La rolo de amaskomunikiloj por prevento kontraŭ memmortigo

Bruna Romera

Septembro 09, 2015 | Merkrede | 11h52m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Felipe Tonin
Bruna Romera, produktistino de TV-programo, diplomita pri ĵurnalismo ĉe la Universitata Centro de la Unuigitaj Metropolaj Fakultatoj (FMU). Ŝi estas Ekumena Junulino de la Bona Volo de Dio, en urbo Sanpaŭlo de Brazilo.

Malofte vorto aŭ parolo estas komprenata laŭ unusola perspektivo. Kiam ni parolas pri prevento kontraŭ memmortigo per amaskomunikiloj, gravas prudente analizi la kuntekston kaj la rezultintan mesaĝon de la raporto prezentita, ĉu skribe, radie aŭ televide.

Memmortigo estas ankoraŭ rigardata en komunikiloj kiel tabua temo, pro la malfacilo pritrakti ĝin. Ekzistas ia komuna konsento inter la amaskomunikantoj, ke la temo estas tre danĝera por diskonigo, ĉar, kiam la notico ne estas konvene redaktita, ĝi povas stimuli la agon.

Ankaŭ tiuj ekzistas, kiuj asertas, ke memmortigo originas el privataj motivoj por atenco al propra vivo, kaj tial ne rilatas al celo de la gazetara agado. Tamen, laŭ la Monda San-Organizo (MSO), la proporcio de mortoj pro memmortigo plialtiĝis je 60% dum la lastaj 45 jaroj, kaj tiu ago kaŭzas preskaŭ unu milionon da mortoj ĉiujare. Tial la afero fariĝas egale maltrankviliga kaj socie grava, kaj forte transpasas individuan problemon.

Do ankaŭ tiujn gravajn interesojn kaj faktojn la gazetaro devus pritrakti. Ĵurnalismo konstruas kolektivan imagaron; ĝi tiom povas apogi la konservadon de tabuoj, kiom proponi novajn formojn por kompreni okazaĵojn kaj kontribui por ilin ŝanĝi. Laŭ MSO, oni taksas, ke 90% de la okazoj povus esti evititaj, se oni disponigus helpon.

“Unu vorto povas savi vivon. Unu vorto povas perdigi vivon.”

Sub la egido de la respondeco fontanta el tiuj ĉi vortoj, prezentitaj de la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), Alziro Zarur (1914-1979), la Super Reto Bona Volo de Komunikado1 — kreita dum la 40-aj jaroj, komence en Brazilo, por estigi komunikadon direktitan al la homo kaj al lia eterna Spirito — pritraktas ĉiutage temojn pri la plivalorigo de la vivo. Per la Edukado kun Ekumena Spiritualeco2, ĝi aplikas la pedagogian linion de LBV al sia tuta programaro por radio kaj televido kaj ankaŭ al presaĵoj kaj al la interreto, celante kontribui al la kompleta disvolviĝo de la homo.

Koncerne al prevento kontraŭ memmortigo, la komunikado de Bona Volo pritraktas la eblajn kialojn kaj la rezultojn fizikajn, sociajn, emociajn kaj spiritajn de tiu ago, por apogi la aŭdantaron koncerne la dramojn, kiujn ĝi alfrontas, kaj demonstri, ke senvivigi sin ne estingos la personajn problemojn; kontraŭe, laŭ la perspektivo de eterneco de la Vivo, tiu homo kaŭzos eĉ pli grandajn problemojn al si mem, al sia familio kaj al la socio, en kiu li vivis. Ĵurnalisto José de Paiva Netto, la direktoro-prezidanto de LBV, kutimas averti, ke “memmortigo vundbatas la Animon. Ne rezignu pri la Vivo”.

Tiajn mesaĝojn oni prezentas fratece kaj ekumene, per vortoj, kiuj plifortigas memestimo, esperon kaj fidon (respektante la religiajn aŭ filozofiajn tradiciojn de ĉiuj homoj), kaj per preĝoj dissendataj ĉiuhore dum la radi- kaj televid-programoj.

+ Ekkonu la historion de Heloísa, kiu rezistis kontraŭ memmortigemon aŭskultante la programaron de Bona Volo.

Vivian R. Ferreira
La programo Vivi estas Pli Bone! venigas diversajn fakulojn, precipe el la sansciencoj, por dissendi edukan informadon al siaj aŭskultantoj.

Indas reliefigi la programon Vivi estas Pli Bone!, kiu venigas diversajn fakulojn, precipe el la sansciencoj, por dissendi edukan informadon al siaj aŭskultantoj. En Brazilo, ekzemple, oni konstatis, ke 90% de la okazoj de memmortigo rilatas al mensmalsanoj, laŭ datumoj de la Brazila Asocio pri Psikiatrio (ABP). Tial la programo ofte pritraktas malsanojn kiel skizofrenion, dupolusan obstrukcon, deprimon, emocie malstabilan personecan perturbon, ĉiam emfazante ilian rilaton kaj riskon koncerne memmortigon. La programo ankaŭ avertas pri la rezultoj de aliaj agoj rigardataj kiel nerekta memmortigo, ekzemple pri droguzado, pri dependeco de alkoholo — kaj la mortoj kaŭzitaj de kondukado de aŭtomobiloj —, pri trouzado de medikamentoj kaj pri nutrorilataj malordoj — severa obezeco, anoreksio kaj bulimio.

Do ekzistas sennombraj manieroj dispartigi ĉi tiun temon kaj ripete diskonigi ĝin per amaskomunikiloj. Ja endas fari tiun agadon socie respondeca praktiko per tiuj komunikiloj. Nuntempe MSO jam disponigas manlibron pri rekomendoj pri la manieroj, kiel la tiufakaj profesiuloj devas pritrakti la temon, ĉar, krom prezenti statistikojn, ĉefe necesas montri la formojn de prevento kaj kuracado. Ni flankenŝovu la tabuon kaj prezentu ĉi tiun temon al la socio respondece, por estigi fruktodonajn diskutojn.

___________________________
Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo, Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj de LBV.

Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj. 

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva