Sangodonaco: kial ĝi estas ama ago al proksimulo?

Nathan Rodrigues

Majo 18, 2017 | Ĵaŭde | 16h02m | Ĝisdatigita la 13-an de Juno, je 10h40m

Unu simpla ago povas savi kvar vivojn. Jen la frazo, kiu plej taŭge difinas sangodonacon. Kaj kvankam multaj konas la gravecon de tiu solidara ago — finfine, ĝi estas belega elmontro de amo al proksimulo —, ankoraŭ multo mankas, por ke la sangocentroj funkciu kun kvanto sufiĉa por provizi la bezonon, kiu, bedaŭrinde, estas granda.

Divulgação

Laŭ la Monda Organizo pri Sano, oni kolektas ĉiujare 108 milionojn da donacoj, el kiuj duonon en riĉaj landoj, kiuj koncentras malpli ol 20% de la tutmonda loĝantaro. Tiu organizaĵo emfazas, ke nur 62 landoj ricevas sian tutan sangostokon de volontuloj, dum 34 landoj ricevas pli ol 75% de sia stoko de familiaj aŭ eĉ pagitaj donacintoj.

Do, kio mankas, por ke kresku sangodonacado, precipe la volontula? “Mankas krei tian kulturon, pli stimuli la loĝantaron, (…) emfazi, ke ĝi estas ama ago”, deklaris al Portalo Bona Volo d-ro Valdir de Almeida Camilo, kuracisto respondeca pri la sektoro de kolektado de sangokonsistaĵoj de la sangocentro Sankta Luko, en San-Paŭlo (Brazilo).

“Ĝi estas ago, kiu determinas, kiu povos regajni sian vivon aŭ perdi ĝin. Mi kutimas diri, ke ĝi estas ago, kiu kaŭzas rezultojn ne nur fizikajn. La paciento estas tie, kaj dependas de sango, kaj liaj gepatroj kaj frato ankaŭ suferas. Donacante sangon, oni povas savi materie ĝis kvar homoj, sed spirite oni povas helpi multe pli. Do penindas emfazi, ke oni agu tiel”, emfazas la sangokuracisto.

Felipe Moreno
D-ro Valdir de Almeida Camilo, kuracisto respondeca pri la sektoro por kolektado de Sangokonsistaĵoj de la sangocentro Sankta Luko.

Tiu peto havas fundamenton. Laŭ la Brazila Ministerio pri Sano, pasintjare okazis pliiĝo de la nombro de homoj, kiuj unuafoje donacis sangon, kaj tiu nombro reprezentas 38% de ĉiuj donacoj. Brazilo, tamen, restis sub la celo fiksita de la Tut-Amerika Organizo pri Sano. Tiu organizaĵo klarigas, ke, se 2% de la loĝantaro de iu lando regule donacus,  eblus provizi ĝian bezonon de sango kaj sangokonsistaĵoj.

 

Sangodonaco: ama ago

Ĉu vi komprenis, kiel grava estas sangodonaco? Por solvi la problemon de stokmanko ĉe sangocentroj tra la mondo, sufiĉas, ke ni ekkonsciu pri la graveco de tiu nobla ago. Kaj ne ekzistas ekskuzo por ne fari tion. La procedo estas rapida — ĝi daŭras, maksimume, 15 minutojn — kaj sendolora. Do vi povas resti trankvila, ne vere? =D

Kaj kion oni bezonas por fariĝi sangodonacanto? D-ro Camilo respondas: “Ĝenerale, necesas pezi pli ol 50 kilogramojn, havi aĝon inter 16 kaj 69 jaroj kaj porti identigan karton. Se la donaconto ne estas plenaĝa, necesas, ke li estu akompanata de respondeculo. Alia grava afero estas bona sano”.


aracati.ce.gov

Krome, necesas, ke la donaconto ripozis, ne trinkis alkoholaĵon dum 12 horoj antaŭ la donaco, ne estas fumanto kaj tiam ne fastas. La sangokuracisto ankaŭ informas, ke virinoj povas redonaci en trimonataj intervaloj, dum viroj povas tion fari ĉiun duan monaton. Ha, jes, d-ro Camilo nepre emfazas: “Ne ekzistas malbona sango, ĉiuj sangoj gravas al sangocentroj!”

Kaj, se vi ankoraŭ ion dubas, ni pretigis specialan tekston, kiu detruas kelkajn mitojn pri tiu procedo.

Do, ankaŭ vi donacu!

Al ĉiuj donacintoj, al ĉiuj, kiuj dependis aŭ ankoraŭ dependas de tiu ago kaj — kial ne? — al ĉiuj intencantaj apogi la aferon ni dediĉas gravan pripenson ĉi-teman de ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto. En sia artikolo Donacu vivon, li skribis: “Sangodonacado, aplaŭdinda sinteno, kiu proksimigas homon al sia homeco, estas nemalhavebla por multaj, kiuj batalas por postvivi”. Donaci sangon estas ago de homsolidareco, kiu savas multajn vivojn ĉiutage.

__________________________________________________________________
* Per informoj de la Brazila Notic-Agentejo