Trans la socia integriĝo

Internacia tago strebas forigi iun ajn diskriminacion kontraŭ handikapuloj*1

Jéssica Botelho

Decembro 02, 2013 | Lunde | 18h15m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Divulgação
Débora Araújo Seabra de Moura, 32-jara, loĝanta en Natalo (Brazilo), vizitis publikan lernejon kaj fariĝis la unua enlanda instruistino kun Down-sindromo. En aŭgusto, ŝi lanĉis la libron Débora rakontas historiojn. La verko celas infanojn kaj prezentas fablojn rilatantajn al la temo integriĝo. Antaŭjuĝo, malakcepto, konfido kaj amikeco aperas en la rakontoj pri bestoj en bieno kaj iliaj problemoj, kiel tiu de la handikapa bufo, de la surda kokino kaj de la birdeto kun rompita flugilo.

Valorigi lertecojn kaj kapablecojn de handikapuloj anstataŭ elstarigi iliajn limigojn estas esenca por plifirmigo de integriĝo. La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj taksas ke ĉirkaŭ 15% de la monda loĝantaro, proksimume 1 miliardo da homoj, vivas kun iu handikapo. Malgraŭ la alta indico, ĉi tiu estas, por multaj homoj, temo je malgranda intereso, preteratentita. En la labormerkato, ekzemple, laŭ la plejmultaj dungantoj, handikapuloj ne havas kondiĉojn por labori, ne scias uzi komputilon aŭ ne estas kvalifikitaj.

LEGU ANKAŬ
- Artikolon de la ĵurnalisto Paiva Netto “Down-Sindromo”

Oni povas diri ke minimuma strebo estas farita por ekkoni kaj esplori la lertecojn de tiuj homoj, kiuj, same kiel iu ajn persono, havas sentojn, inteligentecojn kaj celojn. Okaze de intervjuo al la programo Solidara Socio*2, Karolline Sales, asesorino pri komunikado de la Enlanda Organizo de Brazilaj Blinduloj (ONCB, portugale), kontestis: "Mi konas plurajn vid-handikapulojn diplomiĝintajn, kun postdiplomo, kiuj jam finis la magistrecon. Tial, tiu argumento pri manko de kvalifiko estas pli hipoteza ol reala. Kompreneble, estas personoj sen kvalifikoj, ne nur handikapaj, sed ankaŭ nehandikapaj".

Arquivo Pessoal
Unua persono kun Down-sindromo enpostenigita kiel magistratano en la urbo Valadolido (Hispanio). La ceremonio de la urbadministra asistantino okazis julie, kiam ŝi anstataŭis magistratanon eksigitan pro koruptado.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la baroj kiuj malhelpas tiuj handikapuloj do estas malprofito por la socio kiel tuto, kaj alirebleco estas necesa por ke oni atingu egalrajtan progreson kaj disvolviĝon. "Studoj kaj eksperimentoj indikas ke, kiam oni faligas barojn al integriĝo kaj la handikapuloj plene ekpartoprenas en la vivo de la socio, la tuta komunumo estas favorata", asertas la sekretariino de la Konvencio pri la Rajtoj de Handikapuloj (SCRPD, portugale), de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

INTEGRIĜO PERE DE SPORTO
La ekzemplo de volforto kaj superado de la brazila paralimpika maratonisto Lucas Prado bone ilustras tiajn asertojn. En la monato julio 2013, Brazilo finis la Mondan Ĉampionecon de Paralimpika Atletismo kun 40 medaloj, el kiuj 16 estas oraj, 10 arĝentaj kaj 14 bronzaj. La lando restis trialoke en la ĝenerala monda klasifiko, kiu okazis en Liono, Francio. Kiel unu el la grandaj distingaĵoj de tiu kampanjo, la atleto konkeris du medalojn el oro: 100m T11 kaj 200m T11 (kategorio por vid-handikapuloj).

Dum sia adoleskanteco, Lucas devis alfronti tragikan situacion: la perdon de vidado. Li tamen trovis fortojn en sporto por iri pluen. Al la komunikado de Bona Volo*3, li rakontas iom pri sia historio, inda je medaloj.

BONA VOLO — Kiam vi perdis la vidadon?
Lucas Prado — Ekde la 17-jariĝo mi komencis laŭgrade perdi mian vidadon pro iu deiĝo de retino en unu el la okuloj; poste, [en la alia okulo] min atakis makula koroidoretinito [okulinflamo]. Mi estis deprimita... volis mortigi min, sed la sporto havigis al mi novan oportunon por vivi.

BV — Kiu estas la ĉefa malfacilaĵo por vid-handikapulo?
Lucas — Koncerne min, ĝi estis akcepti ke mi estas blinda, ke mi ne plu vidos. Kutime ni vidas personojn kiuj ne akceptas siajn handikapojn; el ĉiuj antaŭjuĝoj, tiu kontraŭ si mem estas la plej malbona. Estas ankaŭ tiuj baroj, kiujn la personoj starigas por handikapulo. Nun mi surprizas, kiam mi plenumas la samajn aferojn, kiujn nehandikapa persono faras, kiel uzi komputilon, iri sola al necesejo, iri surstraten, veturi per buso, vojaĝi ktp.

Saulo Cruz
En 2012, Lucas Prado (maldekstre) konkeris du medalojn el arĝento dum la Paralimpiaj Ludoj de Londono.


BV — Sekve, la socio bezonas fariĝi pli inkluzivema...
Lucas — Multaj kredas ke handikapulo ne kapablas plenumi la samajn aktivadojn de homo konsiderata normala. Ili eble ne scias, sed mia instruisto de moviĝado estas blinda, same kiel mia instruistino de brajlo, kiu lernigis min kiel uzi la komputilon. Kutime mi diras ke, se nuntempe oni disponigus kuracadon por mia handikapo, mi ne akceptus, ĉar mi kredas ke mi fariĝis homo pli bona, kiu pretas por iu ajn defio.

BV — Ĝis antaŭ tiu monda konkurso en Liono, kiuj estis viaj ĉefaj atingoj?
Lucas — En 2008, mi konkeris tri medalojn el oro en la Paralimpikoj de Pekino, Ĉinio. En 2012, mi partoprenis en la Paralimpikoj de Londono kaj portis du medalojn el arĝento. Tiu estis mia plej malfacila konkursado, ĉar mi konkursis kun unu el la femurmuskoloj rompita. Tiujare mi konkeris pliajn du medalojn el oro kaj eĉ superis mian propran rekordon de 1s03, atingante 10s99 en la Monda Ĉampioneco de Paralimpika Atletismo en Francio.

La kulturo de diskriminacio devas esti rompita urĝe. Batali por la rajtoj de handikapuloj do estas favorigi al tio ke ĉiuj havu la saman oportunon vivi sian identecon, siajn revojn. La ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), tiel konkludis: “La vera liberiĝo de la homo kaj ties senmorta Spirito estos tiu fortigita de la kulturo por reciproka respekto, kies riĉeco konsistas el multobligo de ideoj favorantaj la Pacon inter ĉiuj”.

______________________________________
*1 La dato estas festata la 3an de decembro.
*2 La programon Solidara Socio elsendas Bona Volo TV (kanalo 20 ĉe SKY) de lundo ĝis vendredo, je 3h30, 18h30 kaj 22h30, kaj dimanĉe je 7h30 kaj 22h, (laŭ brazila horzono). Vi povas rete akompani ĉi tie en la Portalo Bona Volo. 
*3 Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo, Reto Edukado kaj Estonteco de Televio — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva