RIO 2016: Ankaŭ Pacon oni konstruas per sporto

El la Redakcio

Marto 03, 2016 | Ĵaŭde | 11h15m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kiel venki la kontraŭecon de la vivo ne rigardante perforton kvazaŭ fatalan vojon? Malgraŭ la grandaj defioj, la realigo de la Olimpiaj Ludoj 2016, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, ebligas envolviĝon de la popolo en etoso de sana sporto. Tial, la iniciato multe dependas de partopreno de la organizita civila socio. Kaj Legio de Bona Volo (LBV) estas unu el tiuj organizagentoj de la projekto RIO 2016 partnere kun la registaro de Rio-de-Ĵanejro kaj estroj de komunumoj.

Ne senkiale LBV havas sukcesan travivaĵon en siaj lernejoj, Komunumaj Centroj, kaj plej freŝdate, pro la agado disvolvata en la komunumo Providência (proksime al la trajnstacio Central do Brasil), kie stariĝis Paciganta Polico-Stacio (UPP — kies ĉefa misio estas kuraĝigi la proksimiĝon de la faveloj al la cetera grandurbo).

José Gonçalo

Sobradinho, DF - Ótimos resultados no torneio promovido pela Liga Nacional de Judô (LNJ).

Surloke la Institucio kutime jam okazigis edukajn aktivadojn kaj diversajn tipojn de asistadoj, organizante amasasiston pri sano kaj civitaneco pere de la programo Spaco por Kunvivado*. Post la apero de Providência-UPP, en 2010, kaj de la volontula laboro de la kaporalo Hernani Barbosa, el la Armea Polico de Rio, kiu instruadis karateon al geknaboj de tiu komunumo, LBV ekhelpis al la kurso per sia eduka metodologio kaj tute sindediĉis al la afero. Tuj ĝi sukcesis la unuajn 70 kimonojn. Iom post iom la projekto kreskis ĝis la nombro de 120 partoprenantoj; fine de la pasinta jaro, la nombro de registritaj infanoj kaj junuloj estis 200.

Voĉo de Paco
La ekzemplo de la knabino Maria (fikcia nomo cele al protekto de identeco), 12-jaraĝa, estas simbola. Loĝanto en Providência, konflikta loko en Rio, Maria havis fraton allogitan de la ŝakrado, kiu mortis en batalo kun la polico dum invado en la komunumo. La familia tragedio kreskigis en ŝi la timon sperti la saman destinon. Post la okupado, la policistoj komencis krei fido-rilatojn en la komunumo helpe de specifa trejnado kaj apogo de partneraj organizaĵoj.

La knabino kaj ŝia familio nun vivas novan realaĵon. Nuntempe ŝi ĉeestas lecionon pri karateo okazanta en UPP-Providência kaj estas medalgajninto en konkursoj de tiu sporto. Tiaj konkeroj montras eĉ pligrandan transformon, estigitan de la projekto apogata de LBV. Laŭ raportoj de la multfaka teamo de la Institucio, la fokusigo al ŝia emocia disvolviĝo helpis la infanon superi la traŭmon. La koleremo kaj timo cedis lokon al simpatio kaj espero, esprimitaj en renovigita kaj harmonia kunvivado.

Priscilla Antunes

Parte da equipe de Judô do projeto Geração UPP recebeu o secretário de segurança pública do estado do Rio de Janeiro José Mariano Beltrame 

Ankaŭ Vi povas fari!
Krom Providência, LBV planas agadi en pliaj ses komunumoj: Turano, Macacos, Formiga, Ladeira dos Tabajaras, Salgueiro kaj Borel. Ĉiuj ricevos programojn laŭ studoj de la loka realaĵo. La aktivado de la skipo de la Institucio, en ĉiu el tiuj lokoj, disvolviĝos partnere kun komunumaj organizoj, lernejoj, kvartalaj asocioj, kluboj, kadre de la programo de LBV Spaco por Kunvivado.

Helpu starigi Pacon, helpante Legion de Bona Volo daŭrigi tian agadon. Aliru al <www.legionofgoodwill.org> kaj monhelpu perrete. Alimaniere Vi povas koni tian laboron, vizitante surloke la Institucio, kiu troviĝas en sep landoj. Por pliaj informoj, skribu al <esperanto@bonavolo.com>.

_________________________________________________________
*Spaco por Kunvivado Tiu programo estas direktata al adoleskantoj, virinoj kaj maljunuloj. Kunigitaj en etaj grupoj laŭ koncerna aĝo kaj sekso la partoprenantoj havas komune vivojn markitajn per la efikoj de la socia malegaleco kaj ili estas aparte helpataj, ĝis ili estos en kondiĉo plani kaj strebi al siaj propraj vivprojektoj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva