Datumoj montras mondan panoramon pri situacio de akvo

Wellington Carvalho

Majo 23, 2014 | Vendrede | 17h06m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Vivian R. Ferreira


Akvo estas unu el la ĉefaj naturaj krudmaterialoj kiuj generas vivon sur la terglobo. Tial, la tuta socio devas ĉiutage atenti la uzadon de tiu rimedo, ĉar statistikoj postulas urĝajn antaŭrimedoj. Por paroli pri tiu temo, la redaktoroj de Portalo Bona Volo intervjuis d-ron Paulo Lopes Varella Neto, 57-jaran, hidrogeologiiston kaj direktoron de Monda Konsilantaro pri Akvo (WWC).

+ Skribas la ĵurnalisto Paiva Netto: "Monda Tago de Akvo"

La planedo enhavas multe da akvo: 1,4 miliardoj da km³, laŭ datumo de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tamen, konsidere al tio, ke "70% de la Tero estas kovrita de sala akvo, (...) ni devas garantii la likvaĵon por homa provizo, por produktado de nutraĵoj, generado de energio, navigado ktp. Jen la granda defio kiu kuŝas en niaj manoj", klarigis d-ro Varella dum ekskluziva intervjuo. Tiele ĉar, laŭ li, urbanizigadoj kaj malpurigado, kiuj ankaŭ ĝin akompanas, postulas ke oni akiru akvon pli kaj pli de malproksime kaj pli kaj pli multekoste. Nun ni estas sep miliardoj kaj estos naŭ miliardoj en la jaro 2050. Tial, la situacio emas fariĝi pli komplika: ĝis tiam ni bezonos 50% plie da tiu krudmaterialo".

 

 

envolverde.com

UN atentigas ankaŭ ke ĉirkaŭ unu miliardo da homoj ne havas sufiĉan aliron al akvo por kontentigi ĉiutagajn bezonojn por konsumo kaj higieno — por digne vivi, unu persono bezonas 110 litrojn tage. Bedaŭrinde, "ĉiujn 20 sekundojn ni perdas unu infanon pro malsanoj rilatantaj akvocirkuladon", atentigas Varella. Kaj la organizaĵo antaŭvidas ankaŭ ke, en 2050, 1,8 miliardo da homoj suferos pro absoluta manko de akvo. Tial, oni ne atendu ke iu ebla monda krizo estiĝu por ŝanĝi la normojn de konsumo.

"[Niaj agoj] estas efikantaj jam nuntempe. Ni havas gravajn problemojn okazantajn. Oni nepre necesas ŝpari akvon, uzi ĝin ĝis limo de akcepteblaj niveloj. (...) Se ni konscios pri tio, ĉio povos ŝanĝiĝi. Ni devos aliiĝi de observantoj al agemuloj en tiu procezo. Kaj ni povos efektive kontribui al tio, laŭ la maniero kiel ni disponigas la rubaĵon, kiel ni duŝas nin, lavas la aŭton, kaj tiel plu", atentigas la brazila hidrogeologiisto.


TEMPLO DE BONA VOLO KAJ VALORIGO DE LA VIVO
Indas reliefigi la kontribuon de la Templo de Bona Volo (TBV), la Piramido de la Benataj Animoj kaj de la Lumaj Spiritoj, por respekto al akvo. Ĝi situas en la ĉefurbo de Brazilo kaj ĝia fondinto, José de Paiva Netto, afiŝigis la jenan konsciigan frazon: "Akvo estas Vivo, sen ĝi ia ajn vivoformo fariĝas neebla. Malpurigi ĝin estas krimo kontraŭ la homaro".

Clayton Ferreira
A Fonte Sagrada do TBV é um local muito prestigiado pelos visitantes. O local é uma exaltação à Natureza e à água. Ao centro, encontra-se uma escultura francesa do século 18, feita em bronze, que representa Jesus, o Cristo Ecumênico, abençoando os que ali passam.

Kiel regula vizitanto de la Templo de Paco, Paulo Lopes Varella nepre volis registri per sia intervjuo: "Ĝia tutaĵo estas tre agrabla, tre gastema. Mi ofte iras tien, ĉirkaŭiras sur la Spiralo, aŭskultas iom de la edifaj muzikoj kaj ĝuas la mediojn. Mi estas spiritisto kaj pensas ke ni ĉiuj havas rajton kaj oportunon praktiki aliajn kredojn. Mi forte kredas je la Plejalta Spiritaro. Kio efektive gravas estas la Amo al homoj".

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva