Sep konsiloj por kontraŭbatali median malpurigon kaj vivi pli bone

Juno 05, 2017 | Lunde | 14h34m | Ĝisdatigita la 21-an de Juno, je 14h02m

1) Petveturu


Shutterstock
Ju pli da homoj en ĉiu aŭtomobilo, des malpli da aŭtomobiloj surstrate kaj des pli glate fluos la trafiko. =)

Ĉu vi jam rimarkis, ĉu en via laborejo ekzistas aliaj oficistoj, kiuj loĝas proksime de vi? Kial ne petveturi? Finfine, kvin homoj en aŭtomobilo signifas kvar malpliajn veturilojn antaŭ vi dum stirado. Tiamaniere vi ŝparos vian tempon, vian sanon kaj la sanon de nia planedo. Aldone, vi povos enspezi ekstran sumeton por pagi la benzinon, kaj krome povos ĝui la kuneston de viaj laborkolegoj.

 

2) Veturi aŭtobuse kaj trajne povas esti pli plezure


Ne bezonante zorgi pri stirado, vi povos profiti la tempon bezonatan por veturi de unu loko al alia por legi bonan libron. =)

Eble tio ŝajnas iom malkomforta, sed jes, ĝi tre penindas. Krom la nebezono elspezi por benzino, vi ankaŭ ne bezonos zorgi pri parkumejo aŭ pagi parkumadon. Aldone, vi ne riskos ŝtelon. Kelkaj urboj, kiel ekzemple la ĉefurbo de San-Paŭlo (Brazilo), havas koridorojn por aŭtobusoj, kiuj faras la vojaĝon multe pli rapida, kaj multaj estas ekipitaj per klimatiziloj kaj televidiloj. Krome, la vojaĝdaŭro povas konvenigi por ĝisdatigi legtaskojn aŭ aŭskulti muzikon. =)

 

3) Preferu produktojn amikajn al nia planedo


Organikaj manĝaĵoj estas sanigaj elektoj, kiuj ne malpurigas la medion, ĉar dum ilia kultivado oni ne uzas plantprotektilojn.

Elektu produktojn, kiuj ne difektas la medion. Preferu la organikajn, sen aldono de plantprotektiloj, kiuj devenu de fonto, kiu respektas la naturon. Daŭripovaj pakaĵoj, ŝparigaj kaj reuzeblaj, ankaŭ estas bona elekto. Kompreneble, evitu plastosaketojn! Ili bezonas tempegon por malaperi.

4) Antaŭmalhelpu brulojn


Antonio Cruz/ABr
luj restaĵoj, malkonvene forigitaj, povas komenci la malpurigan procezon.

Ŝajne ni nenion povas fari pri tio. Tamen per kelkaj elpaŝoj eblas eviti, ke fajro disvastiĝu, precipe dum la senpluva sezono. Neniam ajn forĵetu restaĵojn surgrunden, kaj, se vi ankoraŭ havas ~la mallaŭdindan kutimon fumi~, ni memorigas al vi la zorgon konvene forigi cigaredstumpojn, neniam ĵetante ilin surgrunden nek forigante antaŭ ol ili komplete estingiĝos.

 

5) Recickligu


Disapartigi forĵetaĵojn estas simpla tasko por ĉiu el ni, sed kaŭzas grandegan diferencon por nia planedo.

Recikligo estas unu el la plej simplaj rimedoj, kiuj povas savi nian planedon… Disapartigu viajn forĵetaĵojn, almenaŭ la sekajn kaj la organikajn, kaj sendu ilin al recikligo. Se en via kvartalo ne ekzistas apartiga kolektado, kial ne interkonsenti kun kelkaj najbaroj, kaj unufoje semajne atribui al iu la alporton de la forĵetaĵoj al konvena loko? Certe troveblas almenaŭ unu kooperativo en via urbo, kiu plenumos tiun laboron.

 

6) Malkreskigu malŝparon de nutraĵoj


Pli bone estas preni manĝaĵon dufoje, ol forĵeti ĝin.

Ĉu vi certas, ke vi manĝos ĉion, kion vi metas sur la teleron? Ofte ~niaj okuloj estas pli grandaj ol la ventro~, laŭ popoldiraĵo. Kaj tio ne okazas nur kun vi: tra la mondo, ĉirkaŭ unu triono de la nutraĵoj estas malŝparitaj. Rilate la malŝparon dum la fazoj de produktado, ni nenion povas fari, sed pri tio, kion ni malŝparas post ĝia pretiĝo, ja ni respondecas. Do metu sur vian teleron nur tion, kion vi sukcesos manĝi. Pli bone estas preni manĝaĵon dufoje, ol lasi restaĵon. =)

 

7) Malkreskigu la produktadon de forĵetaĵoj


Divulgação
Aĉeti nur tion bezonatan estas esence por malkreskigi la produktadon de forĵetaĵoj.


Malkreskigi la kvanton da forĵetaĵoj estas kutimo ĉiam pli necesa, kaj la procezo komenciĝas per niaj elektoj. Do planu zorge viajn aĉetojn. Aĉetu nur la kvanton da manĝaĵoj bezonatan por via konsumo, inspektu ilian limdaton por netaŭgiĝo, kuiru nur la manĝaĵon konsumotan. Tio evitas malŝparon kaj malkreskigas la produktadon de forĵetaĵoj. Kaj zorgu pri la forigado de viaj forĵetaĵoj en konvenajn lokojn: paperon kun papero, aluminion kun aluminio, kaj plantprotektilojn en lokojn preparitajn por venenaĵoj.