Dum 26 jaroj la Templo de Paco antaŭenigas la unuiĝon de la popoloj

Jéssica Botelho

Oktobro 21, 2015 | Merkrede | 9h00m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Sur spiralforma planko, pilgrimanto laŭiras ties malhelan strion ĝis la centro kaj starigas sin perfekte sub la pura kristalo fiksita sur la pinto de la sepedra piramido, 21 metrojn super la grundo. Paŭzo por preĝo antaŭas lian revenon per la hela strion, direkte al la Trono kaj Altaro de Dio; Dio de iu ajn religio, laŭ la intima kaj persona elekto de ĉiu. Havigi ekumenan kaj fratan ejon al ĉiuj popoloj de la Tero estas, dum la lastaj 26 jaroj, ĉiutaga praktiko en la Templo de Bona Volo (TBV).

Ĉiujare, la 21-a de Oktobro, ĝia datreveno, estas festata per Ekumena Ceremonio, kun la ĉeesto de aŭtoritatuloj, religiaj gvidantoj kaj reprezentantoj de diversaj tavoloj de la socio. Ili kune piediras sur la Spiralo, en la Navo de TBV, formante grandan ĉenpreĝadon por Paco.

Dum la tuta Oktobro, pilgrimantoj sekvis la specialan programaron por memorfesti la datrevenon de tiu Monumento. La festkulmino okazis, ĉi-jare, inter la 23-a kaj 24-a tagoj, kiam homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de la mondo superplenigis ĝiajn ĉambrojn. La programaro por tiuj datoj inkluzivis kulturprezentojn, muzikspektaklojn, prelegojn, artekspoziciojn kaj ekumenajn ceremoniojn, pri la centra temo “La Povo de la Kristo en ni”.

La programaro finiĝis per la vortoj de la fondinto de la Templo de Bona Volo, Paiva Netto, kiu alparolis ĉiujn per rekta elsendo de komunika satelito. 

Malfermita dum 24 horoj, la Templo de Bona Volo situas en Asa Sul 915, Braziljo, Brazilo. Por pliaj informoj, parolu al ni. Ankaŭ aliru: www.tbv.com.br/esperanto.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva