Volontulado kaj Ekumena Civitaneco

El la Redakcio

Decembro 04, 2013 | Merkrede | 9h13m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

De 25 jaroj Legio de Bona Volo (LBV) de Portugalio laboras diskonigante Solidarecon pere de sociedukaj agadoj kaj de homa kaj spirita helpo. La laboro de la tiea Institucio atingas edukejojn, apogas samcelajn organizaĵojn kaj plivastiĝas pere de simpozioj, kulturaj ekspozicioj, porsanaj eventoj ktp. Ĉiuj tiuj iniciatoj helpas firmigi la koncepton pri Ekumena Civitaneco, ĉar apoge de la teamo de profesiuloj kaj volontuloj de LBV, la favorato sentas sin kuraĝigita ŝanĝi sian vivon pere de pozitivaj teniĝoj, bazitaj sur la plena ekzerco de la spirita, homa kaj socia solidareco.

Ĉiumonate, pli ol 400 volontuloj agadas en sociedukaj programoj de LBV — ekzemple, en la fako pri buŝhigieno, pere de la programo Feliĉa Rideto; kolektante nutraĵojn per la prgramo Unu Paŝo Antaŭen; en la organizado de ricevitaj donaĵoj, en la spacoj mem de la Institucio, kiel tiu por Aktivadoj en Libera Tempo (portugale ATL); kaj okaze de fratecaj vizitoj petitaj de familio.

En ĝia tasko akompani la favoratojn, kio inkluzivas aktivadojn por motivigo kaj valorigo de la Vivo, kolektiĝas multaj historioj pri persona superado kaj de amo al la proksimulo. Ili okazas tiel ĉe tiuj kiuj estas favorataj per la solidaraj agadoj, kiel ĉe tiuj kiuj volontulas en LBV, ĉar iniciatoj kaj bonaj agoj ŝanĝas ankaŭ la vivon de tiu kiu helpas la Institucion. Kiel la ekzemplo de la emeritino Rosa Orquídea Ferreira, kiu de 18 jaroj volontulas en la urbo Porto. "Mia sperto ĉi tie estas bonega. Ĝi instruis min sindoni, esti humila, ami la aliulojn kaj esence plenumi la Novan Ordonon de Jesuo, nome 'Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis'."

Laŭmezure kiel disvastiĝas pliaj tiaj homaj historioj, kreskas la ĝojo de la teamoj de LBV, kaj ankaŭ la certeco pri tio ke ilia laboro faris la diferencon. "Mi konatiĝis kun LBV en momento tre komplika de mia vivo. Mi venis pere de amikino kaj, post mia alveno, neniam plu mi volis eliri!". Tiuj personoj proksimaj al la volontulino Rosa, laŭ ŝi, perceptis ŝanĝojn en ŝia agmaniero. "Ili perceptis multajn ŝanĝojn... mi komencis esti persono multe pli komprenema, facile interrilatiĝanta; nun mi sukcesas superi miajn problemojn kun pli da fido kaj persisto."

La portugalia LBV nuntempe havas ĉirkaŭ 3 mil personojn registritajn en sia centro pri volontulado. Ĉiujare venas pli da personoj pretaj ŝanĝi multajn vivojn al plibona sorto. Tiuj personoj estas akceptataj por lerni labori kiel volontulo, en la urbo Porto. Ĉiuj ricevas informojn pri la sociedukaj programoj, la celoj, la misio kaj la koncepto de la Institucio.



Pri Legio de Bona Volo de Portugalio
En Portugalio, Legio de Bona Volo komencis sian laboron en la urbo Porto, en 1989. Danke al la helpo de la portugalia popolo, tiu laboro ne haltis kreski kaj tial pli kaj pli da personoj estas favorataj de ĝia solidara agado. Krom en Porto — kie ĝi komencis agadi en pli granda konstruaĵo en 2010, kio plivastigas la lokajn asistojn —, LBV agadas en Lisbono, Koimbro kaj Brago, inkluzive starigante tutlandajn kampanjojn, kun distingo por la programoj Feliĉa Rideto, Unu Paŝo Antaŭen, Semo Bona Volo kaj Sporto estas Vivo.

Helpu al Legio de Bona Volo helpi necesulon!
La tuta laboro realigata de Legio de Bona Volo okazas danke al la financa aŭ volontula helpo de enlandanoj kaj alilandanoj. Partoprenu ankaŭ Vi en tiu movado. Surmetu la ĉemizon de Bona Volo!

Vizitu la adreson www.legionofgoodwill.org kaj per la retejo de la usona LBV faru vian monkontribuon.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva