Sano kaj naturmedio

En 2012, sep milionoj da homoj mortis kiel rezulto pro malpurigado, atentigas MOS

El la Redakcio

Majo 23, 2014 | Vendrede | 17h12m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Monda Organizo pri Sano (MOS) taksas ke unu en ĉiu ok mortoj en la mondo okazas pro enspirado de polua aero. Datumoj asertas ke malbona aerkvalito pintas kiel medio-riskoj por la sano; kormalsanoj, apopleksioj kaj gravaj, pulmaj obstrukcoj estas la ĉefaj konsekvencoj de poluado.

+ Legu la artikolon de la verkisto Paiva Netto “Atentu, ni spiradas morton!”

En la jaro 2012, ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj mortis pro aera poluado, duoble pli ol en la antaŭaj prognozoj. Laŭ MOS, tiu estas la ĉefa media kaŭzo de sano-riskoj. La studo montras fortan kunligon inter aera poluado kaj spiraj malsanoj, koraj malsanoj, apopleksioj kaj kanceroj. La nova prognozo baziĝas sur pli bona kono pri la homa kontakto kun la aero kaj pli avangardaj teknologioj por mezuri tiajn datumojn, inkluzive per uzado de satelitoj. Danke al tiaj plibonigoj, sciencistoj povas detale analizi la riskojn por la sano laŭ pli vasta geografia esploro.


"La riskoj de aerpoluado nun estas multe pli grandaj ol oni pensis, precipe rilate al kormalsanoj kaj cerbvaskula akcidento (CVA)", diris Maria Neira, direktorino de la Fako de MOS por Publika Sano, Naturmedio, kaj Sociaj Determinantoj pri Sano. Laŭregione, en partoj de Sudorienta Azio kaj de Okcidenta Pacifiko oni registris pli grandan nombron da mortoj, entute 3,3 milionojn, rezultitaj de interna aerpoluado — kiel en domoj kun brulligna forno — kaj 2,6 milionojn da mortoj asociitaj kun ekstera aerpoluado.

"Malriĉaj virinoj kaj infanoj pagas altan prezon pro la interna aerpoluado, ĉar ili pasas pli da tempo hejme, enspirante fulgojn el karbaj kaj brullignaj fornoj", klarigas Flavia Bustreo, Adjunkta Direktorino de MOS por Sano de la Familio, Virinoj kaj Infanoj.

Por zorgi pri tia malfortika sanstato, tiu kuracisto kaj esploristo receptas investojn je urboplanado, publikaj transportiloj kaj baza medihigieno, kio postulas de aŭtoritatuloj integrajn paŝojn inter ministerioj kaj sekretariejoj. “Mankas iomete kreo de socio protektanta homon. Tiu homo, kiu vivas en urboĉirkaŭaĵoj, kiu devas vekiĝi frue por labori, kiu amasiĝas en netaŭga kolektiva transportilo, suferas konsekvencojn de varmondoj kaj malalta humideco aŭ, se pluvas, devas vadi akvofluaĵojn por elsavi siajn havaĵojn, aŭ trafiĝas de granda kvanto da malpuraĵoj el la medio”, li admonas.

MOS reliefigas ke, per reduktiĝo de la aera poluado, oni povas savi milionojn da vivoj. "Nuntempe malmultaj riskaj faktoroj havas pli grandan influon sur la tutmondan sanon ol aerpoluado; la faktoj atentigas nin pri la neceso de kunordigita agado por purigi la aeron, kiun ni enspiras", substrekis Maria Neira.

Laŭ d-ro Saldiva, post la listigo de demandoj rilataj al kolektiva bonfarto — kiel konsekvencoj de la neebleco plu iri surstrate; de la fakto, ke infanoj ne povas ludi, ĉar la loko taŭgas por pasado de aŭtomobiloj; de la forigado de riveroj kaj parkoj el grandaj urboj kaj enfermado de avenuoj per marĝenaj ŝoseoj, kiuj forigas civitanojn for de natura havaĵo — post tio, eblas pensi pri la speco de urbo, kiun ĉiuj deziras. “Kaj mi ne parolas nur pri estetiko; ni reagas fronte al nia medio... se ĝi estas bona, ni havas pli bonan reagon. Tio rilatas al etiko, al homa digno, al starigo de sano”.

Bonaj iniciatoj koncerne transportoveturilojn

Na capital alemã, para cada mil habitantes há 720 bicicletas e apenas 320 carros. Todos os anos são investidos 5,5 milhões de euros na segurança das ciclovias.


Datumoj el urboj Londono (Britio) kaj Nov-Delhio (Hindujo) indikas malpliigon de homkorpa senaktiveco kaj de loka koncentriĝo de medimalpuraĵoj post stimulado al aktiva sinmovado, nome per biciklo kaj piedirado, kaj post alpreno de motoroj kun malalta eligado de karbono (Woodcock, 2009). 

En la brita ĉefurbo, oni kalkulas malpliigon de la okazado de kormalsanoj kaj de cerba iskemio, inter 10% kaj 20%, mamkancero inter 12% kaj 13%, de demenco je 8% kaj de depresio je 5%. En la hinda ĉefurbo, antaŭkalkuloj indikas malpliiĝon inter 11% kaj 25% de registroj de kormalsanoj kaj cerbomalsanoj kaj inter 6% kaj 17% en elspezoj pro diabeto. 

(Fonto: “Rekomenda Dokumento pri Sano, San-Paŭlo, C40 2011”.)

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva