Brazila sciencisto parolas pri klimatŝanĝoj

D-ro Carlos Nobre reliefigas civitanan aktivecon en la luktado por bridi la efikojn de la tutmonda varmiĝo.

Leila Marco

Septembro 22, 2015 | Marde | 14h21m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

D-ro Carlos Nobre, inĝeniero kaj klimatsciencisto.

Kiel alfronti la defiojn de la klimatŝanĝoj, kiuj iom post iom fariĝas pli profundaj kaj oftaj? Kiel bridi la plialtiĝon de la temperaturo en nia planedo kaj rezulte plimildigi la intensecon de ekstremaj klimatokazaĵoj, interalie tiun de grandaj inundoj kaj sekecoj, ĉiam pli oftaj? En intervjuo al la revuo Bona Volo, unu el la plej kompetentaj fakuloj pri ĉi tiu temo en la mondo, la Brazila inĝeniero kaj klimatsciencisto D-ro Carlos Afonso Nobre, respondas al tiuj kaj aliaj demandoj.

La direktoro de la Nacia Centro por Monitorado kaj Avertoj pri Naturaj Katastrofoj, de la Ministerio pri Scienco, Teknologio kaj Novigado, klarigas, kial tre gravas eviti, ke la Tero varmiĝu ankoraŭ pli. Laŭ li, kiu partoprenis la redakton de pluraj raportoj de la Interregistara Konferenco pri Klimatŝanĝoj (IPCC en la Angla), de Unuiĝintaj Nacioj, la adaptiĝo al tiuj eventoj devas fariĝi prioritato en la publikaj politikoj de ĉiuj landoj, kaj dependas de transformiĝo de la eduksistemo tra la mondo, por ke la socio fariĝu malpli materiista kaj pli daŭripova.

Bona Volo — Ĉu ankoraŭ dubeblas, ke la homo estas la plej granda respondeculo pri la klimatŝanĝoj?

Carlos Nobre — Mi kredas, ke nuntempe preskaŭ 100% de la klimatsciencistoj ne dubas, ke tio, kion ni estas spertintaj en la klimato de nia planedo, ĉefe dum la lastaj kvindek jaroj, rezultas el homagoj. Kune kun la pliboniĝo de la vivkvalito, ni komencis konsumi multe pli da energio, da materialoj el naturaj rimedoj, da nutraĵoj… Ni tre malvastigis la arbarojn sur la terglobo, kaj, kiam ni tiel agas, unu el la rezultoj estas, ke ni ŝanĝas la kvanton da gasoj en la atmosfero. La gasoj, al kiuj mi aludas, ĉeestas en etaj proporcioj; ne en grandaj kvantoj, kiel la oksigeno kaj nitrogeno — 78% de la atmosfero konsistas el nitrogeno; preskaŭ  21% konsistas el oksigeno —; temas pri gasoj, kiuj verdire ĉeestas en tre malgrandaj kvantoj, sed tre gravas. La ĉefa gaso estas la akvovaporo, kiu, krom ebligi la ekziston de likva akvo, ankaŭ ebligas vivon sur nia planedo. Ĝi kaj aliaj gasoj, kiel ekzemple la karbona duoksido, funkcias kvazaŭ planeda kovrilo. (…) La Tero ricevas varmon el la Suno dumtage kaj varmiĝas. Dumnokte, tiu energio reiras en la spacon. Tiuj gasoj malhelpas la reiron de tiu energio en la spacon, retenas parton de ĝi kaj redonas ĝin al nia planedo. Tiu fenomeno nomiĝas forceja efiko, kaj ĝi utilas, ĉar la Tero situas tiom for de la Suno, ke, se ne ekzistus tiuj gasoj, nia planedo estus glacia bulo. La temperaturo de la planeda supraĵo estus proksimume 18 negativaj gradoj, kaj la tuta akvo kuŝus glaciiĝinta sur tiu supraĵo.

Shutterstock

Bona Volo — Kiuj solvoj ekzistas por bridi la efikojn de la tutmonda plivarmiĝo?

Carlos Nobre — Brazilo estas bona ekzemplo. En ĝi ekzistas pluraj fontoj de renoviĝanta energio: el akvo, nome la akvoelektraj centraloj; el biomaso, nome la bioetanolo. La energifontoj de la estonteco estas: la Suno, neelĉerpebla fonto; kaj la vento. Ankaŭ multo estas utiligebla el oceanoj kaj tajdoj. La energifontoj de la estonteco ne eligas gasojn, kiuj kaŭzas tutmondan plivarmiĝon. Ni bezonas projekti estontecon por la Tero, en kiu tiuj energifontoj anstataŭos la antaŭajn. Tio ja eblas. Nuntempe la teknologio multe progresis, kaj multaj esploroj montras, ke ĝis 2050 ni povos generi 80% de la energio necesa por tiu nova mondo. Brazilo estas la lando kun la plej granda utiligo-povo de energio el la suno kaj vento en ĉiu kvadrata kilometro. (…) Se en nia lando ni povus varmigi la tutan akvokvanton uzatan por banado per sunenergio, ni ne bezonus la Akvoenergia Centralo de Itaipuo, aŭ ĉi ties energio povus destiniĝi al aliaj uzoj. Jen la estonteco.

Bona Volo — Kiuj estas la regionoj plej vundeblaj fare de la tutmonda plivarmiĝo?

Carlos Nobre — La landoj, kiuj verŝajne plej suferos estas la tre malriĉaj, kaj/aŭ tiuj tre proksimaj de la marnivelo, kiu plialtiĝas pro la tutmonda plivarmiĝo. Oni taksas, ke ĝi povos plialtiĝi, meznombre, ĝis la fino de ĉi tiu jarcento, inter 60 centimetroj kaj 1,5 metro. Pluraj oceaninsuloj, landoj kiel Vjetnamujo, en Sud-Azio kaj eĉ Nederlando, disvolviĝinta lando, suferos grandan riskon pro la plialtiĝo de la marnivelo kaj pro aliaj efikoj de la klimatŝanĝoj. Kvankam Brazilo prezentas mezan riskon, ĝia ekonomio ĉiam estis kaj plu estos forte influata de la klimato. Brazilo estas agrikultura potenco; ĝi dependas de la temperaturo, de la disponebleco de akvo, de la ekstremoj, kiel ondoj de varmo, de sekeco… Ankaŭ la energio en nia lando rilatas al la klimatkondiĉoj, al la akvo, al la elektro kaj al la produktado de bioetanolo.

Bona Volo — Kaj kio pri Amazonio?

Carlos Nobre — Se ni ne sukcesos bridi la plivarmiĝon kaj atingos diferencon de pli ol 4 gradoj, ni ja havos novan klimaton, kiun la planedo ne spertas de antaŭ 25 milionoj da jaroj. Tio signifas detruan efikon sur multajn speciojn. Ni, el la specio Homo sapiens, estas tre adaptiĝemaj al variado de temperaturo kaj plu ekzistos, tamen la daŭripoveco, en sia plej profunda senco, multe suferos. Nia agado minacos vivon sur la planedo. (...) Brazilo suferos la efikon de la klimatekstremoj. Ni jam vidas, en la grandaj urboj, la plioftiĝon de naturaj katastrofoj kaŭzataj de la klimato; de pluvegoj; de terglitoj sur deklivoj; de la nombro da mortintoj kaj vunditoj; kaj de la sekeco en la Nordoriento, kiu malutilas al 10 milionoj da Brazilanoj. Ĉio ĉi fariĝas pli intensa. Nia lando bezonas prepari sin, ĉar ne plu eblas haltigi la turniĝon de la klimatrado. La rado jam akceliĝas. Jen la tutmonda plivarmiĝo. Tute ne temas pli simplaĵo! La klimato ne plu estos la antaŭa, eĉ se, mirakle, ni sukcesos ne plu eligi eĉ unu molekulon de gaso kun forceja efiko. (...) Jam estas neevitebla la atingo de ĉirkaŭ du gradojn da tutmonda plivarmiĝo, sed, se ni malkreskigos la gaseligadon je 80% ĝis 2050, ĝis 2060, ni sukcesos, ke la plivarmiĝo ne transpasu 2 gradojn. Jen kion la landoj klopodas atingi per la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝo.

Shutterstock

Bona Volo — Kiel atingi ekvilibron  en tiaj cirkonstancoj?

Carlos Nobre — Tio rezultos nur el grandega penado de la individuoj; ne temas pri solvo, kiu okazos simple pro subskribado de traktatoj. Kiom ajn bonintencaj ĉi tiuj estas, ili estas nur aro da elementoj, kiuj strebas al la starigo de meĥanismoj por egalpezigo de perdoj kaj gajnoj, sed la ŝanĝo de sinteno, la transformo de tio, kion ni taksas grava por vivi bone kaj digne, kun vivkvalito, tio estas interna transformo; ĝi koncernas la psikologion de konsumado. Ni devas konsumi respondece por kontentigi niajn bezonojn, por nia feliĉo, sed sen troaĵoj. La rimedoj estas elĉerpeblaj. Necesas recikligi kaj reuzi ĉion, precipe la naturrimedojn, kaj tio dependas ankaŭ de transformo de la monda eduksistemo, al edukado, kiu kaŭzu fortan ŝanĝon en la valoroj, por ke formiĝu malpli materiista socio.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva