La junulara voĉo: Aidoso sen antaŭjuĝo

Jéssica Botelho

Decembro 01, 2014 | Lunde | 8h52m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kion vi farus se vi ekscius ke iu el viaj familianoj akiris la viruson de HIV/aidoso? Ĉu vi malproksimigus aŭ helpus? Ĉu vi reagus kun antaŭjuĝo? La teamo de la Portalo Bona Volo vizitis la Edukan Instituton José de Paiva Netto, en San-Paŭlo (Brazilo), por demandi al la tieaj mezlernejanoj kion ili pensas pri la temo.

LEGU PLI:
- Artikolo de la ĵurnalisto Paiva Netto: "Aidoso – oni ne malintensigu la bataladon"
- Vivi kun aidoso estas "defio superita ĉiutage", diras HIV-havanto

Se tiu temo estas tabua por multoj, paroli pri aidoso ne estas problemo por tiuj gejunuloj. Tio okazas, ĉar en ĉiuj lernejoj de Legio de Bona Volo (LBV), ĝia propra metodologio inkluzivas la lernobjekton nomatan “Kunvivado”*, per kiu ili esploras kaj debatas pri tiu malsano (kio ĝi estas, kiel oni infektiĝas, kiel trakti ĝin kaj, kompreneble, kiel preventi), sen honto aŭ timo informiĝi, kaj ili venas al interesaj konkludoj.

João Nery
Kelkaj mezlernejanoj de la Eduka Instituto José de Paiva Netto, en San-Paŭlo (Brazilo) partoprenintaj en la debato pri aidoso, surbaze de tezo de la ĉefgvidanto de LBV, Paiva Netto, "Aidoso — viruso de antaŭjuĝo damaĝas pli ol la malsano mem".


Multfoje la homoj flankenlasas la HIV-havan homon pro manko de scio, kaj sekve el tio estiĝas antaŭjuĝo. "Estas mitoj pri infektiĝo, kiujn oni bezonas dispeli. Multaj homoj diskriminacias aidosulojn, ĉar ili konas nenion pri tiu malsano", komentas Sabrina Caetano, 18-jara.

Laŭ la opinio de Priscila Mendes, 18-jara, la antaŭjuĝo travivita de aidosulo estas grava kaj "ĝi povas deveni el la familio mem kiu, same kiel la socio, multfoje juĝas lin anstataŭ helpi kaj kompreni". La rezulto de tiu sinteno estas la "forlasiteco kiu ankoraŭ pli malutilas la HIV-infektitan personon. Ĝuste en tiu momento li bezonas pli da helpo kaj solidareco", kompletigas Rene Clemente, 18-jara.

Eĉ dum kuracado, HIV-hava homo povas kaj devas vivi normale, sen rezigni pri sia ama kaj socia vivo. Li havas saman rajton labori, amindumi, promeni, amuziĝi kaj amikiĝi. Tion konfirmas Amy de Souza, 18-jara: "La viruso-portanto povas kunvivi kun aliaj personoj, kun la socio. Se li tuŝetos iun aŭ simple komunikiĝos kun iu, li ne transdonos tiun malsanon".

La lernanto Matheus Araújo, 19-jara, memorigas ke estas malsanoj pli mortigaj ol aidoso — kiel ekzemple diabeto, kiu, en Brazilo, mortigas kvarfoje plie, laŭ la Ministrejo pri Sano — kaj estas aliaj eble pli kontaĝaj, transdonitaj per la aero, kiel gripo. Tamen, la antaŭjuĝo kontraŭ aidosuloj fariĝis tre agresa. "Dum la leciono, la instruistino prezentis filmeton per kiu ŝajnigis ke unu el la seĝoj en metroo estas speciale rezervita por aidosuloj, kaj pluraj personoj preterpasis ĝin kaj ne sidis. Tio montras la nescion de la homoj, ĉar gripulo estas pli danĝera al aliuloj, en tia situacio, ol aidosulo", ekzempligas la lernanto.

Laŭ raporto de la Kunhelpa Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/aidoso (Unaids), la HIV-portantoj vivas plu hodiaŭ, kaj la mortoj rilatantaj al tiu malsano malkreskas danke al la efikeco de kontraŭretrovirusa terapio. Festinda estas la signifoplena kreskado de aliro al  kuracado, sed ni ne povas forgesi ke pli ol 35 milionoj da homoj en la mondo ankoraŭ vivas kun HIV. Kaj la novaj generacioj bezonas tiujn konojn: "La lecionoj pri Kunvivado estas spaco por meditado pri niaj sintenoj kaj por kreado de pli bona estonteco por ni kaj por la novaj generacioj. Gejunuloj eĉ povas konduki sin sur malbonaj vojoj, kiuj povus esti evititaj, se antaŭe ili havus iun spacon kiel tiu, kun averto kaj dialogo sen antaŭjuĝoj", defendas Priscila Mendes.

Laŭ Carolina Santos, 19-jara, "tiaj lecionoj devus laŭleĝe esti enkondukitaj en la lernejoj, ĉar ankoraŭ mankas informoj, intereso kaj empatio. Kontraŭe, nescio kaj antaŭjuĝo kreskas tagon post tago". Kaj kompletigas Marcus Vinicius Scolari, 18-jara: "La diskriminacio kontraŭ ne nur aidosuloj, sed iu ajn tipo de afero, kiel religio, seksopcio, etno, sociekonomia situacio, ne devus okazi, ĉar ni ĉiuj estas homoj, kun virtoj kaj malvirtoj. Ni devas respekti ĉiujn tiujn diferencojn".

________________________________________________
*Lecionoj pri Kunvivado — La lernobjekto nomata “Kunvivado”, kreita de la edukanto Paiva Netto, invitas la lernantojn al aktivecoj por esploro kaj diskutado pri ĉiutagaj, gravaj temoj. Ĝi estas aplikata en la lernejoj de Legio de Bona Volo enlande kaj alilande.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva