futuran homan socion, kiu venkos la primitivan egoon, skribas: "En la aero mem estis iom ebriiga. Ĉirkaŭe puraj brilantaj koloroj. Trovinte sin en la ĝardeno vi sentas akran senson de ĝojo.Tie mi vidis multajn homojn, ĉiuj estis mirindaj kaj karesaj. Kaj en iu nekomprenebla maniero, mi sentis, ke mi estis kara al ili, ke ili estas feliĉaj vidi min...”.

Paiva Netto estas homo, kiu dediĉis sian vivon al tia mondo de la estonteco. Mi estas profunde konvinkita, ke li estas la persono al kiu la Nobel Komitato devas doni la pacpremion. Kaj ne nur kiel merititan rekonon por titana laboro dediĉita al Amo kaj Frateco inter la homoj, sed kiel komenco de la unuiĝo de ĉiuj sinceraj kaj humanaj personoj de la mondo en la nomo de unu nova Civilizacio de Bona Volo.

Profesoro Boyan Lalov, DSc (doktoro de sciencoj)
Profesoro pri Metodoj de Instruado en la Teknika Universitato ― Sofio;
Membro de Bulgara Akademio de Sienco kaj Arto;
Sofio, Bulgario.