Aera malpureco malutilas sanon kaj atentigas pri la neceso prizorgi la medion

Decembro 05, 2016 | Lunde | 16h25m | Ĝisdatigita la 05-an de Decembro, je 16h37m

La niveloj de aera malpureco en la mondo fariĝas pli kaj pli altaj, kaj rezultigas seriozegajn efikojn sur ĉiujn mondloĝantojn. La eligado de malpurigaj eroj estas tiel intensa, ke la urbo Santiago, en Ĉilio, eĉ deklaris, en 2015, “median krizon”, konsilante la loĝantaron ne ekzerci sin eksterdome, dum 24 horoj.

Jen ago, kiu bedaŭrinde povos ne fariĝi ekskluzivaĵo de tiu Sud-Amerika ĉefurbo. La Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio avertis, per raporto publikigita en Majo 2016, ke inter la jaroj 2008 kaj 2013 la urbaj regionoj kreskigis je 8% la eligadon de gasoj en la atmosferon.

Por ekhavi ideon pri la problemo, sciu, ke la malpureco de la aero per si mem mortigas pli ol kvin milionojn da homoj ĉiujare, laŭ informoj de Monda Organizo pri Sano (MOS). En la urboj, naŭ inter dek enloĝantoj estas elmetataj al niveloj de malpureco super la niveloj rigardataj de tiu organizo kiel akcepteblaj.

Laŭ MOS, la malpureco en tiuj urboj atribueblas al ilia dependado de fosiliaj fueloj, pro karbo-uzantaj elektro-centraloj, pro la uzo de privataj motorveturiloj, pro energia malŝparo en konstruaĵoj kaj pro la uzo de biomaso por kuirado kaj hejtado.

Cheryl Empey/SXC

La situacio estas tiel alarma, ke kelkaj landoj jam planas agojn por malkreskigi tiujn maltrankviligajn nombrojn. Zorgante pri la efikoj de la malpureco sur la sanon de siaj enloĝantoj, multaj registaroj prioritatigas la uzon de pli daŭripovaj fontoj de energio kaj de pli medifavoraj kuirfornoj, por kontraŭbatali tian krizan situacion de publika sano. Ĉinujo, ekzemple, ĵus diskonigis planon por ŝanĝi la fuelojn de aŭtomobiloj kaj stimuli la uzon de elektraj kaj hibridaj veturiloj.

APOGO AL KONSCIIGO

Ankaŭ Hindujo lanĉis projekton por malkreskigi siajn nivelojn de malpureco. Tiu lando anoncis la kreon de nova nacia indekso de aerkvalito, celante helpi siajn civitanojn kompreni la nombrojn pri malpureco kaj ties rilaton al sano.

La indekso, kiel informis la Hinda Ministerio pri Medio, uzos kolorkodon por indiki la koncernajn efikojn sur sanon, helpante pli efektivan komprenon pri tiu temo.

Laŭ Monda Organizo pri Sano, la ĉefurbo Nov-Delhio havas la plej malpuran aeron de la mondo, kun meznombre po 153 mikrogramoj da etaj eroj en kuba metro.

“ATENTU, NI SPIRADAS MORTON!”

La situacio estas komplika, sed ankoraŭ eblas malfari ĝin. Pro la fakto, ke ĉiuj bezonas ĝui ekvilibran ekosistemon, la strebado kaj de la civitanoj kaj de la Publikaj Institucioj estas nemalhavebla, des pli ĉar la situacio postulas penadon ĉiam pli intensan — kaj tial ĵurnalisto Paiva Netto asertas: “La detruo de Naturo estas la estingo de Homa Raso. Se ni ne superos la hodiaŭajn malfacilaĵojn, eble morgaŭ nin frakasos la maleblaĵoj.”

Neniam malfruas por komenci la ŝanĝon, kaj ĝi komenciĝas ĉe ni. Maturigante nian konscion, ni ŝanĝos la mondon!