Teknologio por Bonfarado: 8 aplikaĵoj, kiuj helpas plibonigi la mondon

Novembro 28, 2016 | Lunde | 15h27m | Ĝisdatigita la 28-an de Novembro, je 15h35m

Teknologio donas al homoj multajn utilojn. Uzante aplikaĵojn ni povas plenumi per malmultaj alklakoj kelkajn ĉiutagajn taskojn, faciligante nian vivon. Kiu neniam helpis sin, ekzemple, per poŝtelefono aŭ tabulkomputilo, por kontroli, ĉu pluvos aŭ ĉu la omnibuso jam proksimiĝas al sia haltejo?

Shutterstock

Sufiĉas esplori rapide ĉe la ĉefaj butikoj de elektronikaĵoj por konstati, ke ekzistas aplikaĵoj por pluraj celoj. Kaj ĉi-foje Portalo Bona Volo elektis ok aplikaĵojn, kiuj helpas plibonigi la mondon, kontribuante al ensociigo de la korpe handikapaj kaj proponante daŭripovajn agojn cele al plibonigo de nia planedo.

1) “Boa Vontade Magazine”, disponebla por Android kaj iOS

Ni komencas nian liston reliefigante senpagan aplikaĵon, kiu celas reeduki la homon, por atingi pli justan kaj feliĉan mondon. Per ĝi vi povos aliri elstarajn intervjuojn, raportojn, novaĵojn, kies komuna trajto estas la daŭra serĉado de persona, etika kaj spirita kresko de la publiko, ĉiam konforme al la Ekumena Solidareco.
 

2) “Be my Eyes”, disponebla por iOS

Tiu ĉi aplikaĵo permesas, ke iu ajn en la mondo “pruntedonu” siajn okulojn al vidhandikapuloj, helpante ilin legi ŝildojn, medikamentfoliojn aŭ kontroli la koloron de vestaĵo. Tiun ĉi helpon oni ricevas per transsendo de videoj.
 

3) “Sparked”, disponebla por Android kaj iOS

Ĝi disponigas al la uzanto plurajn agojn de institucioj tra la mondo, kiuj bezonas helpon. Vi povos aliĝi al pli ol 10 mil projektoj, kiuj postulos malmulte da via tempo — kelkaj taskoj estas plenumeblaj en maksimume 15 minutoj. Surfu tra la aplikaĵo, kaj elektu la movadon al vi plej plaĉan, ĉu bone?
 

4) “Hand Talk”, disponebla por Android kaj iOS

Tiu ĉi ilo permesas traduki tekstojn, voĉmesaĝojn kaj bildojn al la Signo-Lingvo, helpante la ensociigon de aŭdhandikapuloj. La interagado okazas per virtuala homo. La aplikaĵon oni povas uzi ĉe retejoj kaj rettelefonoj.
 

5) “Hearing Aid”, disponebla por Android kaj iOS

Ĝi avertas aŭdhandikapulojn pri riskaj situacioj. La aplikaĵo tradukas sonojn, kiel ambulanco-sirenojn, al vidaj kaj vibraj avertoj, kiuj daŭras proksimume 20 sekundojn. Oni povas adapti al si ankaŭ aliajn alarmojn.
 

6) “CittaMobi Acessibilidade”, disponebla por Android kaj iOS

La programo helpas la enbusiĝon de homoj kun vidaj kaj korpaj handikapoj, informante pri atendebla alveno, laŭirita itinero kaj pri veturiloj alireblaj de rulseĝuloj.

 

7) “Digit-Eyes”, disponebla por iOS

Ĝi malĉifras strekkodojn kaj identigas produktojn, helpante vidhandikapulojn. Ĝi permesas, ke la uzanto kreu gluetikedojn individuecigitajn per sono kaj teksto. Ĝi disponeblas en pluraj lingvoj.

 

8) “aidColors”, disponebla por iOS

Tiu ĉi programo helpas vidhandikapulojn identigi kaj reprodukti kolorojn. Ankaŭ ĝi disponeblas en pluraj lingvoj, kaj tre utilas por ĉiutagaj taskoj.