Ekskluziva intervjuo: Minaco venas de la Arkto

Rusa esploristino avertas, ke eligoj de metano povus draste akceli la tutmondan plivarmiĝon.

Leila Marco

Januaro 05, 2016 | Marde | 10h27m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Arquivo Pessoal
Natalia Shakhova

Tre seriozajn demandojn proponas rusa sciencistino Natalia Shakhova, kiu, kune sia samlandano Igor Semiletov, gvidas internacian grupon de esploristoj, kiuj zorgas pri la kreskanta eligo de metano (CH4) el la oceana grundo de la Arkta Kontinenta Breto de Orienta Siberio, kiu situas ĉe la norda marbordo de orienta Rusujo. Iliaj eltrovoj montras, ke, ĉe kelkaj punktoj, la koncentro de tiu gaso estas eĉ plurmiloble pli alta ol la atendata. Laŭ la esploristoj, dum la somero, kiam la maro malglaciiĝas, oni povas vidi la metanon bobeli ĉe la akva supraĵo, en kontinuaj strukturoj de elfluo, impresaj kaj potencaj, kun pli ol mil metroj da diametro.

La rusa sciencistino, kiu estas ankaŭ esplor-profesorino ĉe la Tomska Politeknika Universitato, en Siberio, Rusujo, kaj ĉe la Universitato de Alasko Fairbanks, Usono, krom esti ano de la Rusa Scienc-Akademio, disponigis spacon en sia plenplena agendo por paroli pri tiu temo en ekskluziva intervjuo al revuo BONA VOLO. Tiam la doktorino pri Mara Geologio kaj pri Medicina Geografio klarigis, ke la fenomeno priskribita ĉi-supre, enmapigata de ŝi kaj ŝiaj kolegoj ekde 2003 en unu el la plej malproksimaj kaj izolitaj regionoj de la mondo, rezultas el iompostioma fandiĝo de la permafrosto (grundo trovebla en la Arkta regiono, kiu konsistas el tero, glacio kaj rokoj, konstante frosta). La esploristoj taksas, ke sub ĝi verŝajne ekzistas milionoj aŭ miliardoj da tunoj da metano, unu el la gasoj kaŭzantaj la forcejan efikon; ĝia kapablo reteni varmon estas dudekoble pli granda ol tiu de karbonduoksido (CO2), ankaŭ nomata karbonata gaso.

Komentante pri la efikoj de la eltrovo de sia grupo, Shakhova profitis la okazon por prezenti fakton treege maltrankviligan: “… oni neniam inkluzivis la Arktajn metanfontojn en la tergloban metanbilancon, nek oni konsideris ilin en la tutmondaj klimatmodeloj, kiuj celas antaŭvidi la estontajn klimatscenejojn por nia planedo”. Alivorte, la eligado de la CH4 ekzistanta en tiu vasta regiono povus kaŭzi, ke la tutmonda plivarmiĝo rapide fariĝu ĉiam pli intensa.

Maltrankvila pri la eblo, ke tiu zorgiga bildo efektiviĝus, la sciencistino aldone reliefigis: “Ni esperas, ke ĉiuj homoj, kiuj vivas en nia planedo komencu prizorgi unu la alian kaj Patrinon Naturo tiel same, kiel ili prizorgus siajn familianojn. Tio farus nian planedon loko multe pli sekura kaj plezuriga por vivi”.

BONA VOLO — Via skipo alportis gravajn avertojn al la monda scienckomunumo pri la riskoj de baldaŭa malstabiliĝo de la arkta permafrosto. Kiaspecan rutinon vi esploristoj sekvas tie?

Shakhova — La Arkta Kontinenta Breto de Orienta Siberio, kie ni laboras, estas la plej granda kontinenta breto en la mondo (kun 2 milionoj da kvadrataj kilometroj), kaj ĝi estas vasta esplorkampo. Kiam ni komencis la studojn, nenion oni sciis pri la eligado de metano. (...) Tio estis kvazaŭ serĉi pinglon en fojnostako. Ni havis la bonŝancon trovi kelkajn aktivajn zonojn en 2003, kaj ni supozis, ke verŝajne ekzistas pliaj. Ekde tiam ni faras marajn ekspediciojn ĉiujare. En 2011, ni komencis bori la permafrosto, kiu kuŝas sub la marfundo. Ni instalis nian borsondilon sur fiksan glacion, elĉerpis nukleojn de sedimentoj kaj esploris la nunan staton de la submara permafrosto, grava reguliga faktoro de la eligado de metano ĉe tiu breto. (...) Nia scienca laboro inkluzivas elprovojn kaj esplorojn dum 24 horoj ĉiutage. Ni ne dormas multe dum la ekspedicioj.

BV — Kiuj estas la ĉefaj defioj renkontantaj surkampe?

Shakhova — Krom la loĝistikaj malfacilaĵoj, Arkto estas negastama medio, kaj tie labori ĉiam prezentas defion, precipe nuntempe, ĉar tiu regiono plivarmiĝas duoble pli rapide ol la cetero de la mondo. La tuta glacisfero estas damaĝita: la marglacio, la glaciejoj kaj la permafrosto. Tempestoj okazas pli ofte ol antaŭe, la ondoj estas pli altaj, kaj eblas renkonti la tiel nomatajn ondojn murdajn aŭ gigantajn, kun ĝis 30 metroj da alto. Tiaspeca ondo povus dronigi nian ŝipon post kelkaj minutoj aŭ eĉ pli rapide. (...) La efektivigo de vintraj ekspedicioj fariĝas ankoraŭ pli malfacila, ĉar la dikeco de la marglacio malpliiĝas, la areoj de nekovrita akvo meze de la glacio (la tiel nomataj polinioj) plivastiĝas, kaj la periodo, kiam la glacio komenciĝas krevi pli frue nuntempe. En unu jaro nian ekspedicion preskaŭ fortrenis akvofluo formita el fandiĝinta glacio — multe pli frue ol antaŭvidite —, kiu originis el la rivero Leno.

Divulgação

BV — Kiom gravas la artika permafrosto por nia planedo?

Shakhova — Ĝi konsistas el glacia grundo ĉe teraj areoj kaj el glaciaj sedimentoj sub la margrundo. En la Arkta Kontinenta Breto de Orienta Siberio, la ĉiamfrosta grundo estiĝis dum la malvarmaj eraoj, kiel la Plejstoceno, inter 2,6 milionoj kaj 11,7 miloj da jaroj antaŭe. La lasta glacierao finiĝis je la fino de la Plejstoceno, kaj tiam komenciĝis la nuna periodo, pli varma: la Holoceno. La glaciejoj amasiĝis de granda kvanto da akvo en solida stato, kaj, rezulte, la marniveloj dum la Plejstoceno estis ĝis 100 metrojn pli malaltaj ol hodiaŭ. Granda parto de tiu Breto situas, nuntempe, ĉe malpli ol 50 metroj da profundo, kaj do ĝia malprofunda margrundo iam suferis tre malaltajn aertemperaturojn. La sedimentoj de la Breto glaciiĝis ĉe kelkcent metroj da profundo kaj fariĝis permafrosto, kiu entenas grandegan kvanton da organika karbono. Se la sedimentoj entenantaj tiun materialon malfrostiĝos, grandegaj kvantoj da metano kaj karbonduoksido estos produktataj kaj eligataj en la atmosferon, draste plifortigante la forcejan efikon, kiu jam kaŭzas tutmondajn klimatŝanĝojn. Intensa eligo de metano el malstabiliĝantaj deponejoj en la margrundo kaŭzus rezultojn neantaŭvideblajn en nia klimatsistemo. Tiaj rezultoj restas necertaj, ĉar oni neniam inkluzivis la metanfontojn arktajn en la mondan metanbilancon, nek oni konsideris ilin en la tutmondaj klimatmodeloj, kiuj celas antaŭvidi la estontajn klimat-scenejojn por la Tero. Niaj esploroj celas korekti tiun nescion, fari la estontecon pli antaŭvidebla, kaj, resume, helpi nian planedon kaj ĉiujn organismojn en ĝi ekzistantajn pluvivi.

BV — Ĉu eblas antaŭvidi la efikojn de la eligado de metano sur nian Planedon?

Shakhova — Arkto posedas grandajn kvantojn da metano kiel antaŭformita gaso kaj da organika karbono, kiu povus funkcii kiel substrato por la estigo de metano, kiam la permafrosto malglaciiĝus. Bonŝance, la permafrosto en teraj regionoj, kiu konsistigas la plejparton de tiu grundo en la mondo, restas plejparte stabila. Kontraste, la submara permafrosto suferas drastajn ŝanĝojn en sia varmosistemo, pro la plivarmiĝo de la marakvo kaj pro aliaj faktoroj. Memoru, ke, ĉe la Arkta Kontinenta Breto de Orienta Siberio, la permafrosto estiĝis dum glacierao, kiam la nuntempa margrundo de tiu breto ne kuŝis subakve, sed male estis elmetita al aeraj temperaturoj glaciigaj. Kiam la glaciejoj komencis fandiĝi, kaj la breto pleniĝis per akvo, la glaciiĝintaj sedimentoj estis kovritaj de akvo multe pli varma ol la aero, kaj, neeviteble, la loka temperaturo komencis altiĝi ĝis la fandpunkto. Jen fakto tre maltrankviliga.

BV — Kio estas la plej grava atingo de viaj esploroj, kiun vi intencas postlasi?

Shakhova — Kion sciencisto povas postlasi por la Homaro, tio estas nova scio, kiu helpos la homojn konservi nian planedon vivanta kaj sana. Ni plenumis nian laboron en la rusa Arkto, malgraŭ ĝia kruda klimato, kelkfoje riskante niajn vivojn, por la estonteco de niaj gefiloj kaj por ke ĉiuj individuoj en nia planedo povu vivi normale.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva