Esperanta novaĵservo: Sciu kiel la E-movado elvolviĝas en la mondo

Fabiano Henrique

Novembro 30, 2015 | Lunde | 15h37m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Ekkonu la retejon “NOVAĴOJ”
"NOVAĴOJ" estas projekto, kiu naskiĝis en 2012 dank' al la iniciato de Maximiliano Catania, samideano de Bonaero, Argentino. Li informas Esperante pri mondaj aktualaĵoj, kaj videe kaj tekste. Vidu pli ĉe http://novajhoj.blogspot.com.

UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 Novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.

Pluraj delegitoj de NRO-oj menciis la problemon de lingva barilo, kiu kaŭzas malatenton aŭ nefakan, malprofundan traktadon de juraj kazoj koncerne minoritatajn civitanojn. La reprezentantoj de UEA interŝanĝis spertojn kaj diskutis pri kunlaborebloj kun reprezentantoj de organizaĵoj, kiuj traktis ankaŭ lingvajn problemojn en siaj alparoloj.

En la dua tago Keller intervenis pri la 4-a punkto de la tagordo Malfacilaĵoj de la krimjuraj sistemoj por kontentigi la bezonojn kaj postulojn de minoritatoj. Li atentigis pri la graveco konsideri la lingvajn aspektojn de la interago kun membroj de minoritatoj, en ĉiuj situacio, nivelo kaj agtereno de la justica-polica sistemo. Kiel viktimoj de krimoj, minoritatanoj ofte ne ricevas sufiĉe da atento flanke de tiuj aŭtoritatoj, parte pro komunikaj, lingvaj malfacilaĵoj. Keller akcentis la neceson aldoni en la fina dokumento de la Forumo postulojn pri lingvaj konsideroj koncerne la tutan komunikadan procezon kun minoritatanoj dum juraj traktadoj.

En sia parolado Keller informis pri la 101-a UK, okazonta en Julio 2016 en Nitro, Slovakujo, kun la temo Socia justeco – lingva justeco, kiun traktos en Esperanto kongresanoj el diversaj etnoj. Ŝtata delegito de Hungario interesiĝis pri tiu evento kaj ricevis de Keller pli detalajn informojn. Keller aparte dankis la interpretistojn kaj la servon skribo-tradukan de alparoloj disponigitan unuafoje en la Minoritata Forumo por surda partoprenanto. En la fino, parolante pri Unesko, li menciis ankaŭ ĝian asociiĝon kun la primemorado de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof en 2017. La alparolteksto kaj sonregistraĵo troviĝas diverslingve en la retejo pri lingvaj rajtoj.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (n-ro 597)

Esperantistoj partoprenis publikan eventon en Centra Ameriko
Esperantistoj partoprenis plian publikan eventon en Centra Ameriko. La 30-an de Oktobro, informado pri Esperanto havis lokon dum la Internacia Foiro pri Kulturo kaj Amikeco, efektivigita en instalaĵoj de la UCA (Centro-Amerika Universitato de Managvo). 

La ĉeestantoj ricevis propagandfoliojn kaj vidis elmeton de libroj kaj aliaj Esperantaĵoj. Pri la esperantista stando respondecis la institucio Esperanto Nikaragvo.

EsperantoIlustrita

Esperanto elstaris dum Lingva Festivalo en la Rusa Federacio
La 24-an kaj 25-an de Oktobro okazis la 20-a Internacia Lingvo-Festivalo. Tiu aranĝo estiĝis en la Fakultato pri Fremdaj Lingvoj CSPU-los, situanta en Ĉeboksari, ĉefurbo de Ĉuvaŝujo, en la Rusa Federacio.

Ĉiu prezentado daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn. Tiam oni havis la eblecon aŭskulti la sonojn de pluraj lingvoj kaj ekkoni diversajn alilandajn kulturojn. Tiun eventon organizis la Esperantista Junularo de Ĉuvaŝujo kaj la lingvo-lernejo “Sukcesa Lingvo”, kun la subteno de tiulanda Ministerio de Edukado kaj Politikoj por Junuloj.

Esperantlingva kanto sukcese prezentita per TV
Kanzono en Esperanto estis sukcese prezentita per TV. La 1-an de Novembro, la kantistino Veronika Konan kantis muzikaĵon titolitan La Maro, en la programo X-Faktorius Lithuania.

Temas pri televida muzika konkurso por novaj kantistoj. Ĝi estis elsendita de la stacio TV3, en Vilno (Litovujo). La elekto de Esperantlingva kanzono surprizis la juĝantojn. Ilin plaĉis la prezentado de Veronika Konan, kiu krome meritis varmajn aplaŭdojn de la spektantoj. Tial ŝi estis apribita en la unua etapo de tiu kanto-konkurso.

Esperanto-komercistoj kunvenis en Ĉinujo
De la 31-a de Oktobro ĝis la 1-a de Novembro 2015 okazis en la Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato la 9-a jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj. Ĝin ĉeestis pli ol 100 samideanoj el Ĉinujo, Brazilo, Sud-Koreujo, Italujo kaj aliaj landoj kaj regionoj.

Oni disvolvis entuziasman diskuton laŭ la temo "Servi per Esperanto la nacian strategion 'La Zono kaj La Vojo', interkonsiliĝis pri la plano por malfermi Esperanto-komercan fakon en universitatoj".

En la jarkunveno oni atingis proksimume 10 kunlaborajn interkonsentojn kaj kelkajn kunlaborajn intencojn. La Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato havas intencon funkciigi Esperanto-kurson por internacia komerco en septembro de 2016.

Fonto: El Popola Ĉinio

Esperanta renkontiĝo en la okcidenta regiono de Rio
La 15-an de Novembro okazis la 28-a Esperantista Renkontiĝo de la Okcidenta Regiono de Rio. ĝia temo estis "Cent Universalaj Kongresoj de Esperanto".

La organizado estas sub la respondeco de EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de la Okcidenta Regiono). Tiu aranĝo havis lokon en la instalaĵoj de Colégio Francisco de Assis, situanta en la kvartalo Realengo.

Legu plie ĉe esperantoilustrita.blogspot.com.br