Aperis nova eldono de la revuo BONA VOLO

La publikaĵo venigas bonajn agadojn socialajn kaj edukajn cele al daŭripova elvolviĝo kaj Kulturo de Paco

El la Redakcio

Julo 24, 2014 | Ĵaŭde | 14h49m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m


Kiel scienco, teknologio, novigo kaj kulturo povas plibonigi la vivo-kondiĉojn de homoj kaj protekti la terglobon? Por respondi tiun demandon, Legio de Bona Volo (LBV) venigas la parolon de fakuloj kaj prezentas bonajn agadojn socialajn kaj edukajn en la speciala eldono de BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo.

La publikigaĵo enkondukas tiun temon per mesaĝo de la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto, verkisto kaj radiokronikisto José de Paiva Netto. Per sia artikolo “Scienco, Teknologio, Novigo, Kulturo kaj la rolo de Ekumena Solidareco”, la aŭtoro montras la gravecon de la frata sento sen landlimoj cele al plenumo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC).

Krom tio, la enhavo de tiu publikaĵo konatigas la leganton kun la socieduka laboro fare de Legio de Bona Volo en la sep landoj kie ĝi havas memstarajn bazojn, kun atentigo al antaŭenigo de scienco, teknologio, novigo kaj kulturo cele al konstruo de socio pli justa kaj frateca. 

Musklaku ĉi tie por elŝulti vian ekzempleron!