LBV distingiĝas en alilandaj komunikiloj

Jéssica Botelho

Marto 27, 2014 | Ĵaŭde | 9h00m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Ekde sia origino Legio de Bona Volo (LBV) disvastigas idealojn de la lingvo internacia Esperanto, kiu multe identiĝas kun tiuj de la Institucio mem — tiuj pri Paco kaj kunfratiĝo de la popoloj el ĉiuj landoj. Per sia Esperanto-Fako, LBV kalkulas je la valora kunlaboro de esperantistoj el la tuta mondo, kiuj daŭre diskonigas la laboron kaj la fratan mesaĝon de LBV. Jam ĉi-jare (2014), oni faris diskonigadon en diversaj komunikiloj (per radio, TV, interreto, presitaj publikaĵoj) en Albanio, Aŭstrio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Hungario, Irano, Nederlando kaj Vjetnamio.

+ LBV KAJ ESPERANTO

En la januara eldono de la novaĵletero Aŭstraliaj Esperantistoj aperis du artikoloj de la verkisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo: "La mondo naskiĝis kun muziko" kaj "Religia Demokratio". La sama informilo diskonigis noton pri la partopreno de LBV en la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Florianopolo, ŝtato Sankta Katarino, inter la tagoj 24a kaj 28a de januaro. Ankaŭ en Aŭstralio, la evento estis diskonigata per la revuo Tamen Plu, laŭ iniciato de ties redaktistino Catherine Taggart.


Ankaŭ la redaktisto de la bulteno de Albana Esperanto-Instituto, la ĵurnalisto kaj universitata profesoro Bardhyl Selimi, reliefigis la du supre cititajn artikolojn de la edukanto Paiva Netto, okaze de la Monda Tago de Muziko (la 15an de januaro) kaj de la Monda Tago de Religio (la 21an de januaro).

La blogo Esperanto Ilustrita, eldonita de la brazila radioparolisto Fabiano Henrique, reliefigis la partoprenon de LBV en esperantaj eventoj kaj ankaŭ la dokumentofilmon pri la Templo de Bona Volo (TBV), situanta en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Siavice, la dulingva retinformilo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) reliefigis la ĉeeston de la prezidanto de BEL, Evandro Avellar, en la Ekumena Ago realigita en la Templo de Paco speciale por la Monda Tago de Religio.

Unu el la retradioj plej prestiĝaj en la tutmonda esperantista movado, la retejo de Ĉina Radio Internacia, publikigis la artikolon "Esperanto: Kial ne?", prenitan el la 72a eldono de la revuo BONA VOLO, eldonita kaj lanĉita de LBV la pasintan januaron.

En la Monda Tago de Nula Diskriminacio, s-ro Naga Siva Kotha, el Barato, kunhavigis per sia mikroblogo Tvitero la artikolon de Paiva Netto “Aidoso — Viruso de antaŭjuĝo damaĝas pli ol la malsano mem”, kiu estis diskonigata ankaŭ de d-ro Nguyen Xuan Thu, el Vjetnamio, per lia persona blogo. Siavice, s-ro Blazio Vaha, el Hungario, aperigis en sia blogo artikolojn pri la naturmedio, el la Portalo Bona Volo.

La oficiala organo de Irana Esperanto-Asocio, Irana Esperantisto (IREA), kaj la retejo El Popola Ĉinio, unu el plej gravaj en la esperanta movado, aperigis la omaĝon de Esperanta Fako de LBV por la Tago de Zamenhof (la 15an de decembro), kreinto de la internacia lingvo.

Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo dankas la noblan iniciaton de tiuj kaj de ĉiuj amikoj de Bona Volo, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de la Institucio: Bardhyl Selimi (Albanio); Catherine Taggart kaj Roger Springer (Aŭstralio); Chen Ji kaj Zhang Ping (Ĉinio); Fabiano Henrique, Fernando Maia Jr. (Brazilo); Anneke Schouten-Buijs (Nederlando); Blazio Vaha (Hungario); Naga Siva Kotha (Barato); Simin Emrani (Irano); Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio). Daŭre vizitu la Portalon Bona Volo kaj skribu al ni: esperanto@bonavolo.com.