LBV okazigas atelieron pri Esperanto en San-Paŭlo

La ateliero estis senpaga kaj la partoprenantoj ricevis ĉeesto-atestilon

Marto 07, 2018 | Merkrede | 8h48m | Ĝisdatigita la 07-an de Marto, je 11h41m

Je la 23-a de Februaro, en San-Paŭlo, Brazilo, Legio de Bona Volo (LBV) okazigis atelieron pri la lingvo internacia Esperanto kun la ĉeesto de dekoj da personoj el diversaj aĝoj. La metiaranĝo okazis en la Komunuma Centro por Socia Asistado D-ro Osmar Carvalho e Silva partnere kun Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). La ateliero estis senpaga kaj la partoprenantoj ricevis ĉeesto-atestilon.

Laura Pedrotti

La ateliero konsistis el du aranĝoj: prelego pri la origino de Esperanto, kuriozaĵoj pri la lingvo kaj ĝia rolo en la mondo; kaj provleciono kun praktikaj gramatikaj nocioj de la lingvo por ke la ĉeestantoj provu eldiri iujn frazetojn kaj ekinteresiĝu lerni ĝin. La partoprenantoj ricevis informojn pri kiel pligrandigi sian konon de la lingvo per la interreto kaj/aŭ en esperantaj asocioj.

Laura Pedrotti

Krome la ateliero kalkulis je la speciala partopreno de esperantistino el Rumanio, kiu parolis pri sia lando kaj ankaŭ pri sia rilato kun la lingvo internacia dum vojaĝoj al pluraj landoj. La tuta posttagmezo disvolviĝis plena je informoj kaj praktikaj konoj.

Vizito al la Edukejo Bona Volo

Matene grupo de esperantistoj vizitis la Edukejon Bona Volo akompane de la teamo de LBV. Ili konatiĝis kun la Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano, kreitaj de la edukanto Paiva Netto kaj aplikataj ĉe la gelernantoj, kio ebligas edukadon de “Cerbo kaj Koro”. Ili ankaŭ ricevis de la infanoj de la Supervartejo Jesuo dankkarton kun esperanta mesaĝo.

Ĉiuj kortuŝiĝis pri la edukado, kiun la infanoj ricevas en la Institucio, same kiel pri la purigo, organizado kaj laboramplekso de LBV en la tuta mondo.

Vivian R. Ferreira